Interparoloj de ministro W. Cimoszewicz en Berlino14.01.2004La disputo ĉirkaŭ la Eŭropa Konstitucio estas unu el la ĉefaj temoj de interparoloj de la ministroj por la eksterlandaj aferoj de Pollando kaj Germanio: Wlodzimierz Cimoszewicz kaj Joschka Fischer. Merkrede la pola ministro faras unutagan viziton en Berlino. La ministroj revenas al diskuto pri la konstitucia traktato post la festa interrompo, ili ankaŭ prilaboras diskuttemjn por la vendreda renkonto de la ministroj por la eksterlandaj aferoj de la tiel nomata Weimar-a Triangula Grupo. Krom Wlodzimierz Cimoszewicz kaj Joschka Fischer partoprenos ĝin la estro de la franca diplomataro, Dominique de Villepin.
Registaraj celoj por la 200414.01.2004Ekonomia kresko, firmigo de la internacia pozicio de Pollando kaj lertigo de la ŝtatfunkciado estas la registaraj celoj por la 2004-a jaro, informis la estro de la ĉefministra kancelario, Marek Wagner post la kunsido de la kabineto. Laŭ lia informo ĝis la fino de la semajno al la Sejmo trafos kelkaj leĝprojektoj, kiuj alkonfirmigas la polan leĝaron al la unia. La registaro konatiĝis ankaŭ kun informo pri laboroj en la pasinta jaro, kiu informo estis transdonita al ĵurnalistoj.
IPPC por polaj entreprenoj14.01.2004Rezulte de la pola-dana projekto ok polaj entreprenoj posedas la tiel nomatajn integritajn licencojn, kio atestas pri ilia alkonformigo al la normoj de allasebla polucio, validaj en la Eŭropa Unio. Thomas Drivsholm el la dana ministerio por la medioprotektado difinis tion kiel sukceson. La licenco IPPC reguligas la altecon de emisiado de gasoj, polvoj ktp., preventas kaj limigas diversspecan poluciadon. La projekto financita de Dana Programo por Kunlaboro koncerne la Naturprotektadon en la Orienta Eŭropo estis realigata ekde la 2000 jaro. Ĝis la 2007-a jaro la integritan licencon devas akiri pli ol 2000 entreprenoj en Pollando.