Neoficiala vizito de la hispana ministro por la eksterlandaj aferoj en Pollando19.01.2004La estro de la pola diplomataro asertas, ke estas ebla rapida interkompreniĝo pri la afero de la eŭropa konstitucio. Wlodzimierz Cimoszewicz, kiu renkontiis en BialowieĊĵa kun la ministro por la eskterlandaj aferoj de Hispanio, Ana Palacio ne aprobis la riproĉojn de iuj opoziciaj politikistokj, ke li tro rapide celas kompromison. La renkontiĝo havis neoficialan karakteron. Ambaŭ ministroj diskutis ĉefe pri la ebloj interkompreniĝi kun la Eŭropa Unio kaj atentigis pri aparta rolo ludenda nun de Irlando, kiu prezidas en la Unio. Ministro Ana Palacio certigis, ke la subteno de Hispanio ! por Pollando ne ŝanĝiĝos post la parlamentaj balotoj en tiu ĉi lando.
Distingo de la hispana ĉefministro19.01.2004Semajnfine kelkhoran viziton en Varsovio faris la ĉefministro de Hispanio, Jose Maria Aznar, kiu estis distingita per premio de Business Centre Club. Ĝis nun la laŭreatoj de la premio estis inter aliaj: Margareth Thatcher kaj Bill Clinton, kaj pasintjare Jan Nowak-Jezioran'ski. Laŭ la estro de la pola diplomataro, Wlodzimierz Cimoszewicz ekde la komuna deklaro de la registaroj de Pollando kaj Hispanio antaŭ kelkaj jaroj, la rilatoj inter ambaŭ landoj firmiĝis same en la ekonomia kiel ankaŭ en la politika sferoj
Distingo de generalo A. Tyszkiewicz! 19.01.2004Avancon je armilgeneralo kaj Komandoran Krucon de la Ordeno de la Renaskiĝo de Pollando ricevis de prezidento Aleksander KwaĊniewski generalo Andrzej Tyszkiewicz, la komandanto de la unua skipo de la pola kontingento de la stabiligaj fortoj en Irako. En la parolado prezentita en la prezidenta palaco Aleksandr KwaĊniewski substrekis, ke rilate generalon Tyszkiewicz la rekonvortojn direktis same aliancanoj, kiel ankaŭ irakanoj. Laŭvice generalo Tyszkiewwicz emfazis fieron pri ĉiuj siaj âgrandiozaj soldatoj» de 23 ŝtatoj, kiuj formas la plurnacian divizion en Irako.