Abonu.com
Arkivo de retlistoj Katalogo de retlistoj Ranglisto de retlistoj Oftaj demandoj Statistiko Navigilo Por aŭtoroj Konaktu nin
FAQ-A Enigo de retlisto Priskribo de retlisto Aspektigo de retlisto Statistiko de retlisto Memorigilo pri la enigo
Memorigilo pri enigo de listleteroj
Versio 1.42 de 25.01.2002

Digestaĵo de listletero

Por ekspedi listleterojn vi bezonas
1) scii la kodon de la retlisto kaj la pasvorton
2) kompili ĝian tekston en unu el la variantoj:
  a) kiel ordinaran kaj kiel html-tekston (preferinda varianto)
  b) kiel ordinaran tekston (html estos aŭtomate  konstruita)
  c) kiel nur html-teksto (la teksto estos
  konstruita aŭtomate - dume nur kaze de enigo
  tra la retinterfaco)

Se viaj novaĵoj havas ĉiamajn titolon kaj finaĵon,
ni rekomendas al vi uzi la respektivajn punktojn
en la Priskribo de la Retlisto.

Ĉiujn demandojn, rimarkojn, proponojn k.t.p. bonvolu sendi
al la adreso demandu@abonu.com

Se en la Priskribo de la Retlisto estas
plenigita kampo "Adresoj por aŭtoraj kopioj",
tiukaze ajna enigo de listleteroj (ĉu rete, ĉu poŝte)
estos sekvata per sendo al la indikitaj adresoj de
Aŭtoraj Kopioj - kontrolaj ekzempleroj de la
listletero, kiaj ili venos al la abonantoj.

Al la kampo Temo: en la Aŭtoraj kopioj aldoniĝas
prefikso AC: por ili diferencu de la ordinaraj
ekzempleroj de la retlisto.

I. Ekspedo per la ret-interfaco

La formo situas ĉe la adreso
http://abonu.com/author/issue/

La kampoj de la formo:
1) "Kodo de la retlisto" - La
kodo de la retlisto, kiun vi deziras dissendi.

Ekzemplo:

info.test


2) "Pasvorto" - Ĉu vi ne scias,
kio estas tio ? Ĉu vere ?

Ekzemplo:

123456

Se al vi ne plaĉas "Pasvorto", kiun ricevis via retlisto,
indiku vian propran pere de la "Priskribo de la Retlisto"



3)"Varianto de aspektigo" -
la nomo de tiu varianto de
aspektigo, kiu estos uzata dum la ekspedo de la listletero

Ekzemplo:

kunrekl


4a) "Teksta versio" - la kampo
por enigo de la enhavo de la listletero en la teksta
formato. Ĉi tien eniĝas la ordinara teksto. Estas
rekomendate havi ne pli ol 76 simbolojn en unu linio -
pensu pri la linifinoj en poŝtaj legiloj.

Ekzemplo:



Novaj novaĵoj
-------------

Novaĵo la unua.

La novaĵo estas tio, ke ĝi bedaŭrinde okazis.
Kaj nenio krome.



4b) Se iakiale vi ne
faras tekstan version, vi povas lasi ĝian enigan
kampon malplena. Tiukaze kiel teksta listletero estos
AŬTOMATE dissendita la rezulto de la aŭtomata
transformo en tekston de la enhavo de la kampo "HTML-
versio".

HTML-tabeloj rekoniĝas kaj estas korekte imitataj.

Estas rekomendate kontroli la rezultojn per anticipa
trarigardo "Montru kiel aspektos la teksta letero".


4c)"Enigu la adresojn de la renkontitaj
ligiloj" Se estas uzata konstruado de la teksta
versio el HTML, tiukaze antaŭ ĉiu renkontita absoluta
ligilo estos enigita ĝia adreso.

4d)"Enigi la adresojn de la renkontitaj
bildoj" Se uziĝas la konstruado de teksta versio el HTML, tiukaze
antaŭ ĉiu renkontita absoluta ligilo al bildo estos enigita ĝia adreso.

4e) "Montru kiel aspektos la letero"
Premu tiun ĉi butonon, kaj vi ekvidos, kiel aspektos la teksta
letero de la retlisto.

4f) "Kalkulu la grandecon de la letero"
Premu tiu ĉi butonon kaj vi ekvidos la supozatan grandecon de
la teksta letero de la retlisto.


5a) "HTML-versio" - la kampo por
enigo de la listletero en HTML-formato.
Html-dokumento: tio, kio sur ordinara HTML-paĝo situas inter
la etikedoj <body> kaj </body>.

Ekzemplo:



<center><font size=+1>
Novaj novaĵoj
</font></center>
<hr noshade>

<b>Novaĵo la unua.</b>
<p>
La novaĵo estas tio, ke ĝi bedaŭrinde okazis.
Kaj nenio krome.




5b) Se iakiale vi ne kompilas
html-version,  tiukaze vi povas lasi ĝian enigan kampon
malplena. Tiam kiel html-listletero estos AŬTOMATE dissendita
teksto, enigita en la kampon "Teksta versio" kun jena minimuma
aspektigo:
 - la teksto estos formita kiel jam formatita de la aŭtoro
 (etikedoj <pre> </pre>).
 - URL (http://...) kaj poŝtaj adresoj (kun mailto: kaj sen)
 estos necesmaniere transformitaj en ligilojn
 - specialaj simboloj (& < > ") estos sekurigitaj
 kontraŭ nekorekta interpretado
 - vortoj inter substrekoj ( _ekzemplo_ ) estos refaritaj
 kiel substrekitaj
 - vortoj inter steletoj ( *ekzemplo* ) estos formitaj
 kiel grasaj

5c) "Montru kiel aspektos la letero"
Premu tiun ĉi butonon, kaj vi ekvidos, kiel aspektos HTML-listletero

5d) "Kalkulu la grandecon de la letero"
Premu tiun ĉi butonon kaj vi ekvidos la supozatan grandecon
de la HTML-listletero


6) "Digestaĵo
de listletero"
La kampo por enigo de digestaĵo de listletero. Pli detale
tio estas priskribita en la aparta paĝo.


7a) "SMS-versio" - kampo por enigo
de la enhavo de la listletero en la formato por SMS.
Tio estas ordinara teksto. El ĝi estos forigitaj ĉiuj superfluaj spacoj.
El la ricevita rezulto al la abonantoj estos senditaj ne pli ol
5 unuaj porcioj por 150 bitokoj.

Ekzemplo:



Novaj novaĵoj.
Novaĵo la unua.
La novaĵo estas tio, ke ĝi bedaŭrinde okazis.
Kaj nenio krome.



7b) Se iakiale vi ne
kompilas SMS-version, vi povas lasi ĝian enigan
kampon malplena. Tiukaze kiel SMS-listletero estos AŬTOMATE
dissendita la rezulto de prilaboro de la teksta versio.


8) "Sendu tuj", "
Sendu en tiu dato, en tiu tempo",
"Sendu nur aŭtorajn kopiojn"
Permesas respektive:
 - sendi la listleteron tuj post la enigo
 - prokrasti ĝian ekspedon ĝis difinita tempo
(vidu "Prokrastitaj kaj Kunmetitaj
listleteroj")
 - sendi nur al si por testi, ne dissendante al la la abonantoj


9) "Finaĵo al la titolo de la retlisto"
Al la titolo de la retlisto estos aldonita trans spaco tio,
kion vi entajpos en tiu ĉi kampo. La rezulto estos la titolo
de la listletero.


10) "Alsendu konfirmon de la enigo"
Estas sendata letero, konfirmanta enigon de la retlisto.
Estas utile kaze de malrapida konekto, kiam ne klaras ĉu
eniĝis, ĉu ne.


11) Neniuokaze premu la butonon "Sendu" pli ol unufoje.
Se estas duboj pri tio, ĉu estas akceptita via enigo, uzu agordon
"Alsendu konfirmon" kaj atendu unu horon alvenon de la
letero (tio ne signifas, ke nia servilo tiom malrapide funkcias,
tio estas rezervo por okazo de malbona funkciado de la Reto). Se
io misfunkcias, tiukaze eblas skribi
al retlistoj@abonu.com kaj demandi pri la konkreta okazo.


II. Forsendo per retpoŝto

Ni forte rekomendas NE uzi ekspedon de listleteroj per retpoŝto, krom
tiuj okazoj, kiam la procezo estas plene aŭtomatigita ankoraŭ
sur la stadio de testado de la retlisto.

Kiel montras praktiko, permana kompilado de leteroj en
poŝtaj programoj tro ofte estas sekvata de eraroj, kaj,
rezulte, la listletero ne atingas la abonantojn aŭ
atingas en nekorekta aspekto.

Leteron kun la enhavo de listletero sendu al la adreso
dissendo@abonu.com

Se la letero ne enhavas html-parton de la listletero kaj
ne enhavas ordonon @@AUTOHTML@@, tiukaze la html-listletero
NE ekspediĝos!

Se letero ne enhavas la tekstan parton de la listletero kaj
ne enhavas ordonon @@AUTOTEXT@@, tiukaze la teksta listletero
NE ekspediĝos!

Ekzemplo de letero:



@@NAME@@ info.test
@@PASSWD@@ 123456
@@CHARSET@@ miaŭ
@@LATER@@ 26 05 1998 05
@@SUBJ@@ Numero de 22/10/1998
@@DECOR@@ withbann

@@BEGINTEXT@@
Novaj Novajxoj
-------------

Novajxo la unua.

La novajxo estas tio, ke gxi bedauxrinde okazis.
Kaj nenio krome.
@@ENDTEXT@@

@@BEGINHTML@@
<center><font size=+1>
Novaj novaĵoj
</font></center>
<hr noshade>

<b>Novaĵo la unua.</b>
<p>
La novaĵo estas tio, ke ĝi bedaŭrinde okazis.
Kaj nenio krome.
@@ENDHTML@@

@@BEGINDIGEST@@
Ekzempla sendo de novajxoj.
Per tiu cxi letero ni trejnas nin kaj gxojas, ke novajxoj ne estas.
@@ENDDIGEST@@


Ordonoj enmetataj en leteron:

1) La kodo de la retlisto

@@NAME@@ kodo.de.retlisto

2) Pasvorto

@@PASSWD@@ pasvorto

3) Testa linio por difini kodigon

@@CHARSET@@ miaŭ

Ĝin necesas inkludi en ĉiun leteron kaj ĝuste en tiu aspekto.

4a) Metodo de sendo - prokrastita

@@LATER@@ jjjjmmtthh numero

@@LATER@@ tt mm jjjj hh numero

jjjj  - jaro
mm    - monato
tt    - tago
hh    - horo
numero - vica numero (ne nepre)

Se la dissendadon necesas fari tuj post la ricevo de la letero,
tiu ĉi linio ne estas bezonata.

Pli detale pri tio, kio estas prokrastitaj listleteroj kaj
por kio ili estas bezonataj legu en la respektiva priskribo
"Prokrastitaj kaj Kunmetitaj listleteroj".

Ekzemple:

@@LATER@@ 26 05 2003 05

tio signifas, ke la letero estos ekspedita la 26-an de
majo de 2003-a jaro je la 5-a horo.

4b) Metodo de sendo - nur al si

@@TEST@@

Por sendi nur aŭtorajn kopiojn. Al la abonantoj la listletero ne trafos.
Tiu ordono nuligas la efikon de la ordono @@LATER@@

5) Finaĵo al la Temo de la listletero

@@SUBJ@@ Numero de 22/10/2002

6) html-versio
entajpiĝas inter la linioj

@@BEGINHTML@@
kaj
@@ENDHTML@@

7) Teksta versio
entajpiĝas inter la linioj

@@BEGINTEXT@@
kaj
@@ENDTEXT@@

8) SMS-versio
entajpiĝas inter la linioj

@@BEGINSMS@@
kaj
@@ENDSMS@@

9)Digestaĵo de listletero
entajpiĝas inter la linioj

@@BEGINDIGEST@@
kaj
@@ENDDIGEST@@

Pli detale tio estas priskribita en la aparta paĝo

10) Aŭtomate konstruu HTML-version

@@AUTOHTML@@

Se HTML-versio forestas, tiukaze ĝi estos konstruita el la
teksta versio kiel estas priskribite ĉi tie.


11) Aŭtomate konstruu tekstan version

@@AUTOTEXT@@
@@AUTOTEXT@@ parametro
@@AUTOTEXT@@ parametro1 parametro2 ....

Se teksta versio forestas, ĝi estos konstruita el la HTML-versio
kiel estas priskribite ĉi tie.

Parametro nohref malpermesas enigi en la tekston la adresojn
de la renkontitaj ligiloj.

Parametro withimg permesas enigi en la tekston la adresojn
de la renkontitaj bildoj.

Parametro notab malpermesas imiti tabelojn.

12) Forŝalti sciigojn ĉe enigo perpoŝte

@@MUTE@@

Al la adreso de la gvidanto de la retlisto, indikita en la parto
Sekrete, (vidu Modifoj de la Priskribo
de la Retlisto)la roboto sendas respondon pri sukcesa aŭ
nesukcesa prilaboro de la letero.
La respondoj pri malsukceso estas sendataj ĉiam. La respondojn
pri sukceso eblas malpermesi, indikinte tiun ĉi ordonon.

13) Varianto de aspektigo

@@DECOR@@ nomo-aspektigo

La nomo de tiu varianto de aspektigo,
kiu estos uzita dum la ekspedo de la listletero.

FAQ-A Enigo de retlisto Priskribo de retlisto Aspektigo de retlisto Statistiko de retlisto Memorigilo pri la enigo
Arkivo de retlistoj Katalogo de retlistoj Ranglisto de retlistoj Oftaj demandoj Statistiko Navigilo Por aŭtoroj Kontaktu nin


© Internet Projektoj kaj Universala Esperanto-Asocio, 2002
Aspektigo: Studio de retaspektigo ArtStajl, 1999