Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ĈIUTAGAJ AKTUALAĴOJ DE POLA RADIO Debatoj de la Weimara Triangulo 16.01.2004 La estonta konstitucio de la Eŭropa Unio estas la ĉeftemo de la renkonto de la ministroj por la eksterlandaj aferoj, kiu okazas en Berlino kadre de la Wieimara Triangulo. Wlodzimierz Cimozewicz, Joschka Fischer kaj Dominique de Villepin pritraktas unuavice la sistemon de voĉdonado en la unia Ministro-Konsilantaro. La pola-ukraina interkompreniĝo subskribita 16.01.2004 En Varsovio estis subskribita interkompreniĝo koncerne plilongigon de la naftokondukilo Odeso-Brody ĝis Plock /la centra Pollando/ kaj establon de la komuna entrepreno el la administranta ĝin kompanio "Ukrtransnafta" kaj Entrepreno por Ekspluatado de Naftokondukiloj "Amikeco". La prezidanto de la Nacia Pola Banko pri eŭro 16.01.2004 La strebo celanta rapidan enkondukon de eŭro en la landoj aliĝontaj al la Eŭropa Unio estas la plej bona strategio, ĉar ĝi mobilizas al reformoj - opinias la prezidanto de la Nacia Pola Banko -Leszek Balcerowicz. Por legi la novaĵojn plene bonvolu viziti la retpaĝon la Esperanto-redakcio de Pola Radio - http://www.radio.com.pl/polonia/sekcja.asp?sId=135 La retliston abonas 34 personoj -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=socio.polonia&email= Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email= http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com