Vizito de prezidento A. KwaĊniewski en Usono26.01.2004Prezidento Aleksander KwaĊniewski forveturis laborvizite al Usono. Marde li interparolos kun Georg Bush kaj ankaŭ renkontiĝos kun la defendsekretario, Donald Rumsfeld kaj la gvidanto de la republikana plimulto en la Senato, Bill Frist. La interparoloj kun usonaj politikistoj koncernas la partoprenon de Pollando en la rekonstruo de Irako, vizajn aferojn kaj realigon de la kontrakto ligita kun la kompensaj investaĵoj, pro la aĉeto fare de Pollando de la usonaj plurtaskaj aviadiloj.
Interparoloj de A. KwaĊniewski kun la ĝenerala s! ekretario de UNO, Koffi Annan26.01.2004Unu el la diskutrenkontoj de UNO okazos en Pollando, tiel difinis dum la Monda Ekonomia Forumo en Davos la ĝenerala sekretario de UNO, Koffi Annan kaj prezidento Aleksander Kwasniewski. La pola prezidento certigis la ĝeneralan sekretarion de UNO, ke li subtenas la grandigon de la agadoj de la organzio en Irako kaj strebojn de Koffi Annan por reformi la organizon. La pola prezidento invitis ankaŭ Koffi Annan por la Eŭropa Ekonomia Forumo, kiu fine de aprilo okazos en Varsovio.
Ĉefministro Leszek Miller pri neceso de Hausner-reformoj26.01.2004Ĉefminist! ro Lesze k Miller deklaris, ke se la plano ligita kun la ordigado kaj limigado de la publikaj elspezoj ne estos envivigita la vivkondiĉoj de poloj jam baldaŭ malpliboniĝos. La pola ĉefministro konstatis, ke rifuzo de la leĝoj, envivigontaj la planon de viĉĉefministro Hausner estus katastrofa ne nur por la mastrumado en la skalo makro, sed ankaŭ por la hejmaj buĝetoj.