Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ĈIUTAGAJ AKTUALAĴOJ DE POLA RADIO NOVAĴOJ   La nombro de la viktimoj de Auschwitz-koncentrejo 27.01.2005 Pasis 60 jaroj post la liberigo de la koncentrejo Auschwitz-Birkenau, unu el la plej grandaj ekstermolokoj dum la 2-a mondmilito. Pereis tie preskaŭ unu kaj duona milionoj da homoj de kelkdek nacioj. La disertaĵo de doktoro Piper estis agnoskita de la juda instituto Yad Vashem. La malliberigitoj de Auschwitz estis pereantaj pro la sklava laboro, malsato, torturoj, ekzekutoj kaj pseŭdomedicinaj eksperimentoj. Decidoj de la formuo «Permesu Vivi al Nacio Mia» 27.01.2005 Kadre de la memorsolenaĵoj antaŭtagmeze en Krakovo okazis la formuo «Permesu Vivi al Nacio Mia». Ĝiaj partoprenintoj proklamis deklaracion, kiu alvokas la junularon de la mondo kontraŭstari antisemitismon, rasismon kaj ksenofobion. Ĝi alvokas ankaŭ instruistojn kaj sciencistojn, ke ili diru veron pri la pasinteco, kaj politikajn gvidantojn â ke ili flegu la memoron pri la Holokaŭsto kaj helpu en esploroj pri ĉi tiu periodo. Dum la forumo estis proklamita deklaracio pri la inaŭguro de «Eŭropa edukprogramo por instruistoj pri la instruado de la Holokaŭsto». Speciala deklaro de prezidento Bush 27.01.2005 La usona prezidento George Bush deklaris, ke la 60-a datreveno de la liberigo de la koncentrejo memorigas pri la neceso kontraŭstari malbonon kaj antisemitismon. Li alvokis la usonanojn omaĝi la datrevenon. Speciala deklaro de prezidento Bush konstatas, ke tiaj lokoj kiel Auschwitz atestas pri malbono, kiun necesas kontraŭstari, kie ajn ĝi aperos. Sian deklaron, la usona prezidento finis per la frazo: »Dio benu la viktimojn kaj ties familiojn kaj ĉiam memoru». Inaŭguro de la Franca Pavilono 27.01.2005 Memortabulo dediĉita al la britaj militkaptitoj en OswiÄcim 27.01.2005 Solenaĵoj sur la tereno de la koncentrejo Birkenaŭ 27.01.2005 Rezolucio de la Eŭropa Parlamento 27.01.2005 Por juĝprocesoj kontraŭ tiuj, kiuj uzas la difinon «polaj moortotendaroj» 27.01.2005 Omaĝo en la germana parlamento 27.01.2005 Veterinformo 27.01.2005 Antaŭ la solenaĵoj de Auschwitz-liberigo 26.01.2005 La ekumena diservo 26.01.2005 Polaj finnaj rilatoj 26.01.2005 Por legi la novaĵojn plene bonvolu viziti la retpaĝon la Esperanto-redakcio de Pola Radio - http://www.radio.com.pl/polonia/sekcja.asp?sId=135 La retliston abonas 40 personoj -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=socio.polonia&email= Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email= http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com