Informa Kanalo Abonu.Com

 
  Kadra Programo
  Frekvencoj
  Aŭskultu
  Pri ni
  Radio Polonia
  Kroniko
  Esperanta Redakcio
  NOVAĴOJ
  ELEKTITAJ   FELIETONOJ
  ELEKTITAJ   INTERPAROLOJ
  NI REKOMENDAS
  LIGOJ
  Pollando-EU
 
 
NOVAĴOJ

Kvartagaj debatoj de la Sejmo
20.01.2004
Kvartagajn debatojn komencis la Sejmo. La Ĉambro akceptas la senatanajn korektojn al la buĝeto kaj debatas pri la pola eksterlanda politiko. La senatanoj decidis pri malaltigo de la atribuita en la buĝeto subvencio por la regiona transporto de la Polaj Ŝtataj Fervojoj de 550 milionoj da zlotoj ĝis 192 milionoj. Ili malaltigis la subvencion por la varsovia metroo je 100 milionoj da zlotoj kaj atribuis 100 milionojn da zlotoj por kromfinanci Nacian Sanfonduson. Merkrede la Sejmo debatos pri la pola eksterlanda politiko. Informon pri ĝi prezentos la ministro por la eksterlandaj aferoj rilatigonte sin al la strategiaj celoj, membriĝo de ! Pollando en la Eŭropa Unio kaj ankaŭ al la politiko rilate Irakon, Nato-n kaj aliajn mondregionojn.

Pola eksterlanda politiko en la 2004
20.01.2004
La estro de la pola diplomataro prezentis al la deputitoj de la sejma komisiono por la eksterlandaj aferoj raporton pri la aktivado de la pola diplomataro pasintjare, li prezentis ankaŭ la premisojn por la 2004. Laŭ la pritakso de ministro Wlodzimierz Cimoszewicz la pasinta jaro signife fortigis la rolon de Pollando sur la internacia areno. Sumigante ĝin li diris, ke tio estis jaro de klopodoj de la pola diplomataro por malŝarĝi la tension inter la Eŭropa Unio kaj Usono fone de la iraka milito, la jaro de nia ĉeesto en Irako, la jaro de niaj membrppreparo! j en la eŭropa komunumo kaj intertraktado de la komunuma kons! titucio, ankaŭ la jaro de la envivigo de vizoj por niaj orientaj najbaroj.

Debatas la registaro
20.01.2004
La registaro dum la marda kunsido sumigas la rezultojn de la publika debato pri la programo de financaj ŝparoj de vicĉefministro Jerzy Haunser. La subigita al la socia debato parto de la plano de la ministro, koncerne la ordigon de socialaj elspezoj premisas limigon de ili ĝis la 2007-a jaro je ĉirkaŭ 12 miliardoj da zlotoj. La plano antaŭvidas ankaŭ limigon de elspezoj de la publika administracio ĝis la 2007-a jaro je kvoto ĝis 20 miliardoj da zlotoj.


Arkivo 

Kopirajto 2003 Pola Radio
Retlisto 'Chiutagaj aktualajhoj de Pola Radio'

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu
Elektu alian kodigon