|
| FAQ-A | Enigo de retlisto | Priskribo de retlisto | Aspektigo de retlisto | Statistiko de retlisto | Memorigilo pri la enigo |
Antaŭ ĉio, vi bezonas konatiĝi kun la reguloj, kiuj troviĝas sur la paĝo http://abonu.com/author/join/public.html . Poste laŭ indikilo en la malsupra parto de tiu paĝo vi transiras al la paĝo por kreo de retlisto http://abonu.com/author/join/join.cgi . Ĉi tie vi bezonos plenigi ĉiujn kampojn, indikitajn per signo * - sen tio la retlisto ne povos esti malfermita, sed bonvolu plenigi ankaŭ la neneprajn kampojn - se vi bonvolos.
Kion signifas kampoj: Klasifiko de retlisto - ĉi tie vi bezonas elekti por via retlisto lokon en la katalogo de retlistoj. Finaĵo de la kodo de la retlisto: - ĉi tie necesas entajpi ian sinsekvon de Latinaj literoj aŭ ciferoj (eblas kombinite, sed permesatas nur ciferoj kaj normaj Latinaj literoj), kiu, kune kun la elektita de vi pli frue kodo de kataloga sekcio, konsistigos unikan kodon de via retlisto. Estos pli oportune, se la finaĵo havos iun sencon. Pasvorto de plena regado de retlisto - entajpu ian pasvorton (latinlitere aŭ per ciferoj, eblas kombinite). Ekde la momento de la kreiĝo de retlisto ajna ŝanĝo de ĝia priskribo postulos entajpon de tiu ĉi pasvorto (la pasvorton eblos ŝanĝi ajnmomente). Ne forgesu ripeti la pasvorton en la sekva linio. Pasvorto nur por enigo de listleteroj - tio estas ne nepra ero. Por enigo de listleteroj vi povas uzi la pasvorton de plena regado. Tamen, se vi deziras, ke la enigon okazigu iu alia, sed ne deziras transdoni al tiu la pasvorton de plena regado, plenigu tiun ĉi kampon. Ĉe enigo de listletero sufiĉos indiki tiun ĉi pasvorton. Ne pli ol kvin adresoj (trans spaco) por sendado de la aŭtoraj kopioj - ĉi tie indas indiki minimume vian personan adreson. Se vi ekdeziros testi la retliston, sed samtempe ne deziras, ke la testaj listleteroj trafu al la arkivo kaj al la abonantoj, vi povas uzi la eblecon de la sendado de nur aŭtoraj kopioj, kiuj venos nur al la indikitaj en tiu ĉi kampo adresoj. Pri la ceteraj tezoj, verŝajne, ĉio klaras. Se iuj demandoj tamen aperos - estu bonvena sendi ilin al ni. |
Vi malfermis retliston en la kategorio "Retlistoj por ĉiuj".
La reguloj de la kreado de la retlistoj de la kategorioj "Retlistoj por ĉiuj":
I. Ĝeneralaj reguloj 3. Malfermo de retlistoj de tiu ĉi kategorio ne estas anoncata sur la unuaj pagoj de la retejo Abonu.com kaj en la retlisto "Novaĵoj de la projekto Abonu.com" |
Uzu la agordon aldoni abonantojn - http://abonu.com/author/adduser/ .
|
Uzu formon, kiu situas en la paĝo "Aldonado de abonantoj" ( http://abonu.com/author/adduser/ ). En ĝi, krom la adresoj de abonantoj, estas kampo "Komuniko por la invitatoj". (Ĝi estos aldonita al la invitanta letero post la frazo "De si la invitanto aldonas:")
|
Bedaŭrinde, tiuj informoj estas fermitaj por la estroj de retlistoj.
|
Mem vi tion fari ne povas. Bonvolu sendi al ni la malnovan titolon de la retlisto, la novan titolon, la kodon kaj la pasvorton de la retlisto al la adreso
retlistoj@abonu.com.
|
La maksimuma grandeco de listletero de la kategorio "Por ĉiuj" - 40 Kb;
de la kategorio "Ordinaraj" - 100 Kb; de la kategorio "Novaĵoj de ttt-ejo" - 100 Kb; de la kategorio "Novaĵoj de organizo" - 100 Kb; Kaze de superigo de la permesata limigo de listletero al vi venos letero, informanta pri tio. Mem la listletero al la abonantoj ne venos. |
La gvidantoj de retlistoj rajtas je certaj rabatoj
(depende de la tipo de retlisto, pli detale en la reguloj)
pri aperigo de reklamo ĉe ni.
Se vi trovis reklamdonanton, tiukaze al vi necesas ekagi kiel peranto inter li kaj ni - reklamdonanto, veninta al ni mem, kutime forgesas mencii la aŭtoron de retlisto. Necesaj paŝoj
|
La senco de prokrastata listletero estas ĝia apero en la indikita momento.
Kaze de prokrasto necesas konsideri sekvajn nuancojn:
|
Se vi deziras provizore haltigi aperigon de la retlisto, vi bezonas aldoni respektivan
noton en ĝia priskribo.
Eniru la paĝon priskribo de la retlisto kaj trovu tie punkton "Stato de retlisto". Elektu unu el la proponitaj variantoj - "Ferias" aŭ "Provizore ne aperas". Ne forgesu plenigi kampon "Mallonga informo por la abonantoj pri la datoj de restartigo de la retlisto" - tiu kampo estas nepra, se la stato de la retlisto estas malsama "Aktiva". Farinte tiajn ŝanĝojn en la priskribo de retlisto vi povas senzorge ekferii - en la katalogo apud la titolo de via retlisto aperos respektiva noto, kaj en la paĝo de ĝia priskribo estos indikite, kiam necesas atendi la restartigon de la retlisto. Ne forgesu nur restarigi la staton "Aktiva", kiam vi rekomencos aperigi la retliston. |
Mem vi ne povas fermi retliston, necesas skribi pri viaj intencoj
en la subtenservon laŭ adreso retlistoj@abonu.com,
indikinte pasvorton por direkti la retliston kaj ĝian kodon.
|
Ĉi-momente ekzistas sekvaj kategorioj de retlistoj:
Malfermataj aŭtomate, senpagaj kaj por la aŭtoroj de la retlistoj kaj por la abonantoj: Malfermataj laŭ peto, senpagaj kaj por la aŭtoroj de la retlistoj kaj por la abonantoj:
Malfermataj laŭ peto, senpagaj por abonantoj, sed pagataj por la aŭtoroj: La ligiloj de la nomoj montras al la teksto de la reguloj de ĉiu el la kategorioj. |
Vi devas sendi oficialan peton pri la transigo al alia kategorio.
"Ordinaraj": http://abonu.com/author/msg.cgi?action=type&type=general "Novaĵoj de ttt-ejoj": http://abonu.com/author/msg.cgi?action=type&type=site "Novaĵoj de organizoj": http://abonu.com/author/msg.cgi?action=type&type=company |
En la priskribo de la retlisto ( http://abonu.com/author/descr/ )
estas linio "Speco de retlisto:" - "Ordinara", "Novaĵoj de ttt-ejoj", "Novaĵoj de organizoj", "Por ĉiuj".
|
Formo por rapida abonado por malfermata retlisto (vidu. http://abonu.com/author/quick/ ),
aŭ ligilo al aparta pago, enhavanta formon por abono, aŭ ligilo al la paĝo de la retlisto en la Katalogo de Abonu.com, devas troviĝi en la unua paĝo
de la ttt-ejo, en ĝia titolparto, aŭ sur la pago, kiu estas indikita en la priskribo de
la retlisto, se tiu paĝo estas aparta projekto, ne havanta rektan rilaton
al la ttt-ejo ĝenerale.
Kaze, se distribuo de tiu ĉi retlisto okazas ankaŭ per aliaj manieroj (pere de aliaj dissendoservoj, memstare), la formo por abonado por la retlisto en Abonu.com devas troviĝi en la prioritata kompare kun aliaj formoj loko. |
Momente ekzistas du klasoj de retlistoj: "ora" kaj "arĝenta".
En la "arĝentan" klason aŭtomate trafas retlistoj de la kategorioj "novaĵoj de ttt-ejoj" kaj "ordinaraj". Retlistoj de la ceteraj kategorioj ne estas klasigataj. En la "oran" klason retlistoj de kategorioj "novaĵoj de ttt-ejoj" kaj "ordinaraj" aldoniĝas laŭ la decido de administracio de la Informa Kanalo. Pli detalajn informojn pri la klasoj de retlistoj vi povas tralegi ĉi tie |
Dum via retlisto havas neniujn abonantojn, la statistiko ne povas esti kalkulata.
|
Rangigo de retlistoj okazas ankaŭ i.a. laŭ la kvalito, nomata de ni "reta aktiveco de la abonantoj de la retlisto" aŭ simple "aktiveco".
Estas kalkulata "aktiveco" proksimume tiamaniere (la formulo estas prezentata baze, ĉar se ni prezentus ĝin plene, ĝi okupus du paĝojn):
Absoluta Aktiveco = Kvanto de fiksitaj legadoj de la retlisto / dissendokvanto de la retlisto Averaĝa Absoluta Aktiveco = Sumo de la Absolutaj Aktivecoj de retlistoj / Kvanto de retlistoj Retkonektita Aktiveco = Absoluta Aktiveco / Averaĝa Absoluta Aktiveco Tio signifas, ke se "aktiveco" estas pli alta ol unu, la retlisto estas legata pli bone ol averaĝe en la Servo. Aktiveco estas kalkulata nur por HTML-listleteroj, kiuj havas 200 kaj pli da abonantoj. Ekscii kiom da abonantoj vi havas en ĉiu formato kaj kodigo eblas kiel ĉiam en la Statistiko de Retlisto. |
Vi povas aŭtomate kreigi ĝin el la teksta versio de la listletero, uzante la respektivan funkcion dum la enigo de la listletero,
tamen komplika tekstoordigo tiukaze povas perdiĝi.
Multe pli bona metodo estas viziti retejon http://www.esperanto.se/htmlkurso/ kaj legi kurseton pri HTML. |
Eblas. Sed la ligilon por la bildo necesas indiki de la absoluta tipo, plenan URL. Tio signifas - plenan vojon al via bildo, komencante de http://www...
|
Por tio povas esti kelkaj kaŭzoj:
|
Por ŝanĝi la koloron de la fono de la retlisto, vi devas ĝustamaniere redakti la HTML-kodon en la kampo "Enhavo de la etikedo <BODY>:"
sur la paĝo aspektigo de retlisto. Se vi indikas la koloron de la fono uzante CSS, tiukaze vi tutegale devas ĝin ripeti ankaŭ en la etikedo <BODY>
.
|
La koloro de tiuj ĉi strioj dependas de la fonkoloro de la retlisto, indikita en la etikedo <BODY> de la retlista aspektigo
(http://abonu.com/author/decor/).
Se vi indikas koloron en etikedo, uzante nur CSS (<STYLE>),
tiukaze ĝin necesas ripeti ankaŭ en <BODY> - tiukaze la strioj havos la koloron de la fono.
|
Dum kreado de retlisto necesas plenigi du kampojn "Priskribo de la retlisto", unu - per mallonga, alia - per pli longa teksto. La mallonga priskribo estos uzata por la anonco pri la retlisto en la "Novaj retlistoj de Abonu.com". La longa - publikiĝas sur la paĝo de la priskribo de la retlisto en la katalogo de Abonu.com.
Ni memorigas, ke redakti la priskribon de la retlisto eblas sur la paĝo "ŝanĝo de la priskribo de la retlisto" - http://abonu.com/author/descr |
Se via retlisto ekferias aŭ revenas de ĝi, la ŝanĝo de ĝia stato devas respeguliĝi en la priskribo. Por tio vi bezonas viziti paĝon ŝanĝoj de priskribo de la retlisto kaj elekti en la kampo "Stato de la retlisto" la necesan varianton el la prezentita listo "aktiva" (en la priskribo estos indikite "Devas aperi"), "ferias" aŭ "provizore ne aperas".
|
Povas esti, ke vi ne plenigis la respektivan kampon en la priskribo de la retlisto ( http://abonu.com/author/descr/ - "Ne pli ol kvin adresoj (trans spaco) por sendado de autoraj kopioj" ). Aŭ vi enigas prokrastigitajn listleterojn. Tiukaze la aŭtoraj kopioj venos tiutage, kiam estas planita la aperigo de la listletero.
|
Plejverŝajne, vi enigas la listleteron helpe de Netscape.
Tiu ĉi retumilo havas limigon pri la grandeco de enigata en kampon teksto - 32 Kb.
Por enigo de listleteroj, laŭamplekse superantan 32 Kb, preferindas uzi
Intenet Explorer.
|
En la komenco de ĉiu sekcio situas la retlistoj el la katalogo "Oraj", plu sekvas novaj retlistoj, komencante de la plej freŝaj, poste ĉiuj ceteraj. Krom tio, al la pozicio de la retlisto influas ĝia stato (devas aperi, ferias aŭ provizore ne aperas), tipo de arkivo kaj dissendado pere de aliaj servoj. Kiam tiuj faktoroj egalas la retlistoj ordiĝas laŭ la kodo, alfabetorde. |
La unua ebla kaŭzo - okazis aŭtomata kontrolado de la aktualeco de la adresoj de la abonantoj
kaj nefunkciantaj adresoj estis forigitaj.
La dua ebla kaŭzo - sezona malaktiviĝo. La kvanto de abonantoj estas nombro, dependanta de la jara tempo. La ceteraj kaŭzoj ne estas listigeblaj, sed ion elmontri eblas - la reguleco kaj kvalito de la retlisto mem. |
Povas esti, via retlisto estas malfermita en la kategorio "Retlistoj por ĉiuj". Tiu ĉi speco de retlistoj havas apartan katalogon, la strukturo de kiu plene koincidas kun la strukturo de la ĉefa. La eniro en tiun ĉi katalogon trovigas en la paĝo http://abonu.com/catalog en la malsupra maldekstra angulo ("Retlistoj por ĉiuj").
|
Se vi uzas funkcion de prepariĝo de la teksta varianto de listleteroj
el HTML-varianto, enhavanta tabelojn, povas aperi
problemo, ligita kun la larĝeco de tabeloj en HTML. En HTML-varianto
tabelo kun larĝeco 100% okupas la tutan ekranon. Por teksta versio 100% -
estas 76 simboloj. Respektive, se estas indikita larĝeco, tabelo perforte
konvertiĝas je 76 simboloj, rezulte de kio linioj dividiĝas ne
per plej estetika maniero.
Eviti similan problemon eblas, ne indikante larĝecon de tabeloj entute. Tiukaze, en la teksto tabelo okupos tiom da spaco, kiom ĝi bezonos por korekte montri la enhavon de HTML-tabelo. Ĉio suprepriskribita egale rilatas al kolumnoj de tabeloj. |
Vi metis en la priskribo de la retlisto noton
"Mi ne deziras, ke la arkivo de la retlisto estu alirebla en Abonu.com". Sekve, plena arkivo de via retlisto permesas al vizitanto vidi nur tri listleterojn - por konatiĝo.
Por ekvidi plenan arkivon de via retlisto, vi bezonas forpreni tiun noton. |
Povas esti, ke respondo al la interesanta vin demando ĉi tie ne estas. Tiukaze, bonvolu skribi al la adreso retlistoj@abonu.com,
ne forgesante indiki la kodon de via retlisto.
|
| FAQ-A | Enigo de retlisto | Priskribo de retlisto | Aspektigo de retlisto | Statistiko de retlisto | Memorigilo pri la enigo |
| Arkivo de retlistoj | Katalogo de retlistoj | Ranglisto de retlistoj | Oftaj demandoj | Statistiko | Navigilo | Por aŭtoroj | Kontaktu nin |
| ||||||