Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ĈIUTAGAJ AKTUALAĴOJ DE POLA RADIO NOVAĴOJ   Varsovia Debato de la Regiona Partnereco 12.01.2005 Merkrede okazis en Varsovio renkontiĝo de la Ministroj por la Eksterlandaj Aferoj de la Regiona Partnereco. Ili diskutis la aktualan situacion politikan en Ukrainujo kaj perspektivojn de la kontaktoj de ĉi tiu lando kun la Eŭropa Unio. Oni traktis ankaŭ problemojn, ligitajn kun la rilatoj de la Unio kun la ŝtatoj de la Okcidenta Balkanio kaj kun la unia politiko de la najbarado. La Regiona Partnereco ĉirkaŭprenas Aŭstrion, Ĉeĥion, Pollandon, Slovakion, Slovenion kaj Hungarion. Ĉefministro Marek Belka vizite en Japanio 12.01.2005 Ĉefministro Marek Belka inaŭguris oficialan viziton en Japanio. Li vizitos ankaŭ Singapuron kaj Vjetnamon. Dum la vizitoj dominas aferoj ekonomiaj. Kaze de Japanio temas pri malgrandigo de la komerca deficito kaj multigo de la japanaj investaĵoj en Pollando. Ĝis nun japanoj rilatis sindeteneme al la investaĵoj en nia lando. La pola delegacio dum la vizito planas renkontiĝi kun reprezentantoj de Toyota kaj Bridgestone kaj la Pola-Japana Ekonomia Komitato. Marek Belka partoprenos la polan-japanan ekonomian seminarion. Dum tritaga estado en Japanio estas planata renkontiĝo de la pola kabinetestro kun la estro de la japana registaro, Junichiro Koizumi. La 13-an de januaro Michel Barnier vizite en Pollando 12.01.2005 La 13-an de januaro por la laborvizito venas al Pollando la franca Ministro por la Eksterlandaj Aferoj, Michel Barnier. Dum la renkontiĝo kun la pola samrangulo, Adam Daniel Rotfeld estos priparolitaj aferoj ligitaj kun la eŭropa integriĝo, transatlantikaj rilatoj, orienta politiko kaj situacio en la Proksima Oriento. La proklamado de leĝoj 12.01.2005 Rusaj limgardistoj en Pollando 12.01.2005 Nutrohelpo por la plej mizeraj poloj 12.01.2005 Eksterlandanoj kontrolas la konon de la pola 12.01.2005 «La Ora Epoko de la Franca Muziko» en la Reĝa Kastelo 12.01.2005 Veterinformo 12.01.2005 Gratuldepeŝo al Mahmud Abbas 11.01.2005 Reprezentejo de Pollando en la Palestina Aŭtonomio 11.01.2005 Oficialaj vizitoj de ĉefministro Belka 11.01.2005 Inaŭguro de la Nova Jaro en la borso 11.01.2005 Por legi la novaĵojn plene bonvolu viziti la retpaĝon la Esperanto-redakcio de Pola Radio - http://www.radio.com.pl/polonia/sekcja.asp?sId=135 La retliston abonas 40 personoj -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=socio.polonia&email= Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email= http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com