Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ĈIUTAGAJ AKTUALAĴOJ DE POLA RADIO Prezidento A. KwaĊniewski en Davos 23.01.2004 Prezidento Aleksander KwaĊniewski, partoprenanta la debatojn de la monda forumo en Davos substrekis, ke la pola voĉo en la diskuto pri la internacia politiko estas aŭskultata kun atento. Vendrede estas planita renkontiĝo de la pola prezidento kun la ĝenerala UNO-sekretario, Kofi Annan. La pintrenkonto en la svisa kuracloko, kiun partoprenas pli ol du mil gastoj el preskaŭ cent landoj daŭros ĝis dimanĉo. A. KwaĊiewski pri siaj interparoloj en Usono 23.01.2004 Kiel informis la pola prezidento Aleksandser KwaĊniewski la ĉefaj temoj de liaj interparoloj dum lia venontsemajna vizito en Vaŝingtono koncernos forigon de vizoj por poloj, realigon de kontrakto pri kompensaj investaĵoj, ligita kun aĉeto de la usonaj batalaviadiloj kaj partoprenon de polaj firmoj en rekonstruo en Irako. Pola ekonomia delegacio en Irako 23.01.2004 Al Irako venas vendrede la pola delegacio, en kies konsiston eniras reprezentantoj de kvin ministerioj kaj ankaŭ grupo de merkatistoj, kiuj reprezentas polajn konsorciojn. Temas pri la unua ĉi-speca vizito de reprezentantoj de la lando, kiu eniras la internaciajn stabiligajn fortojn en tiu ĉi lando. La delegacio interparolas pri nia partopreno en la rekonstruo de Irako. Por legi la novaĵojn plene bonvolu viziti la retpaĝon la Esperanto-redakcio de Pola Radio - http://www.radio.com.pl/polonia/sekcja.asp?sId=135 La retliston abonas 34 personoj -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=socio.polonia&email= Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email= http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com