|
Komencu de letero, enhavanta linion HELP La leteron necesas sendi al unu el la adresoj: abonu@abonu.com Respondo en UTF-8 (unikode) abonu-ktrl@abonu.com Respondo ^-kode abonu-lat3@abonu.com Respondo en kodigo Lat-3 abonu-ikse@abonu.com Respondo en kodigo x-kodoj |
Kiel ekaboni kaj direkti abonon Por ekuzi eblecon de senpaga ricevado de niaj retlistoj vi bezonas unue tralegi tiun ĉi tekston ĝis la fino poste registri sian adreson ĉe ni, uzante ligilon "Nova abonanto", aŭ ordonon CREATE kaze de direktado de abono perpoŝte. Se vi volas ekaboni por pejĝilo aŭ telefono, legu respektivan parton. Kaj ANTAŬ abono. Atentu ! Por laboro kun abono pere de la retinterfaco via retumilo devas akcepti kuketojn (cookies). Sen tio la laboro tra la reto ne funkcios. Pli detale pri kuketoj eblas tralegi ĉi tie. Post tio vi bezonos konfirmi vian abonon, uzante senditan al vi kodon, kiel estas priskribite en la "Konfirmo de abono" Kaj estas tre rekomendate kontroli sian adreson, uzante "elekton de kodigo" aŭ ordonon TEST kaze de direktado de abono perpoŝte. Estonte, vi povas direkti abonon, uzante ret-interfacon sur la paĝo "Informa Kanalo" aŭ roboto de direktado per retpoŝto per adreso abonu@abonu.com uzante:
|
Kaze de enigo de retadreso de abonanto en nian datumbazon, kaze de ŝanĝo de adreso de jam ekzistanta abono por nova, kaze se finiĝis la tempo de blokigo de abono pro eraroj de liverado aŭ finiĝis la tempo por esti en la stato "Blokita de abonanto" al la abonadreso estas sendata letero kun peto konfirmi abonon. Por eviti problemojn kun kodigo de leteroj, letero pri konfirmo estas sendata en du ekzempleroj - en tiu kodigo, kiun vi elektis dum abonado kaj latinlitere (ruslingve, skribite per Latinaj literoj). Se vi eraris pri kodigo, tiukaze vi nepre sukcesos tralegi la duan leteron. Ĉiuj ceteraj leteroj venados al vi ĝuste en tiu kodigo, kiun vi indikis dum abonado kaj unuekzemplere. Se vi ne ricevis leteron kun peto konfirmi abonon, vi povas mendi ĝian ripeton, uzante "Eniru -> Stato de Abono" aŭ ordonon INFO kaze de direktado de abono per poŝto.
Por konfirmo sufiĉas uzi indikitan en letero persone via retlegilo aŭ komunan parton
Responde por konfirmo de abono al vi venos letero "Stato de abono" ĝuste en tiuj formato kaj kodigo, kiujn vi elektis dum farado de abono. Tio signifas, ke la abono estas sukcese konfirmita. Se vi ne konfirmos vian abonon ĝis la indikita dato, ĝi estos aŭtomate forigita. Tio signifas, se iu ekabonis vin sen via scio, al vi sufiĉas nur ne respondi la leterojn kun konfirmo de abono. Ne timu. Konfirmi abonon necesas nur unufoje - post ĝia kreo. Pluaj ŝanĝoj de jam ekzistanta abono ne postulas konfirmojn. Konsideru - nekonfirmitan abonon eblas ŝanĝi, sed leteroj de retlistoj, por kiuj vi ekabonos, komencos veni al vi nur post la konfirmo de abono.
Kaze de direktado de via abono
perpoŝte (ekzemple, vi ne havas ttt-aliron),
eblas uzi alian
metodon - letero al la adreso Enhavo de la konfirma letero povas esti ajna - ĝi ne estas analizata. Gravas konservi en la kampo Subj: de la konfirmanta letero la kampon Subj: de la originala letero sen ŝanĝoj - ĝuste laŭ ĝi orientiĝas roboto dum prilaboro de via konfirmo. Atente kontrolu kampon Subject: de la konfirmanta letero - la praktiko montris, ke kelkaj poŝtaj programoj, reordigante ĝin aŭtomate, povas kopii ĝin ne plene !
Ekzemplo:
Se responde al la konfirmo al vi ankoraŭfoje venis letero pri la neceso konfirmi abonon, tio signifas, ke la roboto sukcesis rekoni la konfirmatan adreson, sed plene la kampon Subject: ĝi ne sukcesis rekoni. Provu ankoraŭfoje, atente kontrolinte vian leteron. Se dum proksimume unu horo (kaze de malrapida konekto kun vi tiu tempo povas pligrandiĝi) responde venis nenio, tio signifas, ke la roboto ne sukcesis difini laŭ la kampo Subject: eĉ la konfirmatan adreson (por kiu ĝi respondu). Provu ankoraŭfoje, atente kontrolinte vian leteron. |
Kiel indiki formaton de abono por aparta retlisto Formato, en kiu vi unue ekabonas retliston, estas difinata per unu komuna formato, kiun vi indikis por via abono. La komunan formaton eblas ŝanĝi per Eniru -> Formato kaze de direktado tra retinterfaco kaj per ordono FORMAT kaze de direktado perpoŝta. Estonte vi povas ajnmomente ŝanĝi formaton de ricevado de ajna el retlistoj. Kaze de direktado de abono pere de la retinterfaco, por tio necesas:
Kaze de direktado de abono perpoŝte, tuj post abono de retlisto indiku deziratan formaton. Aŭ poste ŝanĝu ĝin per ordono SUBSCRIBE kun indiko de formato. |
Kiel provizore haltigi abonon ? Se vi bezonas iom da tempo (ekzemple dum ferioj) ne ricevi niajn retlistojn, vi povas simple provizore haltigi vian abonon pere de "Eniru -> Blokigoj" aŭ ordonoj de modifo de abono kaze de direktado de abono perpoŝte. Se abono ne estos malblokita dum 16 semajnoj, ĝi estos transigita al la stato "Bezonatas konfirmo de abono". Tiukaze al la abonanto estos sendita letero kun peto konfirmi sian abonon. |
Kiel kontroliĝas abonintaj adresoj kaj prilaboriĝas eraroj de liverado Ĉe ni funkcias miksita, aktiv-eventa sistemo de kontrolado de abonintaj adresoj. Tio signifas, ke sistemo kontrolas parton de adresoj proprainiciate, kaj parton kaze de alveno de informo pri eraro de liverado. Laŭ propra iniciato la sistemo kontrolas adresojn:
Se la unua kontrolo montros, ke adreso, kontrolata de la sistemo laŭ propra iniciato, ĉio enordas, ĝi estas forigata el la vico de la kontrolataj. Se tamen aperas iu eraro, tiukaze la adreso transiĝas al la kategorio de havantaj erarojn. Jen kio okazas pri adreso, havanta erarojn: Abono estas indikata kiel havanta erarojn. Pri tio al vi estas sendata Stato de Abono kun respektiva komuniko. Sama komuniko akompanos laboron kun abono pere de la retinterfaco kaj perpoŝte. Al vi daŭre sendiĝas abonitaj retlistoj. Estonte okazas serio de aldonaj kontroloj trans certaj intervaloj de tempo (depende de la tipo de la rimarkita eraro). Se laŭvica kontrolo montras, ke pri la adreso ĉio estas en ordo, tiukaze la indikio pri eraro estas forigata kaj la kontrolo de la abono ĉesas. Se limigo de kontroloj estas elĉerpita (proksimume post 10 tagoj) kaj ĉiuj ili montris eraron, tiukaze abono blokiĝas. Al vi estas sendata komuniko pri tio (kaj se subite ni eraris). Komuniko pri blokigo estas akompanas laboron kun abono per retinterfaco kaj poŝto. Ekspedo de abonitaj de vi retlistoj haltas. Diference de la funkciinta pli frue sistemo, nun tian blokigon vi mem ne povas forpreni. Vi nur rajtas mendi ekstervican kontrolon de via adreso. Tamen, se vi opinias, ke ni ne pravas kaj vi pri tio plene certiĝis (ekzemple, se la poŝtkesto estis blokita de retprovizanto, vi parolis kun tiu, kaj ricevis asertojn, ke tio ne okazis), tiukaze vi preferinde rapide skribu al ni al misblokita@abonu.com. Tio povas ne nur helpi persone al vi, sed ankaŭ helpi estonte eviti tiajn erarojn pri aliaj adresoj. Pri la plimulto de eraroj kontroloj okazas ĉiutage kaj skribi al ni estas senco se ni opinias iun adreson erarhava pli longe ol du tagojn, sed vi certas, ke la kaŭzo de la eraro estas forigita. Sed al tiu ĉi adreso estas sensence skribi, se vi havas iujn aliajn problemojn - por ili estas adreso de subteno demandu@abonu.com. Ni revenu al la ĉeffadeno. Do, la adreso blokiĝas. Plue okazas dua serio de aldonaj kontroloj trans difinitaj tempintervaloj (depende de la tipo de rimarkita eraro). Se laŭvica kontrolo montras, ke pri la adreso de la abono ĉio estas en ordo, tiukaze blokigo estas forigata kaj la kontrolo pri la abono ne plu okazas. Denove startas sendado de abonitaj retlistoj al via adreso. Se ankaŭ dua limigo de kontroloj estas elĉerpita (proksimume post 10 tagoj) kaj ĉiuj ili montris eraron, tiukaze la abono estas forigata. Kurteno fermiĝas. |
Abono estas forigata, se ĝi ne estas konfirmita ĝis indikita limdato. Abono, havanta erarojn de liverado, povas esti forigita post elĉerpo de la dua serio de kontroloj. Abono, provizore haltigita de abonanto, povas esti forigita post transigo al la stato "Bezonatas konfirmo de abono". |
Jes, niaj listletero povas fojfoje enhavi alkroĉita(j)n dosiero(j)n (aldonaĵon). Tamen atentu, ke ni
Se letero kun aldonaĵo "de ni", kaj en ĝi oni petas ion ajn pri tiu dosiero fari - tio estas ne nia. Ni estos tre dankemaj, se vi plusendos tian leteron al nia adreso demandu@abonu.com |
Mi havas poŝtkeston en mail.ru, inbox.ru, bk.ru Se vi havas poŝtkeston en mail.ru, inbox.ru aŭ bk.ru, tiukaze
Mail.Ru ricevas de ni poŝton per speciala maniero, kiu permesas transdoni ĝin sen perdoj. Sed eĉ tio ofte ne helpas. Akceptu niajn kondolencojn, sed al vi rekomendatas iri ĉi tie - por interkomuniki kun ruslingvaj samsuferantoj aŭ ĉi tien - interkomuniki kun subtenservo de mail.ru. |
Ekde kelka tempo mi entute ne ricevas leterojn Tipaj kaŭzoj:
Se por via abono ne estas indikitaj problemoj de liverado (kaj tio estos tuj rimarkebla, se vi vizitos Direktadon de Abono aŭ mendos Staton de Abono), tiukaze ni ne ricevas ion de via komunikadservilo pri problemoj de liverado kaj tiukaze vi devas mem interparoli kun via poŝta servo. |
Anstataŭ E-literoj estas iuj kodoj Krom du surogataj kodigoj kun x-oj kaj ^-oj anstataŭ E-supersignoj post la respektivaj literoj en Abonu.com estas subtenataj kodigoj UTF-8 (Unikodo) kaj Latin-3 (iso-8859-3). Nur en tiuj du kodigoj E-literoj povas aspekti kiel kodoj aŭ malĝustaj literoj. Por korekti tion necesas ŝanĝi la kodigon de la montrata letero en via retpoŝtilo por UTF-8 aŭ Lat-3. Lat-3 vi povas ekvidi nur se en via komputilo estas instalitaj specialaj Lat-3-tiparoj. UTF-8 siavice povas ne esti subtenata de via retpoŝtilo (vidu en la listo de ĝiaj subtenataj kodigoj). Ni rekomendas uzi "Eniru -> Elekton de kodigoj" aŭ ordonon TEST kaze de direktado de abono perpoŝte. Vi ricevos kompleton de testaj leteroj, enhavantaj titolojn de formato kaj kodigo, kaj ankaŭ la E-alfabeton. Vidinte tiujn, vi povas elekti la plej taŭgan por vi, poste ni rekomendas redakti vian abonon, indikinte la formaton kaj kodigon de tiu letero. Se vi tamen ŝatus vidi verajn E-literojn en la ricevataj leteroj, sed ne sukcesas tion atingi malgraŭ ĉiuj provoj kaj tiu ĉi klarigo, kontaktu nin alsendinte priskribon de la problemo kaj testan leteron "Teksto UTF-8" kun ĉiuj ĝiaj servaj titoloj - ni esploru kune. De alia flanko, leteroj en "x-surogato" aŭ "^-surogato" devas esti legeblaj ĉiam, sed ja ne ĉiuj tion ŝatas. |
Mi ricevas malplenajn leterojn Tio povas esti kaŭzita per plej diversaj kialoj. Sed ni absolute ĝuste scias, ke tio ne estas nia kulpo (ni rericevas por kontrolo ĉiujn retlistojn). En tiu ĉi momento estas konataj kvar variantoj de la kialoj:
|
Mi ricevas kelkajn kopiojn de unu letero Praktiko konigis kelkajn kaŭzojn, pro kiuj vi povas ricevi kelkajn kopiojn de unu retlisto. Jen ili, laŭorde de malplioftiĝo:
Se nenio el la suprepriskribita taŭgas, skribu al ni NE FORGESINTE ALSENDI PLENAJN SISTEMAJN TITOLOJN DE LA "ORIGINALO" KAJ DE LA "DUOBLAĴO". |
Leteroj venas kun granda prokrasto Tio estas nura bonŝanco. Por konservado de tempo de revoko de komputilo dum dissendado sur akceptebla nivelo estas elektita sekva aliro. Leteroj estas liverataj ne individue al ĉiu ricevanto, sed grupiĝas en pakaĵojn po 50 pecoj. Liverado de unu pakaĵo estas komisiata al aparta procezo. Tial al vi povas simple ne bonŝanci - vi estas la kvindeka, kaj en grupo de abonantoj kun tre malrapida konekto. Alia ebla kialo - povas esti, via poŝta servilo havas problemojn, kontroli, ĉu estas tiel, vi povas konatiĝinte kun listo sur la paĝo "Kurantaj problemoj de liverado" |
Foje mi ne ricevas kelkajn leterojn Priskribita en la antaŭa respondo metodo de liverado havas ankoraŭ unu limigon, permesantan ne troŝarĝigi servilon. Ĉiu dissendado daŭras ne pli ol 24 horojn. Leteroj, ne foririntaj dum tiu tempo, aŭtomate neniiĝas. Ankaŭ eblas, ke via kazo estas priskribita en respondo al demando "Kial malbonas korporacia POP-poŝtkesto". Ne necesas forgesi (speciale al uzantoj de senpagaj poŝtkestoj) ke foje via poŝtkesto estas limigita pri la amplekso. Kaze de ĝia tropleniĝo kien iros la listleteroj? Korekte ! Ĝuste tien, kien vi pensas. Eĉ pli interese, ke ofte eĉ niaj respondoj al viaj plendoj pri nericevo de retlistoj revenas pro la sama kialo. Konkludo - la poŝtkeston indas regule purigi. Alia ebla kialo - povas esti, via retpoŝta servo havas problemojn. Kontroli, ĉu estas tiel eblas, konatiĝinte kun listo sur paĝo "Kurantaj problemoj de liverado" |
Tipaj problemoj:
|
Mi ne abonis ĉe vi, sed ricevas viajn leterojn
Se vi ricevas tion, kion vi ne abonis, tiukaze kontrolu sekvajn variantojn:
La lasta punkto povas krei speciale interesan efikon - ĉiuj en via organizo komencas ricevi ĉiujn retlistojn, por kiuj ĉe vi estas abonintaj pli ol unu persono. Se nenio el la suprepriskribita taŭgas, skribu al ni, NE FORGESINTE ALSENDI PLENAJN SISTEMAJN TITOLOJN DE "PROBLEMA LETERO". |
En ĉiu parto de la Katalogo de retlistoj estas retlisto, nomata "Prova abono por la retlisto de la parto" - tiu ebleco permesas aŭtomate ricevi la unuajn tri listleterojn de ĉiu nova retlisto de la respektiva parto de la katalogo kaj de ĉiuj ĝiaj subpartoj. Legante ilin, vi povas decidi, ĉu la retlisto estas interesa por vi aŭ ne. Kaj, se ĝi plaĉos, ekaboni ĝin rekte el letero. Komencante ekde la kvara listletero de nova retlisto, vi jam ne plu ricevos ĝiajn provajn listleterojn. Por plifaciligi filtradon de leteroj ĉiuj provaj listleteroj havas en la komenco de la temo prefikson 'Provo:', kodo de ĉiu prova retlisto komenciĝas per probe. Retlistoj 'Por ĉiuj' provajn listleterojn ne havas. Estu atentaj dum abonado por tiu ĉi speco de retlistoj. Se vi ekabonos samtempe por listleteroj de iu parto kaj de unu aŭ kelkaj ĝiaj subpartoj, vi kelkfoje ricevos leterojn kun sama enhavo! |
Ĉiu aŭtoro de retlisto havas eblecon aldoni al sia retlisto liston de adresoj, kiujn li ŝatus vidi inter siaj abonantoj. Kiel tion fari, de unu flanko, informinte pri tio potencialajn abonantojn, kaj de la alia - ne permesi abonigi homojn perforte? Por tio ni enkonduki nocion "Invito al abono". Se via adreso estas aldonita de la aŭtoro de retlisto en la nombron de tiuj, kiun li volas vidi inter siaj abonantoj, kaj vi ankoraŭ ne estas abonanto de Abonu.com, tiukaze vi ricevos norman leteron kun peto konfirmi abonon. Konfirminte abonon, vi per tio akceptas inviton de la aŭtoro. Se vi jam estas nia abonanto kaj ankoraŭ ne estas aboninta por la retlisto, la aŭtoro de kiu vin invitas, tiukaze vi ricevos leteron "Stato de abono" kun priskribo de tiu, kiu vin invitas kaj kie eblas konatiĝi kun ekzemploj de tiu retlisto. Por akcepto de invito sufiĉas per ordinara maniero ekaboni al la invitanta retlisto. Krom tio, por plifaciligo de la akceptado de invito en la Direktado de Abono aperos speciala punkto, enhavanta liston de ĉiuj retlistoj, la aŭtoroj de kiuj vin invitis. Se vi ne havas tiajn invitojn tiu punkto aŭtomate kaŝiĝos. Se vi ne deziras akcepti inviton, simple ignoru ĝin, kaj post semajno ĝi estos aŭtomate forigita. Se vi ĝenerale ne deziras ricevi invitojn de iu ajn aŭtoro, tiukaze uzu parton "Opcioj de abono" kaj notu punkton "Ne akceptu invitojn ekaboni" aŭ per ordono OPTION kaze de direktado de abono per poŝto. Se aŭtoro de retlisto misuzas siajn invitojn al via adreso, tiukaze skribu pri tio al ni, aldonante kopion de letero kun invito.
|
Mi volas aboni por PDA regata de Palm OS Se vi deziras ekaboni por PDA regata de Palm OS, tiukaze tuj dum abono indiku respektivan parametron de abono aŭ ŝanĝu ĝin por la necesa poste, uzante "Opciojn de Abono" aŭ ordonon OPTION+ kaze de direktado de abono perpoŝte . Leteroj por konfirmo de abono kaj kun stato de abono vi ricevos en ordinara formo, kaj retlistojn kiel dokumentojn en la formato Doc. Formato de retlisto ĉiam aŭtomate indikiĝas kiel Teksto.
|
Mi volas aboni por pejĝilo/poŝtelefono Se vi deziras aboni por pejĝilo aŭ telefono, tiukaze tuj dum abonado indiku respektivan parametron de abono aŭ ŝanĝu ĝin por la bezonata poste, uzante "Opciojn de abono" aŭ ordonon OPTION+ kaze de direktado de abono perpoŝte. Estas diferencigataj sekvaj tipoj de aparatoj:
Se via varianto ne estas en la listo - skribu, ni provos krei eblecon de abonado ankaŭ por ĝi. Abono havas jenajn specifaĵojn:
|
Se pro iu kialo vi ne povas ricevi leterojn de retlistoj ripoztage, uzu parametron de agordo "Abono 'labortaga'". Ĝi estas alirebla per "Opcioj de abono" kaj ordono OPTION kaze de direktado de abono perpoŝte. Se tiu opcio estas ŝaltita, via abono ne estos atentata kaze de forsendo de retlistoj, aperantaj ekde 15:00 vendrede ĝis 03:00 lunde. En la indikita tempo estas ebla nur liverado al vi de tiuj retlistoj, kiuj estis elsenditaj ĝis la 15:00 de vendredo - leteroj al vi povas ankoraŭ troviĝi en la poŝta vico. |
Se vi ekabonis pere de "Rapida abono" Se vi ekabonis por unu el niaj retlistoj pere de "Rapida abono" (t.e. per formo en alia ttt-ejo) kaj jam estas nia abonanto, tiukaze okazas jeno.
Se vi tamen antaŭ tio ne estis nia abonanto, tiukaze okazas jeno:
Kaj ne forgesu respondi al la sendata al vi tiumomente letero, por konfirmi al ni vian abonon.
Pluan modifadon de via abono vi povas fari en Abonu.com per |
Kiujn formatojn kaj kodigojn de leteroj necesas elekti ? Por la listigitaj pli malsupre poŝtaj programoj estas verkitaj mallongaj priskriboj
"kion kaj kiel":
|
Pluraj programoj de poŝta legado scipovas aŭtomate dismeti enirantajn leterojn en diversajn dosierujojn, uzante indikitajn de la posedanto regulojn. Leteroj de retlistoj de Urba Kato enhavas specialajn signojn por plifaciligo de tiu laboro: Ĉiuj leteroj en la titolo havas kampon Ĉiuj leteroj en la titolo havas kampon Ĉiuj leteroj en la titolo havas kampon kie vortoj info.abonu estas la kodo de retlisto (ĉi-kaze tio estas "Novaĵoj de Urba Kato"), al kiu rilatas la alveninta letero. Ĉiu retlisto havas propran kodon. Ĝin eblas vidi en la Katalogo de retlistoj. Por la listigitaj pli malsupre poŝtaj programoj estas verkitaj mallongaj priskriboj
"kio kaj kiel":
|
Kiel trovi sisteman titolon de letero
Por trovi sisteman titolon de letero (ankaŭ ĝi - teknika titolo,
same ĝi RFC-822 headers, same kludges)
enrigardu mallongan priskribon de via poŝta programo.
Skemo de serĉado de sistema titolo estas indikita kiel la kvara punkto - "Kiel
rigardi titolon"
|
Mi legas leteron, kaj la komputilo mem komencas konektiĝi kun Interreto Se vi estas abonita en la formato HTML, kaj dum trarigardo de letero de retlisto via komputilo komencas "memstare" provi konektiĝi kun la Reto, tiukaze tio nur ekfunkcias "Aŭtomata enŝuto de bildoj" en via programo de trarigardado de HTML-leteroj. Vi ja opinias memkomprenebla, ke via retumilo elŝutas ne nur mem la paĝon, sed ankaŭ ĝiajn bildojn. Same okazas ĉi tie - HTML-letero - tio estas ordinara HTML-paĝo, nur vi ricevis ĝin perpoŝte. Se vi NE estas abonita en la formato HTML - hmmm, viruso ? |
Kaŭzo "En mia organizo por viaj retlistoj estas abonintaj multaj homoj kaj tio kreas tro grandan trafikon" ne estas pravigo por kolektiva abono. La teknologio de dissendado jam enhavas en si optimumigon de trafiko. Al via poŝta servilo venos unu letero kun listo de ricevantoj, sed ne multaj ĝiaj kopioj persone al ĉiu ricevanto. |
Kial malbonas korporacia POP-poŝtkesto Ne malofte la kaŭzo de via nericevado de retlistoj aŭ ricevado, sed kun posta "subite malaperis", estas uzado de via organizo de korporacia (kolektiva) POP-poŝtkesto. Korporacia POP-poŝtkesto - tio estas ordinara persona POP-poŝtkesto, uzata kiel kolektiva. Ordinare tio estas klarigata per "simpleco de laboro" kun ĝi (tiel diras poŝta administranto) aŭ "simpleco de liverado" (argumento de retprovizantoj). En plimulto de okazoj la negativaj sekvoj de tia komuna uzado de la objekto, projektita kiel individua, ne aperas. Sed nur sufiĉas al ĵus veninta letero esti formigita ne simple tiel, kiel oni antaŭkalkulas - momente okazas perdo de poŝto. Kial ? Ĉio simplas. La protokolo de liverado de poŝto en la Reto transdonas informojn pri ricevantoj ne en la letero mem, sed en la akompanaj ordonoj de transsendado de poŝto. Vera ricevanto de letero tute ne devas esti menciita en "kutimaj" kampoj To: (Al:) aŭ CC: (Kopio:) kaj eĉ en la serva kampo Received:. Sistemoj de transsendado de poŝto, plene sekvantaj retajn normojn, en tiu kazo bonege funkcios. Tiukaze, informoj pri ricevantoj perdiĝas kaze de uzado de korporacia poŝtkesto. Kio okazos, se letero al kelkaj adresatoj trafos al korporacia POP-poŝtkesto ? Tio dependas de la formigo de letero. Se reala ricevanto estas en titolo - al vi feliĉis. Kaj se al vi oni sendis leteron, indikinte vian adreson en la kampo Bcc: (Privata kopio:), tiukaze ĉio dependas de agordoj de perantaj poŝtaj komputiloj. Preĝu, kaj, eble, vi ĝin ricevos. Konkludo - korporacia poŝtkesto estas bona afero, kiam oni pigras plene normale agordi ricevadon de poŝto. Sed en iom pli komplikaj situacioj vi komencos perdi poŝton. Tipa ekzemplo de tio - retlistoj. Adresatoj estas indikataj ne en letero, sed en ordonoj de transsendo de poŝto (tio draste malpligrandigas trafikon kaj permesas ne malkaŝi la liston de abonantoj). Rezulte, dum vi unu el la tuta organizo ricevas retliston - ĉio bonas depende de la precizeco de la agordoj de perantaj poŝtkomputiloj. Kaj tuj kiam por la retlisto ekabonas ankoraŭ iu el la viaj - ĉio, la retliston ne vidos vi ambaŭ - en la letero absolute ĝuste ne estos adreso de la ricevanto. Tia letero estos liverita al via korporacia poŝtkesto (sur tiu ĉi etapo la ricevantoj estas konataj), sed dum elpreno el la kesto de informoj pri ricevantoj, ili jam ne ekzistas - la provizanto, metante la leteron en keston, ne rimarkis, ke ricevantoj ne estas indikitaj klare kaj simple perdis ilian liston. Kion fari ? Ne pigru kaj agordu normalan ricevadon de poŝto. Komento por administrantoj. Ekzisto de adreso de konkreta ricevanto en la kampo Received: ĉe perantaj resendiloj kaj la fina servilo dependas nur de ilia individuaj agordoj. Ekzemple, dum agordado de sendmail implicite, ricevanto aperas en la kampo Received:, se tiu letero estas adresita nur al li (t.e. nur unu ordono RCPT dum transsendado de letero). SMTP-serviloj, okupiĝantaj pri liverado de poŝto en korporaciajn poŝtkestojn, devas garantii solvadon de tiu problemo memstare, ĉar perdo de la listo de ricevantoj okazas ĝuste en la momento de enmeto de letero en korporacian poŝtkeston, sed neniel laŭvoje al tiu servilo. |
Kiel por ĉiam malpermesi uzadon de mia adreso en via servo Ni faras ĉion eblan por ekskludi kazojn de misuzado de nia servo por kaŭzado de malkomfortaĵoj al eksteraj personoj. La plej radikala solvo estas enmeto de via adreso en nian stop-liston. Tio signifas, ke ni ignoros ajnajn provojn de ĝia plua uzado en nia sistemo. Kaj vi eĉ pri tiuj eĉ ne ekscios. Por enmeto de la adreso en la stop-liston uzu respektivan paĝon. Se en la nuna momento via adreso estas aboninta, tiukaze ĝin necesas unue malabonigi. Responde al via ago-peto pri enmeto de adreso en la stop-liston, ni sendos al vi leteron kun la peto konfirmi viajn intencojn. Post la konfirmo via adreso estos enmetita en la stop-liston, kaj al vi estos sendita sciigo pri tio. Forigo de la adreso el la stop-listo eblas nur post korespondado kun ni. |
En listleteroj kampo Al (To:) ne estas uzata por indikado de la ricevanto de la letero, ĝi enhavas la kodon de la retlisto. Tion eblas uzi por filtrado de leteroj de retlisto. Tiel estas farite pro tio, ke leteroj estas dissendataj ne al ĉiu individue. Kaj ŝanĝita tio ne estos - la liveradon de ĉiu listletero persone, sed ne liste, ne eltenos ajna tekniko. Aldone, tio estas ankaŭ pli rapida, kaj generas malpli grandan trafikon. Krom tio, dum transsendado de poŝto laŭ protokolo SMTP kampoj Al: (To:), Kopio: (Cc:) kaj Privata kopio: (Bcc:) entute ne analiziĝas - poŝtaj serviloj indikas la ricevanton en ordonoj RCPT de la protokolo SMTP. Se via servilo ne funkcias korekte laŭ protokolo SMTP, tiukaze sinturnu al via sistema administranto. Tipa ekzemplo de nekorekte realigita akceptado de poŝto - korporacia POP-kesto |
En HTML-leteron ne estas enmetitaj bildoj Ŭaŭ ! Ĉu vi imagas, kian amplekson havus leteroj tiuokaze ?! Ni supozas, ke ĉe vi estas permesita aŭtomata enŝuto de bildoj, kaj la gvidantoj de retlistoj enmetas en la listleterojn absolutajn ligilojn al bildoj. |
Letero kun la stato de abono ne en formato HTML Eĉ se vi estas aboninta en formato HTML, leteroj kun priskribo de via abono venados al vi en la formato Teksto. Simple tiel al ni estas iom pli facile. |
Se iu ttt-ejo, havanta propran retliston, decidas transdoni al ni ĝian dissendadon kaj prizorgadon de la datumbazo de abonantoj, tiukaze por ĉiu adreso el la transdonita al ni listo de abonantoj okazas jeno:
|
Superfluaj spacoj en la kampo Temo: (Subject) En leteroj en la formato Teksto kaj HTML dum montrado de kampo Temo: (Subject) en ĝi povas aperi spacoj, disdividantaj vortojn je du partoj. Tio estas kaŭzita de eraro pri prilaboro de MIME-kodigita kampo Temo: de la programo de legado de poŝto. Ni entreprenis difinitajn agojn por maskigo de tiu efiko. Plejverŝajne vi ĝin ne rimarkos. Ĝis hodiaŭ tiu ĉi problemo estis trovita ĉe |
| Arkivo de retlistoj | Katalogo de retlistoj | Ranglisto de retlistoj | Oftaj demandoj | Statistiko | Navigilo | Por aŭtoroj | Kontaktu nin |
| ||||||