Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ĈIUTAGAJ AKTUALAĴOJ DE POLA RADIO Marda debato de la registaro 13.01.2004 Dum la komenciĝinta marde debato la registaro priparolas la planon de siaj agadoj por la 2004-a jaro kaj informon pri plenumo de la laborplano de la Ministrokonsilantaro en la periodo inter la 1-a de septembro kaj la 31-an de decembro 2003. La ministroj konatiĝas ankaŭ kun informo pri la realigostato de la programo, ordiganta kaj limiganta publikajn elspezojn por administracio kaj mastrumado laŭ la stato el la 10-a de januaro. Kiel kutime estas traktataj aferoj ligitaj kun la eŭropa integriĝo, ia. âInformo al la raporto de la Eŭropa Komisiono 2004". La registaro krome okupiĝas pri âPersonalaj bezonoj rezultantaj el la taskoj de unuopaj ministerioj kaj centraj oficejoj lige kun membriĝo de Pollando en la Eŭropa Unio". Debatas la Senato 13.01.2004 Korektoj al la buĝeto kaj balotregularo al la Eŭropa Parlamento kaj elekto de novaj membroj de la Konsilantaro por la Monpolitiko estas la plej gravaj punktoj de la dutaga kunsido de la Senato. La leĝprojekto pri la balorregularo al la Eŭropa Parlamento antaŭvidas, ke kandidatojn povos prezenti politikaj partioj kaj balotkomitatoj. En Pollando troviĝos 13 balotregionoj. La voĉmetodo favoros grandajn grupiĝojn. Polaj kandidatoj je eŭrodeputitoj devos prezenti deklarojn pri kunlaboro kun eksaj sekurecservoj. Absoluta novaĵo estos eblo de koresponda voĉdonado. Danuta Huebner en Israelo 13.01.2004 En Israelo dutagan viziton faris la ministro por la eŭropa integriĝo, Danuta Huebner. Ŝi certigis, ke post la membriĝo de Pollando niaj ekonomiaj rilatoj kun Israelo ne malpliboniĝos, kontraŭe ili alprenos novan dinamikon. La israela flanko substrekis, ke de jaroj la duflankaj politikaj kaj ekonomiaj rilatoj estas aktuale la plej bonaj. Atestas pri tio kontrakto por aĉeto kaj produktado de israelaj kontraublendaj obusoj de la plej novaj generacio en Pollando. Ministro Huebner partoprenis en Jerusalemo multajn renkontojn kun israelaj politikistoj kaj reprezentantoj de la ekonomiaj rondoj. Por legi la novaĵojn plene bonvolu viziti la retpaĝon la Esperanto-redakcio de Pola Radio - http://www.radio.com.pl/polonia/sekcja.asp?sId=135 La retliston abonas 34 personoj -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=socio.polonia&email= Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email= http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com