Abonu.com
Arkivo de retlistoj Katalogo de retlistoj Ranglisto de retlistoj Oftaj demandoj Statistiko Navigilo Por aŭtoroj Konaktu nin
FAQ-A Enigo de retlisto Priskribo de retlisto Aspektigo de retlisto Statistiko de retlisto Memorigilo pri la enigo
Prokrastitaj kaj kunmetitaj leteroj
Versio 1.01 de 11.11.2001

Ĉu vi deziras, ke via listletero ne aperu antaŭ difinita momento? Vi ekferias, sed deziras, ke la retlisto funkciu? Vi havas kelkajn novaĵojn, aperantajn en diversaj momentoj, kiujn vi deziras kunmeti en unu listletero ? Vi mem ne havas sistemon por aŭtomatigi tion? Tiukaze tio ĉi estas por vi.

Kaze de enigo de listleteroj perpoŝte aŭ tra la retinterfaco vi havas eblecon elekti, kiel aperigi listleteron:

  • Tuj - la letero liveriĝos al la abonantoj
  • Testo - vi ricevos la listleteron, sed la abonantoj - ne
  • Prokrasti - la listletero (parto de listletero) aperos ne pli frue ol en la indikita tempo

Tiu ĉi dokumento priskribas la trian el tiuj variantoj - la koncepton de Prokrastitaj kaj Kunmetitaj listleteroj. Por direkti ilin ekzistas retinterfaco Direktado de Prokrastitaj Listleteroj.

Simpla prokrastita listletero

Kaze de enigo pere de retinterfaco elektu la metodon de forsendo 'Prokrastita' kaj indiku la deziratan tempon.

Kaze de enigo pere de poŝto uzu unu el la formoj de ordono @@LATER@@ (la unua estas oportuna, se uziĝas poŝtroboto, la dua - por mana laboro):

@@LATER@@ jjjjmmtthh

@@LATER@@ tt mm jjjj hh

jjjj - jaro
mm   - monato
tt   - tago
hh   - horo

Ĉio. Ĉion ceteran ni faros anstataŭ vi. En la momento de apero de listletero al vi estos senditaj la aŭtoraj kopioj de la listletero.

Estu atentaj. El kelkaj listleteroj prokrastitaj por la sama tempperiodo dissendiĝos nur la plej lasta.

Ekzemplo: listletero 4-an de majo 2002 jaro je la 19 horo programiĝas kiel @@LATER@@ 04 05 2002 19

Kunmetita prokrastita listletero

Kaze de enigo tra la reto elektu la metodon de forsendo 'Prokrastita' kaj indiku deziratan tempon kaj vican numeron de la parto de la listletero.

Kaze de enigo per retpoŝto uzu unu el la formoj de ordono @@LATER@@ (la unua estas oportuna, se uziĝas poŝtroboto, la dua - por mana laboro):

@@LATER@@ jjjjmmtthh numero

@@LATER@@ tt mm jjjj hh numero

jjjj  - jaro
mm    - monato
tt    - tago
hh    - horo
numero - numero en la sinsekvo

Ĉio. Ĉion ceteran ni faros anstataŭ vi. En la momento de apero, la listletero estos kunmetita el la alsenditaj partoj en la indikita ordo, kaj al vi estos ekspeditaj la aŭtoraj kopioj.

Estu atentaj. El kelkaj partoj de listletero, prokrastitaj por la sama tempperiodo kaj kun la sama numero, estos uzita la lasta. Kaj parto de listletero, sendita kiel priskribite en la punkto "Simplaj prokrastitaj listleteroj" estas nur parto sen numero, kiu estos la unua dum la kunmetado de partoj.

Kiel tio okazas? Tre simple. Estas prenataj ĉiuj partoj de via listletero, prokrastitaj por la sama tempperiodo, kaj kunmetiĝas en unu grandan kunmetitan listleteron.

Por la ordo de la partoj respondecaj parametro Numero en sinsekvo. Ĝi indikas la sinsekvon de la kunmetado de partoj.

La numeroj ordiĝas kiel linioj. Ekzemple numeroj 2 10 1 ordiĝos kiel sinsekvo 1 10 2. Atentu, ke 2 sekvas post 10 - linio 10 estas malpli granda ol linio 2, kvankam nombro 2 estas malpli granda ol nombro 10.

Vi povas ne elpensi mem, sed skribi 'auto' - la sistemo mem formos unikan numeron. Partoj de la listletero tiukaze estos kunmetitaj je listleteron laŭ la ordo de alvenado.

Vi povas indiki numeron en la sinsekvo mem. Tiukaze ĝi devas enhavi nur simbolojn el la aro '0-9 _'.

Se vi formos numeron kiel nombron, ni rekomendas pligrandigi ĝin kun paŝo 100 - tio permesos poste enigi novajn partojn inter la malnovaj. Ne forgesu formi la nombron kun startaj nuloj (ekzemple 000200) ĉar, ni memorigu ankoraŭfoje, ke la numeroj ordiĝas kiel linioj, sed ne kiel nombroj.

Aldono al la temo de la rezulta letero kaj la varianto de aspektigo estos prenitaj el la lasta uzita parto, tiamaniero vi povos ŝanĝi ilin ajnmomente.

Pri la ceteraj parametroj ĉiuj partoj de la listletero devas esti "samspecaj" - ili devas havi saman kodigon, en sama lingvo, uzi saman metodon por enigo de la enhavo de la listletero. T.e., se vi enigas kaj HTML kaj TEKSTan variantojn, tio devas esti en ĉiuj partoj; se vi enigas nur unu varianton kaj uzas la aŭtomatan generadon de la alia, do, tiun skemon necesas sekvi en ĉiuj partoj.

Ĉu eblas forigi jam envicigitan por dissendo parton de listletero? Jes - uzu la ret-interfacon Direktado de Prokrastitaj Listleteroj.

FAQ-A Enigo de retlisto Priskribo de retlisto Aspektigo de retlisto Statistiko de retlisto Memorigilo pri la enigo
Arkivo de retlistoj Katalogo de retlistoj Ranglisto de retlistoj Oftaj demandoj Statistiko Navigilo Por aŭtoroj Kontaktu nin


© Internet Projektoj kaj Universala Esperanto-Asocio, 2002
Aspektigo: Studio de retaspektigo ArtStajl, 1999