Reguloj pri kreado de retlistoj de kategorio "Ordinaraj"
Redaktoversio de 27/08/2003
En tiun ĉi kategorion estas akceptataj nur la plej bonaj retlistoj,
interesaj, vidpunkte de la administracio de la Informa Kanalo
Abonu.com, por la abonantoj.
La retlistoj de tiu ĉi kategorio devas havi memstaran informan valoron.
La retlisto devas esti interesa al la legantoj eĉ tiukaze, se li ne havas
eblecon viziti la ttt-ejon de la retlisto. Ĝi ne povas konsisti nur el
anoncoj de materialoj de ttt-ejoj aŭ anoncoj pri ŝanĝoj en la ttt-ejo - por
tiuj celoj eblas malfermi retliston de la kategorio
"Novaĵoj de ttt-ejoj".
I. Ĝeneralaj reguloj
- 0. Ne ekzistas reguloj sen esceptoj, kiujn ni, eble, faros laŭ
via peto. Demandu, proponu.
- 1. La servoj de Abonu.com estas absolute senpagaj por vi
kaj la abonantoj de via retlisto kaj sekve:
- 1) Ni rezervas por ni la rajton ŝanĝi la regulojn ajnmomente.
La ŝanĝoj ekvalidas ekde la momento de la publikigo.
- 2) La administracio de la Informa Kanalo rezervas
por si la rajton ajnmomente rifuzi al la gvidanto pri
priservo de la retlisto. Kaj samtempe tre esperas,
ke ĝi neniam bezonos uzi la rajton.
- 3) Ni rezervas por ni la rajton rifuzi akcepton/transigon
de retlisto en tiun ĉi kategorion sen klarigo de kaŭzoj.
- 4) Ni rezervas por ni la rajton transigi la retliston
el tiu ĉi kategorio en la kategorion "Retlistoj por ĉiuj".
- 2. La administracio de la Informa Kanalo ne portas
respondecon por ajna damaĝo, kaŭzita pro misfunkciojn en nia
servo kaj ne garantias ĝian seninterrompan funkciadon.
- 3. Kreado de retlistoj de tiu ĉi kategorio estas anoncata
sur la unuaj paĝoj de la serviloj Abonu.com kaj en
la retlisto "Novaj retlistoj de Abonu.com".
- 4. En la momento de la akcepto de la retlisto en tiun ĉi kategorion,
ĝi aŭtomate trafas al la klaso de "Arĝentaj".
II. Enhavo de retlisto
- 1. La temaro de la publikigataj en la retlisto informoj
devas koincidi kun la deklarita temaro, indikita en la priskribo
de la retlisto. Estas malpermesate ŝanĝi
la temaron sen interkonsento kun la administracio de la Informa Kanalo.
- 2. Absolute malpermesatas:
- 1) Publikigi en la retlisto informojn, kontraŭajn al la
funkcianta rusia aŭ internacia juroj.
- 2) Publikigi en la retlisto materialojn de la pornografia speco,
program-krakilojn, kaj ankaŭ ligilojn al ttt-ejoj, enhavantaj
similajn informojn.
- 3) Malobei la aŭtorajn rajtojn por la disvastigataj de informoj.
- 4) Malobei la regulojn de la flaginterŝanĝaj sistemoj kaj kalkuliloj.
III. Aperritmo, amplekso de la listleteroj
- 1. La aperritmo de la retlisto koincidu kun la anoncita de la gvidanto.
Kaze de ŝanĝo de la aperritmo aŭ provizora haltigo de la aperigo de
la retlisto, la gvindanto devas fari konsekvencajn ŝanĝojn en
la Priskribo de la Retlisto kaj sciigi
la administracion de la Informa Kanalo.
- 2. Maksimuma ofteco de la apero de la retlisto dependas de la
preferoj de la gvidanto de la retlisto.
- 3. Maksimuma amplekso de letero - 100 Kb.
IV. Formo por rapida abono por la retlisto
- 1. En la ttt-ejo de la gvidanto de la retlisto (certe, se ĝi
ekzistas kaj havas rilaton al la malfermata retlisto) devas esti
aperigita aŭ formo por rapida abonado de la retlisto
(vidu http://abonu.com/author/quick/ aŭ ligilo
al aparta paĝo, enhavanta formon por abonado, aŭ ligilo al la
respektiva Kataloga paĝo de Abonu.com
- 2. Kaze de disvastigo de tiu ĉi retlisto ankaŭ per aliaj manieroj
(pere de aliaj retlistaj servoj, memstare) la formo por abonado de
la retlisto pere de Abonu.com devas esti en pli prioritata loko
kompare kun la aliaj.
V. Fermo de retlisto
- 1. Ni rezervas por ni la rajton fermi la ekzistantan retliston:
- 1) kaze de malobservo de tiuj ĉi reguloj.
- 2) kaze ke la retlisto ne aperis dum pli ol 2 monatoj kaj
la administracio de Abonu.com ne estis informita de la gvidanto pri ĝia
provizora haltigo.
- 3) kaze ke la retlisto ne aperis dum pli ol 6 monatoj.
- 2. Se la gvidanto de retlisto deziras ĉesigi aŭ provizore
haltigi ĝian aperigon pere de Abonu.com, li devas anticipe
informi pri tio la administracion de la Informa Kanalo.
VI. Reklamo en la retlisto
- 1. La reklama spaco en la retlisto apartenas al Abonu.com
- 2. La tuta reklamo en la retlisto, ekskluzive de la
reklamo de la organizo kaj ĝiaj propraj produktaĵoj, estas
lokata nur tra la reklama servo de Abonu.com
- 3. Abonu.com rajtas loki ĝis du reklamaj tekstaj blokoj -
ĝis la ĉefa parto de la retlisto kaj/aŭ post ĝi,
kaj unu riĉ-median reklaman blokon kun uzo de taŭgaj por tio teknologioj.
- 4. Estas ebla lokado de reklamaj materialoj en la ĉefa teksto de
la listletero kun nepra indiko "kiel reklamo" interkonsente kun
la administracio de Abonu.com
- 5. Se la gvidanto de la retlisto trovas informan sponzoron
por loko de reklama teksta bloko en sia retlisto, li rajtas
ricevi komisian premion de 50% de la kosto de tia loko.
- 6. Se la gvidanto de la retlisto trovas informan sponzoron
por loko de reklama teksta bloko en aliaj retlistoj aŭ por
loko de reklamo en la serviloj
Abonu.com , li rajtas ricevi komisian premion
de 15% de la kosto de tia loko.
Se la retlisto havas statuson de "Ora", la komisia premio
pligrandiĝas ĝis 20%
- 7. La gvidanto de la retlisto rajtas fari rabatojn por la
informa sponzoro enkadre de sia komisia premio.
- 8. La prezojn pro loko de reklamo eblas vidi ĉe la adreso
http://abonu.com/advert/price.html
- 9. Absolute malpermesatas dum serĉado de reklamdonantoj uzi
spamadon. Se vi deziras proponi al iu per retpoŝto loki
reklamon, nepre skribu personan leteron (sed ne sendu leteron
samtempe al pluraj adresoj), precizigu, ke vi estas la gvidanto
de la retlisto, sed ne kunlaboranto de la Informa Kanalo.
- 10. La gvidanto de la retlisto povas loki en sia
retlisto reklamojn de aliaj retlistoj, dissendataj
tra la Informa Kanalo Abonu.com, kiel formojn por abonado
por ili aŭ ligiloj al iliaj paĝoj en la Katalogo de la Retlistoj
La aŭtoroj de retlistoj rajtas libere interkonsenti inter
si pri ajnaj manieroj de rekompencado por tia reklamo.
Reklamo de retlistoj, disvastigataj ne pere de la
Informa Kanalo Abonu.com, kaj de mem tiaj servoj estas malpermesita.
VII. Reklamflagetoj en retlisto
- 1. Abonu.com rajtas loki en la retlisto unu flageton de
dimensio ne pli ol 470x60. Implicite la flageto situas malsupre de la
listletero.
- 2. Se la retlisto estas dissendata nur tra Abonu.com,
estas permesata loko de far de la gvidanto en la listletero de
flageto je dimensio ne pli ol 470x60 de interŝanĝaj sistemoj aŭ
sistemoj, pagantaj por klakoj, se tio ne kontraŭas al iliaj
reguloj. Tiukaze la flageto de la gvidanto de la retlisto
lokiĝas malsupre, sed la flageto de Abonu.com transiras supren.
La flageto de la gvidanto de la retlisto povas lokiĝi nur
tra la redaktado de Aspekto de la Retlisto.
Se la kodo de la flago enhavas javascript, la gvidanto de la
retlisto devas tranĉi ĝin en linioj ne pli ol 76-simbolojn
longaj kaj konvinkiĝi, ke sekve de tio la kodo restas funkcianta.
- 3. La gvidanto de la retlisto rajtas anstataŭ unu flageto
de la dimensio ne pli ol 470x60 loki en la retlisto du flagetojn
je dimensio 100x100 aŭ 120x60, se, denove, tio ne kontraŭas al la
reguloj pri la flagetinterŝanĝaj sistemoj.
- 4. La gvidanto de la retlisto, sendepende de tio, ĉu ĝi disvastiĝas
nur tra Abonu.com aŭ ne, havas la rajton por publikigo interne de
la listletero (sed ne plej supre aŭ plej malsupre) de unu flageto
kun dimensioj 100x100. Tiukaze li devas loki apud ili unu flageton
100x100 de la servo Abonu.com.
Por loki kodon de flageto kun dimensioj 100x100 de la servo
Abonu.com, simple aldonu al la teksto de la listletero linion
<!--#include virtual="/R/bann/std.cgi?sql1"-->
- 5. Lokado de flagetoj de aliaj dimensioj kaj specoj en la
retlistoj ne estas permesata.
Ĉiujn demandojn, rimarkojn, proponojn bonvolu sendi al la adreso
retlistoj@abonu.com, sed unue
indas konatiĝi kun la parto "Oftaj demandoj".
Eble, la respondo por via demando jam estas tie.
Se vi konsentas kun la cititaj pli frue reguloj, la sinsekvo de la agoj estas jena:
- Vi kreas retliston en la kategorio "Retlisto por ĉiu".
- Vi testas ĝin, sendante unu-du provajn listleterojn
.
- Post tio pere de la reteja menuo "Kontaktu nin"
vi bezonas sendi peton por transigo de la retlisto al la kategorio "Ordinara".