Informa Kanalo Abonu.Com

 
  Kadra Programo
  Frekvencoj
  Aŭskultu  realtempe
  Arkivejo
  Pri ni
  Radio Polonia
  Kroniko
  Esperanta Redakcio
  E-mail
  NOVAĴOJ
  ELEKTITAJ FELIETONOJ
  ELEKTITAJ INTERPAROLOJ
  NI REKOMENDAS
  LIGOJ
  Pollando-EU
    Polskie Radio Online  Radio Polonia   ESPERANTO REDAKCIO   NOVAĴOJ
 
NOVAĴOJ
 
Ne akceptita demisio de la sanministro
17.02.2005
Ĉefministro Marek Belka ne akceptis demision de sanministro Marek Balicki. Laŭ la kabinetestro ĝia akcepto malplibonigus situacion en la sanservo. La sanministro decidis demisii post kiam la Sejmo rifuzis leĝprojekton pri la publika helpo por hospitaloj. Marek Belka deklaris, ke dum kelkdek horoj la prezidento prezentos leĝdonan iniciaton. Ĝi proksimos al tiu, kiu estis prezentita en la Sejmo, sed estos kompletigita per korektoj elintertraktitaj de ministro Balicki kun la interesiĝantaj medioj.

Ministro D. Rotfeld en la Sejmo
17.02.2005
La estro de la pola diplomataro, A. Daniel Rotfeld dum la debato de la sejma komisiono por la eksterlandaj aferoj decidis alvoki al moderigo de reagoj je la deklaroj de Rusujo koncerne sekvojn de la jalta interkompreniĝo. La Jalta Traktato dividis la postmilitan Eŭropon je influstrefoj, sekve de kio Pollando dum jardekoj troviĝis malantaŭ la tn. fera kurteno en la soveta influstrefo. Ministro Rotfeld decide deklaris sin por la partopreno de la pola delegacio en la solenaĵoj de la militfino en Moskvo.

Carla del Ponte vizite en Pollando
17.02.2005
Dutagan viziton en Pollando faras la ĝenerala prokuroro de la Internacia Tribunalo pri la eksa Jugoslavio, Carla Del Ponte. En la plano de ŝia vizito troviĝas interparoloj kun prezidento Aleksander Kwasniewski, la ministro por la eksterlandaj aferoj, Daniel Rotfeld kaj la sejmmarŝalo, Wlodzimierz Cimoszewicz. La temo de la interparoloj estas aferoj ligitaj kun la laboroj de la Tribunalo. .

Pli da moruoj fiŝkapteblaj fare de poloj
17.02.2005

Investoj en la orienta limregiono
17.02.2005

Belarusaj studentinoj en Poznano
17.02.2005

Datreveno de la vintra konkero de Mount Everest fare de poloj
17.02.2005

Polaj operartistoj en Hong-Kong
17.02.2005

Tolaĵoj de haitiaj pentristoj en Krakovo
17.02.2005

Junulara ralio «Eŭropo, kia veturo!»
17.02.2005

Veterinformo
17.02.2005

Pollando malaprobas la rusan pritakson de la historio
16.02.2005

Debatoj de la Sejmo
16.02.2005

Arkivo 

Kopirajto 2004 Polskie Radio SA
Wykonanie: Redakcja Internetowa
Retlisto 'Chiutagaj aktualajhoj de Pola Radio'

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu
Elektu alian kodigon