La prezidento pri sia vizito en Usono
10.02.2005
Aleksander Kwasniewski tre bone pritaksis sian viziton en la Blanka Domo. Liaopinie forigo de la usonaj vizoj por poloj estas la afero de kelkaj plej proksimaj jaroj. Rilatigante sin al la deklaro de George Bush koncerne grandigon de la militara helpo por Pollando ĝis 100 milionoj da dolaroj la pola prezidento konstatis, ke tiu ĉi gesto havas simbolan karakteron. En Pola Radio Aleksander Kwasniewski malkaŝis, ke unu el temoj de la interparoloj estis estonteco de Ukrainujo.
Ministro R. Rotfeld - dum la usona vizito okazis ŝanĝo
10.02.2005
Laŭ la pola ministro por la eksterlandaj aferoj Adam Rotfeld - kiu akompanis la polan prezidenton dum la usona vizito - koncerne la aferon de usonaj vizoj por poloj okazis ŝanĝo. Ilia forigo ĉesis esti sole la pola problemo. Ministro Rotfeld substrekis, ke usonanoj tre alte taksis la polan orientan politikon kaj efikecon de prezidento Kwasniewski dum la krizo en Ukrainujo.
Renkonto de la pola kabinetestro kun studentoj
10.02.2005
La pola ĉefministro dum la ĵaŭda vizito en la okcidentpomeria vojevodio ia. renkontiĝis kun studentoj de la Ekonomia Fakultato de la Ŝĉecina Universitato. Li deklaris, ke la registaro konscias pri tio, ke por la juna generacio la plej gravaj aferoj estas ekonomia stabileco kaj kontentiga aŭ pliboniĝanta situacio sur la labormerkato.
|
 |
 |
 |
Polaj universitatoj en la programo «Erasmus Mundi»
10.02.2005
LG Electronics-Mlawa: kromaj investoj
10.02.2005
Polaj merkatistoj kontentaj pri la kondiĉoj en EU
10.02.2005
La memoro pri la poloj deportitaj al sovetaj gulagoj
10.02.2005
Pollando, la honora gasto de «Expolangues» en Parizo
10.02.2005
Veterinformo
10.02.2005
Aleksander Kwasniewski en Usono
09.02.2005
Hispana kabinetestro en Pollando
09.02.2005
Limpagoj por usonanoj?
09.02.2005
Nacia ekspozicio de Belarusujo
09.02.2005
|