Abonu.com
Arkivo de retlistoj Katalogo de retlistoj Ranglisto de retlistoj Oftaj demandoj Statistiko Navigilo Por aŭtoroj Konaktu nin
FAQ-A Enigo de retlisto Priskribo de retlisto Aspektigo de retlisto Statistiko de retlisto Memorigilo pri la enigo
Reguloj de kreado de retlistoj de la kategorio "Novaĵoj de organizoj"
(Redakta versio de 18/12/2001)
=============================================================================

En tiun ĉi kategorion estas akceptataj nur la plej bonaj
retlistoj, interesaj, laŭ la opinio de la administracio
de la Informa Kanalo Abonu.com, por abonantoj.

Retlisto "Novaĵoj de organizoj" estas retlisto,
enhavanta materialojn pri la organizo mem, ĝia agado, servoj,
renovigoj de la ttt-ejo de la organizo k.t.p.

Per vorto "organizo" ni premisas ne nur kolektivan personecon. Same
bonvena en tiu ĉi kategorio estas retlisto de aparta
aktivulo, motoranta gravan iniciaton aŭ de aŭtoro de iu komputila programo,
dediĉita al la novaj modifoj de tiu programo. La retlisto de
tiu ĉi kategorio estas malfermata nur se ekzistas ttt-ejo, dediĉita
al la organizo aŭ la konkreta agado.
Kaze de la decido pri la malfermo de retlisto en tiu ĉi
kategorio estas preferataj tiuj, kies retumejoj troviĝas en
la domajnoj de la dua nivelo kaj havas profesie faritan aspektigon.

I. Ĝeneralaj reguloj

0. Ne ekzistas reguloj sen esceptoj, kiujn ni, eble, faros laŭ
via peto. Demandu, proponu.

1. La servoj de Abonu.com estas absolute senpagaj por vi
kaj la abonantoj de via retlisto kaj sekve:

  1) Ni rezervas por ni la rajton ŝanĝi la regulojn ajnmomente.
  La ŝanĝoj ekvalidas ekde la momento de la publikigo.

  2) La administracio de la Informa Kanalo rezervas
por si la rajton ajnmomente rifuzi al la gvidanto pri
priservo de la retlisto. Kaj samtempe tre esperas,
ke ĝi neniam bezonos uzi la rajton.

  3) Ni rezervas por ni la rajton rifuzi akcepton/transigon
de retlisto en tiun ĉi kategorion sen klarigo de kaŭzoj.

  4) Ni rezervas por ni la rajton transigi la retliston
el tiu ĉi kategorio en la kategorion "Retlistoj por ĉiuj".

2. La administracio de la Informa Kanalo ne portas
respondecon por ajna damaĝo, kaŭzita pro misfunkciojn en nia
servo kaj ne garantias ĝian seninterrompan funkciadon.

3. Kreado de retlistoj de tiu ĉi kategorio estas anoncata
sur la unuaj paĝoj de la serviloj Abonu.com  kaj en
la retlisto "Novaj retlistoj de Abonu.com".

4. La retlistoj de tiu ĉi kategorio situas en la katalogo
kun noto "Novaĵoj de organizoj"


II. Enhavo de retlisto

1. La temaro de la publikigataj en la retlisto informoj
devas koincidi kun la deklarita temaro, indikita en la priskribo
de la retlisto. Estas malpermesate ŝanĝi
la temaron sen interkonsento kun la administracio de la Informa Kanalo.

2. Absolute malpermesatas:

  1) Publikigi en la retlisto informojn, kontraŭajn al la
  funkcianta rusia aŭ internacia juroj.

  2) Publikigi en la retlisto materialojn de la pornografia speco,
  program-krakilojn, kaj ankaŭ ligilojn al ttt-ejoj, enhavantaj
  similajn informojn.

  3) Malobei la aŭtorajn rajtojn por la disvastigataj de informoj.

  4) Malobei la regulojn de la flaginterŝanĝaj sisemoj kaj kalkuliloj.

3. Ligiloj de la retlisto devas montri precipe al la ttt-ejo
de la organizo, kies novaĵoj estas dissendataj.


III. Aperritmo, amplekso de la listleteroj

1. Estas dezirinde, ke la aperritmo de la retlisto koincidu
kun la anoncita de la gvidanto.
Kaze de ŝanĝo de la aperritmo aŭ provizora haltigo de la aperigo de
la retlisto, la gvindanto devas fari konsekvencajn ŝanĝojn en
la Priskribo de la Retlisto kaj sciigi
la administracion de la Informa Kanalo.

2. Maksimuma ofteco de la apero de la retlisto dependas de la
preferoj de la gvidanto de la retlisto.

3. Maksimuma amplekso de letero - 100 Kb.


IV. Formo por rapida abono por la retlisto

1. En la ttt-ejo de la retlisto devas esti aperigita aŭ
formo por rapida abonado de la retlisto
(vidu http://abonu.com/author/quick/ aŭ ligilo
al aparta paĝo, enhavanta formon por abonado, aŭ ligilo al la
respektiva Kataloga paĝo de Abonu.com

2. En la ttt-ejo de la retlisto ne devas esti formoj aŭ
ligiloj por abonado por tiu ĉi aŭ similaj retlistoj,
disvastigataj pere de aliaj retlistaj servoj aŭ rekte de
la gvidanto de la retlisto mem.


V. Fermo de retlisto

1. Ni rezervas por ni la rajton fermi la ekzistantan retliston:
  1) kaze de malobservo de tiuj ĉi reguloj
  2) kaze ke la retlisto ne aperis dum pli ol 2 monatoj kaj
la administracio de Abonu.com ne estis informita de la gvidanto pri ĝia
provizora haltigo.
  3) kaze ke la retlisto ne aperis dum pli ol 6 monatoj

2. Se la gvidanto de retlisto deziras ĉesigi aŭ provizore
haltigi ĝian aperigon pere de  Abonu.com, li devas anticipe
informi pri tio la administracion de la Informa Kanalo.


VI. Reklamo en la retlisto

1. La reklama spaco en la retlisto apartenas al Abonu.com

2. La tuta reklamo en la retlisto, ekskluzive de la
reklamo de la organizo kaj ĝiaj propraj produktaĵoj, estas
lokata nur tra la reklama servo de Abonu.com

3. Abonu.com rajtas loki ĝis du reklamaj tekstaj blokoj -
ĝis la ĉefa parto de la retlisto kaj/aŭ post ĝi, kaj unu riĉ-median
reklaman blokon kun uzo de taŭgaj por tio teknologioj.

4. Estas ebla lokado de reklamaj materialoj en la ĉefa teksto de
la listletero kun nepra indiko "kiel reklamo" interkonsente kun
la administracio de Abonu.com

5. Se la gvidanto de la retlisto trovas informan sponzoron
por loko de reklama teksta bloko en sia retlisto, li rajtas
ricevi komisian premion de 50% de la kosto de tia loko.

6. Se la gvidanto de la retlisto trovas informan sponzoron
por loko de reklama teksta bloko en aliaj retlistoj aŭ por
loko de reklamo en la serviloj
Abonu.com , li rajtas ricevi komisian premion
de 15% de la kosto de tia loko.
Se la retlisto havas statuson de "Ora", la komisia premio
pligrandiĝas ĝis 20%

7. La gvidanto de la retlisto rajtas fari rabatojn por la
informa sponzoro enkadre de sia komisia premio.

8. La prezojn pro loko de reklamo eblas vidi ĉe la adreso
http://abonu.com/advert/price.html

9. Kategorie malpermesatas dum serĉado de reklamdonantoj uzi
spamadon. Se vi deziras proponi al iu per retpoŝto lokigi
reklamon, nepre skribu personan leteron (sed ne sendu leteron
samtempe al pluraj adresoj), precizigu, ke vi estas la gvidanto
de la retlisto, sed ne kunlaboranto de la Informa Kanalo.

10. La gvidanto de la retlisto povas loki en sia
retlisto reklamojn de aliaj retlistoj, dissendataj
tra la Informa Kanalo Subsribe.Ru, kiel formojn por abonado
por ili aŭ ligiloj al iliaj paĝoj en la Katalogo de la Retlistoj
La aŭtoroj de retlistoj rajtas libere interkonsenti inter
si pri ajnaj manieroj de rekompencado por tia reklamo.

Reklamo de retlistoj, disvastigataj ne pere de la
Informa Kanalo Subsribe.Ru, kaj de mem tiaj servoj estas malpermesita.


VII. Flagetoj en retlisto

1. Abonu.com rajtas loki en la retlisto unu flageton de
dimensio ne pli ol 470x60. Implicite la flageto situas malsupre de la
listletero.

2. Se la retlisto estas dissendata nur tra Abonu.com,
estas permesata loko de far de la gvidanto en la listletero de
flageto je dimensio ne pli ol 470x60 de interŝanĝaj sistemoj aŭ
sistemoj, pagantaj por klakoj, se tio ne kontraŭas al iliaj
reguloj. Tiukaze la flageto de la gvidanto de la retlisto
lokiĝas malsupre, sed la flageto de Abonu.com transiras supren.
La flageto de la gvidanto de la retlisto povas lokiĝi nur
tra la redaktado de Aspekto de la Retlisto.

 Se la kodo de la flago enhavas javascript, la gvidanto de la
retlisto devas tranĉi ĝin en linioj ne pli ol 76-simbolojn
longaj kaj konvinkiĝi, ke sekve de tio la kodo restas funkcianta.

3. La gvidanto de la retlisto rajtas anstataŭ unu flageto
de la dimensio ne pli ol 470x60 loki en la retlisto du flagetojn
je dimensio 100x100 aŭ 120x60, se, denove, tio ne kontraŭas al la
reguloj pri la flagetinterŝanĝaj sistemoj.

4. La gvidanto de la retlisto, sendepende tio, ĉu ĝi disvastiĝas
nur tra Abonu.com aŭ ne, havas la rajton por publikigo interne de
la listletero (sed ne plej supre aŭ plej malsupre) de unu flageto
kun dimensioj 100x100. Tiukaze li devas loki apud ili unu flageton
100x100 de la servo Abonu.com.

Por loko de la kodo de flageto kun dimensioj 100x100 de la servo
Abonu.com, simple aldonu al la teksto de la listletero linion

<!--#include virtual="/R/bann/std.cgi?sql1"-->

5. loko de flagetoj de aliaj dimensioj kaj specoj en la
retlistoj ne estas permesata.


=============================================================================

Kun ĉiuj demandoj, rimarkoj, proponoj bonvolu turni al la adreso
retlistoj@abonu.com, sed unue
indas konatiĝi kun la parto "Oftaj demandoj".
Eble la respondo por via demando jam estas tie.

Se vi konsentas kun la cititaj pli frue reguloj, kreu retliston
en la kategorio
 "Retlistoj por ĉiuj", testu ĝin, post tio
plenigu peton por
transigo de la retlisto la tiu ĉi kategorio.

FAQ-A Enigo de retlisto Priskribo de retlisto Aspektigo de retlisto Statistiko de retlisto Memorigilo pri la enigo
Arkivo de retlistoj Katalogo de retlistoj Ranglisto de retlistoj Oftaj demandoj Statistiko Navigilo Por aŭtoroj Kontaktu nin


© Internet Projektoj kaj Universala Esperanto-Asocio, 2002
Aspektigo: Studio de retaspektigo ArtStajl, 1999