Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ĈIUTAGAJ AKTUALAĴOJ DE POLA RADIO Vizito de prezidento A. KwaĊniewski en Usono 26.01.2004 Prezidento Aleksander KwaĊniewski forveturis laborvizite al Usono. Marde li interparolos kun Georg Bush kaj ankaŭ renkontiĝos kun la defendsekretario, Donald Rumsfeld kaj la gvidanto de la republikana plimulto en la Senato, Bill Frist. La interparoloj kun usonaj politikistoj koncernas la partoprenon de Pollando en la rekonstruo de Irako, vizajn aferojn kaj realigon de la kontrakto ligita kun la kompensaj investaĵoj, pro la aĉeto fare de Pollando de la usonaj plurtaskaj aviadiloj. Interparoloj de A. KwaĊniewski kun la ĝenerala sekretario de UNO, Koffi Annan 26.01.2004 Unu el la diskutrenkontoj de UNO okazos en Pollando, tiel difinis dum la Monda Ekonomia Forumo en Davos la ĝenerala sekretario de UNO, Koffi Annan kaj prezidento Aleksander Kwasniewski. La pola prezidento certigis la ĝeneralan sekretarion de UNO, ke li subtenas la grandigon de la agadoj de la organzio en Irako kaj strebojn de Koffi Annan por reformi la organizon. La pola prezidento invitis ankaŭ Koffi Annan por la Eŭropa Ekonomia Forumo, kiu fine de aprilo okazos en Varsovio. Ĉefministro Leszek Miller pri neceso de Hausner-reformoj 26.01.2004 Ĉefministro Leszek Miller deklaris, ke se la plano ligita kun la ordigado kaj limigado de la publikaj elspezoj ne estos envivigita la vivkondiĉoj de poloj jam baldaŭ malpliboniĝos. La pola ĉefministro konstatis, ke rifuzo de la leĝoj, envivigontaj la planon de viĉĉefministro Hausner estus katastrofa ne nur por la mastrumado en la skalo makro, sed ankaŭ por la hejmaj buĝetoj. Por legi la novaĵojn plene bonvolu viziti la retpaĝon la Esperanto-redakcio de Pola Radio - http://www.radio.com.pl/polonia/sekcja.asp?sId=135 La retliston abonas 34 personoj -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=socio.polonia&email= Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email= http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com