Prezidento A. KwaĊniewski en Davos23.01.2004Prezidento Aleksander KwaĊniewski, partoprenanta la debatojn de la monda forumo en Davos substrekis, ke la pola voĉo en la diskuto pri la internacia politiko estas aŭskultata kun atento. Vendrede estas planita renkontiĝo de la pola prezidento kun la ĝenerala UNO-sekretario, Kofi Annan. La pintrenkonto en la svisa kuracloko, kiun partoprenas pli ol du mil gastoj el preskaŭ cent landoj daŭros ĝis dimanĉo.
A. KwaĊiewski pri siaj interparoloj en Usono23.01.2004Kiel informis la pola prezidento Aleksandser KwaĊniewski la ĉefaj temoj de liaj interparoloj dum lia venontsemajna vizito en Vaŝingtono koncernos forigon de vizoj por poloj, realigon de kontrakto pri kompensaj investaĵoj, ligita kun aĉeto de la usonaj batalaviadiloj kaj partoprenon de polaj firmoj en rekonstruo en Irako.
Pola ekonomia delegacio en Irako23.01.2004Al Irako venas vendrede la pola delegacio, en kies konsiston eniras reprezentantoj de kvin ministerioj kaj ankaŭ grupo de merkatistoj, kiuj reprezentas polajn konsorciojn. Temas pri la unua ĉi-speca vizito de reprezentantoj de la lando! , kiu eniras la internaciajn stabiligajn fortojn en tiu ĉi la! ndo. La delegacio interparolas pri nia partopreno en la rekonstruo de Irako.