Abonu.com
Arkivo de retlistoj Katalogo de retlistoj Ranglisto de retlistoj Oftaj demandoj Statistiko Navigilo Por aŭtoroj Konaktu nin
FAQ-A Enigo de retlisto Priskribo de retlisto Aspektigo de retlisto Statistiko de retlisto Memorigilo pri la enigo
Digestaĵo de listletero
Versio 1.00 de 25.01.2002

Digestaĵo de listletero permesas al vi plibonigi percepton de via retlisto flanke de la abonantoj. Aperigante retliston kun digestaĵo, vi povas

  • Plibonigi la aspekton de la arkivo de la retlisto. Sen digestaĵoj via arkivo havos ordinaran aspekton.
  • Partopreni en la malfermataj en la proksima estonto digest-dissendoj kun revuo de retlistoj, aperintaj dum semajno en ĉiu granda sekcio de la Katalogo. Sen digestaĵoj via retlisto en ilin ne trafos.
  • Aldoni al la pago de arkivo eĉ pli da informoj, uzataj de la serĉsistemoj.

Dum enigo de retlisto digestaĵo estas enigata en la respektivan kampon de la formo, se vi uzas TTT, aŭ enmetiĝas inter @@BEGINDIGEST@@ kaj @@ENDDIGEST@@ se la retlisto eniĝas perpoŝte.

Kiel prepari digestaĵon? En la unua linio de la teksto de la digestaĵo indiku ĝian titolon. De la titolo estos kreita ligilo al la listletero en la arkivo. Plu, ekde la nova linio, provu mallonge priskribi tiun ĉi leteron de la retlisto.

Memoru, ke la tuta amplekso de digestaĵo estas limigita per 2048 simboloj. La enhavo de digestaĵo estas komprenata de ni kiel teksto kaj html-etikedoj en ĝi ne funkcios.

Atentu! Eĉ se vi enigas retliston kun digestaĵo, la aspekto de via arkivo restos sama antaŭ ol vi mem metos en la priskribo de retlisto la tipon de arkivo "Digestaĵo".

Jen kiel aspektas la digestaĵo por listletero de "VIP-versio" de 24 de julio:


   Kion alportos al E-movado Universala Kongreso de Esperanto en Fortaleza?
   Respondas: Renato Corsetti, la prezidanto de UEA;
   Hans Bakker, la posedanto de la kongresnumero 1;
   Stano Marĉek, la redaktoro de la revuo "Esperanto", eldonata de UEA;
   Nikola Raŝiĉ, la konstanta kongresa sekretario de UK;
   James Rezende Piton, membro de la Fortaleza LKK, estonta redaktoro de la "Kongresa Kuriero".
Kaj jen kiel ĝi aspektas en la arkivo de la retlisto:
  24 de julio 2002 18:12:54
Kion alportos al E-movado Universala Kongreso de Esperanto en Fortaleza?
Respondas: Renato Corsetti, la prezidanto de UEA; Hans Bakker, la posedanto de la kongresnumero 1; Stano Marĉek, la redaktoro de la revuo "Esperanto", eldonata de UEA; Nikola Raŝiĉ, la konstanta kongresa sekretario de UK; James Rezende Piton, membro de la Fortaleza LKK, estonta redaktoro de la "Kongresa Kuriero".

FAQ-A Enigo de retlisto Priskribo de retlisto Aspektigo de retlisto Statistiko de retlisto Memorigilo pri la enigo
Arkivo de retlistoj Katalogo de retlistoj Ranglisto de retlistoj Oftaj demandoj Statistiko Navigilo Por aŭtoroj Kontaktu nin


© Internet Projektoj kaj Universala Esperanto-Asocio, 2002
Aspektigo: Studio de retaspektigo ArtStajl, 1999