Post politikaj interparoloj en Kievo
01.03.2006
Prezidento Lech Kaczyn'ski post politikaj interparoloj en Kievo certigis, ke Pollando daŭre subtenos Ukrainujon survoje al ĝia integriĝo kun la Eŭropa Unio kaj NATO. Post la renkontoj kun prezidento Wiktor Juŝĉenko kaj kun la eksa ĉefministro Julia Tymoŝenko la pola prezidento konfesis, ke dum la martaj balotoj en Ukrainujo Pollando dezirus venkon de la tendaro de reformantoj, venkintoj de la t.n.«oranĝa revolucio», sed li ankaŭ substrekis, ke Pollando kunlaboros kun ĉiu ukraina registaro.
Malaltigo de interezoj
01.03.2006
La Konsilantaro por la Mon-Politiko malaltigis interezojn je 0,25 procento. Tiamaniere la ĉefa interezo-nivelo de la Nacia Pola Banko egalas al 4 procentoj, kio estas la plej malalta notita ĝis nun interezo.
Valorigo de emerituroj kaj pensioj
01.03.2006
Ekde la 1-a de marto kreskas en Pollando emerituroj kaj pensioj. Ĝenerale la valorigo egalas al 6,2 procentoj en la kazo de personoj emeritiĝintaj antaŭ la 1-a de marto pasintjare, kaj al 2,3 procentoj por emeritiĝintoj post ĉi tiu dato.
|
 |
 |
 |
Malfermo de ekspozicio
01.03.2006
Koncerto en la Nacia Filharmonio
01.03.2006
Katolikoj solenas Cindromerkredon
01.03.2006
Veterinformo
01.03.2006
Pola prezidento vizite en Ukrainujo
28.02.2006
Leĝoprojekto pri reformo de publikaj financoj
28.02.2006
Nova estro de la Ĝenerala Stabo
28.02.2006
Venka batalo por "oscypek"
28.02.2006
Laŭreatoj de la Literaturaj Premioj
28.02.2006
Veterinformo
28.02.2006
|