Abonu.com
Arkivo de retlistoj Katalogo de retlistoj Ranglisto de retlistoj Oftaj demandoj Statistiko Navigilo Por aŭtoroj Konaktu nin
Lernu pri la uzado de Abonu.com

Por kio estas Abonu.com?

La retejo estas por subteni E-retgazetojn kaj informajn retlistojn kaj por provizi ilin al E-legantaro. Dank'al ĝi la kreado kaj dissendado de belaspektaj retaj gazetoj, bultenoj, informlistoj k.s. iĝas teknike simpla tasko. Ankaŭ la abonado fariĝas pli simpla - en unu loko oni trovas multajn enhavriĉajn retlistojn kaj retgazetojn.

La retlistoj de Abonu.com NE similas al diskutgrupoj de ekz. Yahoogroups.com. Niaj retlistoj pli similas al gazetoj - ilin preparas unu redaktoro aŭ teamo. Depende de ties eblecoj la retlistoj aperas ĉu unufoje semajne, ĉu pli ofte, ĉu pli malofte.

Kiel ekaboni?

Sur la unua paĝo klaku sur la ligilo "Nova abonanto". Sur la sekvaj paĝoj vi estos petata indiki vian retadreson, por kiu vi intencas ricevi abonatajn retlistojn, kaj elekti pasvorton. Al la indikita de vi adreso estos sendita konfirma letero, por garantii, ke la adreso vere apartenas al vi. Por fini la abonproceduron, plejofte sufiĉas respondi al la alsendita konfirma letero, nenion ŝanĝante en la temlinio. Krome eblas reveni al la retejo kaj konfirmi mane. Por tio necesas eniri la retejon, uzante siajn retadreson kaj pasvorton, klaki ligilon "Konfirmo" kaj entajpi la alsenditan konfirman kodon.

Post tio vi povas transiri al la Katalogo de la retlistoj kaj elekti tiujn, kiujn vi deziras ricevi. Por havi pli klaran bildon, ni rekomendas veni al la Ranglisto de retlistoj - en ĝi vi povos kompari la popularecon de diversaj retlistoj.

Pri ajnaj neklaraj momentoj rilate al abonadon bonvolu senhezite sinturni al demandu@abonu.com.

Kiel krei propran retliston?

La proceduro de la kreado de nova retlisto povas daŭri malpli ol 5 minutojn. La aŭtoro tuj ricevas sistemon, en kiu okazas aŭtomata konvertado al ĉefaj retaj kodigoj de Esperanto - unikodo, Lat3, ^-kodoj, x-kodoj, funkcias arkivo de la dissenditaj listleteroj, estas kalkulata varia statistiko.

Por komenci vi bezonas eniri la paĝon http://www.abonu.com/author/join kaj tralegi la kondiĉojn.

El la proponataj variantoj indas tuj elekti kategorion "Por ĉiuj" - nur en ĝi vi povas memstare malfermi retliston - ĉiuj ceteraj kategorioj resendas al ĝi, kiel al la unua etapo.

Poste vi bezonos plenigi formon pri la kreata retlisto. Ĉiuj demandoj estas klarigitaj en la formo mem kaj kutime ne kreas problemojn.

Post kreo de la nova retlisto ni rekomendas, ke vi elprovu ĝin, sendante testajn leterojn.

Kiel dissendi listleterojn?

Por sendi leteron al via retlisto vi bezonas eniri la paĝon http://www.abonu.com/author/

Vi povas elekti simpligitanplenan formon por enigo de retlistoj. Fakte, ili ne tre diferencas. La necesaj klarigoj estas en la paĝoj.

Ekzistas ankaŭ ebleco enigi listleterojn perpoŝte - sendante speciale formatigitan leteron al la adreso dissendo@abonu.com. Pli detale vi povos tralegi pri tio en "Memorigilo pri enigo de listleteroj"

Sed plej mallonge - la korpo de la letero devas havi jenan formaton (post signo # sekvas klarigoj, kiujn ne necesas ripeti en via letero):

@@NAME@@ kodo.de-retlisto   #la elektita de vi kodo de via retlisto
@@PASSWD@@ pasvorto       #la elektita de vi pasvorto por la retlisto
@@BEGINTEXT@@        #Post tiu ordono sekvas via teksto
@@ENDTEXT@@           #Tiu ordono indikas la finon de via teksto

@@BEGINHTML@@       #Post tiu markilo sekvas la HTML-versio de via letero 
- ĉio inter etikedoj <body> kaj </body> 
@@ENDHTML@@          # Tiu ordono indikas la finon de la HTML-versio

Se vi ne preparas HTML-version vi povas anstataŭi tiujn du lastajn ordonojn per unu:

@@AUTOHTML@@     #Tiu ordono diras al la servilo aŭtomate 
konverti la tekstan version al HTML.

Simile vi povas anstataŭi tekstajn ordonojn per ordono @@AUTOTEXT@@, se vi havas nur HTML-version.

Pri aliaj (tre utilaj, sed ne nepraj) ordonoj bonvolu legi en la "Memorigilo".

Jen kiel povas fine aspekti via letero:

@@NAME@@ info.nova 
@@PASSWD@@ kd79zj9 
@@BEGINTEXT@@ 
Nova numero de nia retlisto 
Venis jenaj novaj informoj... 
@@ENDTEXT@@ 
@@BEGINHTML@@ 
<h2>Nova numero de nia retlisto</h2>
<p>Venis jenaj novaj informoj... </p>
@@ENDHTML@@ 

Sukcesojn!

Arkivo de retlistoj Katalogo de retlistoj Ranglisto de retlistoj Oftaj demandoj Statistiko Navigilo Por aŭtoroj Kontaktu nin


© Internet Projektoj kaj Universala Esperanto-Asocio, 2002
Aspektigo: Studio de retaspektigo ArtStajl, 1999