Abonu.com
Arkivo de retlistoj Katalogo de retlistoj Ranglisto de retlistoj Oftaj demandoj Statistiko Navigilo Por aŭtoroj Konaktu nin
FAQ-A Enigo de retlisto Priskribo de retlisto Aspektigo de retlisto Statistiko de retlisto Memorigilo pri la enigo


Reguloj pri kreado de Korporaciaj retlistoj

Revenu al la komenco de la parto




"Korporacia retlisto" - retlisto, en kiu estas permesita publikigo de ajnaj komercaj informoj sen anticipa interkonsento kun la administracio de Abonu.com, kaj ankaŭ lokigo de reklamo, i.a. de triaj personoj.

En la korporaciaj retlistoj la administracio de Abonu.com ne lokigas siajn reklamojn kaj reklamojn de siaj klientoj (escepte de okazoj, kiam la posedanto de la retlisto transdonas al la administracio de Abonu.com tiun ĉi rajton, uzante respektivan rabaton).


I. Ĝeneralaj kondiĉoj
    1. Korporaciaj retlistoj estas senpagaj por la abonantoj. Korporaciaj retlistoj povas esti kreitaj kaj de juraj personecoj, kaj de fizikaj personoj. Kun la prezlistoj por gvidado de retlisto de tiu ĉi kategorio eblas konatiĝi en nia prezlisto. La kontrakto, surbaze de kiu esto prezentataj la servoj, - estas ĉi tie.

    2. Abonu.com rezervas por si la rajton ŝanĝi tiujn ĉi regulojn. Ŝanĝoj de reguloj, kaj ankaŭ ŝanĝoj de prezoj por la servoj, ekfunkcias por ĉiu konkreta retlisto en la momento de laŭvica pagado por la servoj de Abonu.com.

    3. Abonu.com rezervas por si la rajton rifuzi pri akcepto/transigo de retlisto en tiun ĉi kategorion sen klarigo de kaŭzoj.

    4. Malfermo de retlistoj de tiu ĉi kategorio estas anoncata sur la unuaj paĝoj de la serviloj Abonu.com kaj en la retlisto "Novaj retlistoj de Abonu.com"

    5. Por la retlistoj de tiu ĉi kategorio ne estas aplikata Sistemo de premia stimulado. Sed ekde la momento de malfermo ili estas akcentataj en la katalogo de la retlistoj simile al retlistoj de la klaso de "Oraj".


II. Enhavo de la retlisto
    1. La temaro de la publikigataj en la retlisto informoj devas koincidi kun la deklarita temaro, indikita en la priskribo de la retlisto. Estas malpermesate ŝanĝi la temaron sen interkonsento kun la administracio de la Informa Kanalo.

    2. Absolute malpermesatas:
      1) Publikigi en la retlisto informojn, kontraŭajn al la funkcianta rusia aŭ internacia juroj.
      2) Publikigi en la retlisto materialojn de la pornografia speco, program-krakilojn, kaj ankaŭ ligilojn al ttt-ejoj, enhavantaj similajn informojn.
      3) Malobei la aŭtorajn rajtojn por la disvastigataj de informoj.
      4) Malobei la regulojn de la flaginterŝanĝaj sisemoj kaj kalkuliloj


III. Reguleco, amplekso de la listleteroj
    1. La aperritmo de la retlisto devas koincidi kun la anoncita de la gvidanto. Kaze de ŝanĝo de la aperritmo aŭ provizora haltigo de la aperigo de la retlisto, la gvindanto devas fari konsekvencajn ŝanĝojn en la Priskribo de la Retlisto kaj sciigi la administracion de la Informa Kanalo.

    2. Maksimuma ofteco de la apero de la retlisto dependas de la preferoj de la gvidanto de la retlisto.

    3. Maksimuma amplekso de letero - 100 Kb.


IV. Formo por rapida abono por la retlisto
    1. En la ttt-ejo de la gvidanto de la retlisto povas esti metita formo por abonado de la retlisto. La reguloj pri ĝia aperigo - http://abonu.com/author/quick/


V. Fermo de retlisto
    1. Abonu.com rezervas por si la rajton fermi ekzistantan retliston:
      1) kaze de malobservo de tiuj ĉi reguloj 2) kaze de nepagado por la servoj


    Kaze de fermo de retlisto pro neobeado de la reguloj la repago de avancaj transpagoj ne okazas.

    2. Por ĉesigo de aperigo de retlisto necesas anticipe averti pri tio la administracion de Abonu.com. La finkalkulo pri la servoj okazs post la apero de la lasta listletero kun sciigo pri la fermo de la retlisto. Alvokoj ekaboni retliston en iu alia loko estas konsiderataj malobeo de la reguloj pri la fermo de retlisto.


VI. Reklamo en la retlisto (teksta kaj reklamflageta)
    1. La reklama spaco en la retlisto apartenas al la organizo aŭ fizika persono, paginta por la servoj de Abonu.com. Abonu.com ne rajtas aperigi reklamon en la retlistoj de tiu ĉi kategorio (escepte de okazoj, kiam la posedanto de la retlisto rajtigis la administracion de Abonu.com pri tio, ricevinte respektivan rabaton).

    2. La posedanto de la retlisto lokigas reklamojn memstare, en ajnaj kvantoj kaj laŭ ajnaj prezoj.

    2. Se la kodo de reklamflageto enhavas javascript-on, ĝin necesas tranĉi en liniojn ne pli ol 76-simbolojn longaj kaj konvinkiĝi, ke sekve de tio la kodo restas funkcianta.



Pri ĉiuj demandoj, rimarkoj, proponoj bonvolu sinturni al la adreso retlistoj@abonu.com

Se vi konsentas kun la supraj reguloj, kreu retliston.

Se vi jam havas retliston, vi povas simple transigi ĝin al tiu ĉi kategorion.


Revenu al la komenco de la parto

FAQ-A Enigo de retlisto Priskribo de retlisto Aspektigo de retlisto Statistiko de retlisto Memorigilo pri la enigo
Arkivo de retlistoj Katalogo de retlistoj Ranglisto de retlistoj Oftaj demandoj Statistiko Navigilo Por aŭtoroj Kontaktu nin


© Internet Projektoj kaj Universala Esperanto-Asocio, 2002
Aspektigo: Studio de retaspektigo ArtStajl, 1999