Varsovia Debato de la Regiona Partnereco
12.01.2005
Merkrede okazis en Varsovio renkontiĝo de la Ministroj por la Eksterlandaj Aferoj de la Regiona Partnereco. Ili diskutis la aktualan situacion politikan en Ukrainujo kaj perspektivojn de la kontaktoj de ĉi tiu lando kun la Eŭropa Unio. Oni traktis ankaŭ problemojn, ligitajn kun la rilatoj de la Unio kun la ŝtatoj de la Okcidenta Balkanio kaj kun la unia politiko de la najbarado. La Regiona Partnereco ĉirkaŭprenas Aŭstrion, Ĉeĥion, Pollandon, Slovakion, Slovenion kaj Hungarion.
Ĉefministro Marek Belka vizite en Japanio
12.01.2005
Ĉefministro Marek Belka inaŭguris oficialan viziton en Japanio. Li vizitos ankaŭ Singapuron kaj Vjetnamon. Dum la vizitoj dominas aferoj ekonomiaj. Kaze de Japanio temas pri malgrandigo de la komerca deficito kaj multigo de la japanaj investaĵoj en Pollando. Ĝis nun japanoj rilatis sindeteneme al la investaĵoj en nia lando. La pola delegacio dum la vizito planas renkontiĝi kun reprezentantoj de Toyota kaj Bridgestone kaj la Pola-Japana Ekonomia Komitato. Marek Belka partoprenos la polan-japanan ekonomian
seminarion. Dum tritaga estado en Japanio estas planata renkontiĝo de la pola kabinetestro kun la estro de la japana registaro, Junichiro Koizumi.
La 13-an de januaro Michel Barnier vizite en Pollando
12.01.2005
La 13-an de januaro por la laborvizito venas al Pollando la franca Ministro por la Eksterlandaj Aferoj, Michel Barnier. Dum la renkontiĝo kun la pola samrangulo, Adam Daniel Rotfeld estos priparolitaj aferoj ligitaj kun la eŭropa integriĝo, transatlantikaj rilatoj, orienta politiko kaj situacio en la Proksima Oriento.
|
 |
 |
 |
La proklamado de leĝoj
12.01.2005
Rusaj limgardistoj en Pollando
12.01.2005
Nutrohelpo por la plej mizeraj poloj
12.01.2005
Eksterlandanoj kontrolas la konon de la pola
12.01.2005
«La Ora Epoko de la Franca Muziko» en la Reĝa Kastelo
12.01.2005
Veterinformo
12.01.2005
Gratuldepeŝo al Mahmud Abbas
11.01.2005
Reprezentejo de Pollando en la Palestina Aŭtonomio
11.01.2005
Oficialaj vizitoj de ĉefministro Belka
11.01.2005
Inaŭguro de la Nova Jaro en la borso
11.01.2005
|