Stefan Meller pri la taskoj de la pola diplomatio
15.02.2006
La ministro por la eksterlandaj aferoj Stefan Meller prezentante en la Sejmo informon pri la taskoj de la pola diplomatio atentigis, ke la plej grava tasko por Pollando estas ĝia evoluo kaj modernigo. Substrekante, ke nia lando estas intime ligita kun la Eŭropa Unio kaj NATO, sed ankaŭ per strategia partnereco kun Usono kaj per bonaj rilatoj kun ĉiuj najbaroj, Stefan Meller diris, ke la zorgo pri la nacia intereso en la Unio ne povas transformiĝi en batalon de naciaj egoismoj. .
Konsultoj pri energetika sekureco
15.02.2006
La brita ĉefministro Tony Blair estis laŭvica interparolanto de ĉefministro Kazimierz Marcinkiewicz, kiu pertelefone konsultas la aferojn de la energetika sekureco kun la eŭropaj gvidantoj.
Nova pledanto por la civitanaj rajtoj
15.02.2006
En la Sejmo ĵurpromesis Janusz Kochanowski, la nova pledanto por la civitanaj rajtoj. Li anstataŭigis sur ĉi tiu posteno Andrzej Zoll, kiu oficis 5 jarojn. Kochanowski â juristo kaj diplomato, la prezidanto de la Fondaĵo «Ius et Lex» en la farita parolado certigis, ke li estos pledanto de ĉiuj civitanoj , sendepende de iliaj konfesio kaj deveno.
|
 |
 |
 |
Informadika reformo de la publika administracio
15.02.2006
Monitorado de birdoj en Pollando
15.02.2006
Andrzej Wajda distingita en Berlino
15.02.2006
Veterinformo
15.02.2006
Parlamento ne estos malfondita
14.02.2006
Ĉefministro renkontiĝis kun alilandaj investistoj
14.02.2006
Komisiono por Publikaj Financoj pri buĝeto
14.02.2006
Sesdek kvina viktimo de konstrukatastrofo trovita
14.02.2006
Novaj polaj objektoj en UNESCO-listo
14.02.2006
Veterinformo
14.02.2006
|