A. Kwasniewski partoprenos solenaĵojn en Latvio
15.02.2005
Prezidento Aleksander Kwasniewski akceptis la inviton partopreni solenaĵojn lige kun la 15-a datreveno de la proklamo de la latva deklaracio pri la revenigo de la suvereneco, kiuj okazos en Latvio la 4-an de majo. Dum la renkontiĝo de la pola prezidento kun la latva kabinetestro Aiharas Kalvitis, kiu vizite estadas en Pollando estis pritraktitaj aferoj ligitaj kun kunlaboro de niaj landoj, kunlaboro regiona kaj kunagado kadre de la Eŭropa Unio kaj NATO.
Wl. Cimoszewicz pri partopreno de A. Kwasniewski en Moskvo
15.02.2005
La Sejmmarŝalo, Wlodzimierz Cimoszewicz deklaris la opinion, ke la pola prezidento devus partopreni en Moskvo la solenaĵojn de la 60-a datreveno de la militfino. Kvankam la militfino ligiĝis kun perdo de la suverenco flanke de iuj ŝtatoj, tamen ĝi signifis venkon super hitlerismo, pro tio necesas ĉi tiun datrevenon omaĝi. Laŭ Wlodzimierz Cimoszewicz la solenaĵoj fariĝos okazo por honesta interparolo pri historio. Dankâ al tio ankaŭ Rusujo povos kompreni, ke Sovetunio alportis al multaj landoj
ne nur liberigon, sed ankaŭ sklavigon.
Protestoj en la sanservo
15.02.2005
Laborantoj de la sanservo protestas kontraŭ leĝo pri publika helpo kaj restrukturigo de la Establoj de la Sanprotekto. Ili timas, ke ĝi kaŭzos bankrotojn de hospitaloj kaj enkondukon de kromaj pagoj por pacientoj. Flegistinoj timas perdon de la emerituraj-pensiulaj monservoj kaj staĝo-rimedoj.
|
 |
 |
 |
Oficistoj en Koszalin lernas la gestolingvon
15.02.2005
Ia. polaj gejunuloj projektis flagon de la planedo Tero
15.02.2005
Jacek Laszczkowski gastkantas en Parizo
15.02.2005
Nova koncerta salonego en Poznano
15.02.2005
Premio por la poldevena pola reĝisoro
15.02.2005
Veterinformo
15.02.2005
Rusa ministerio por la eksterlandaj aferoj pri "peko" de poloj
14.02.2005
Latva ĉefministro vizite en Pollando
14.02.2005
Rimedoj el Aŭstrio por viktimoj de naziismo
14.02.2005
Ĉevalfoiro en Skaryszew kun plurjarcenta tradicio
14.02.2005
|