Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ĈIUTAGAJ AKTUALAĴOJ DE POLA RADIO Semajnfina televida mesaĝo de la ĉefministro 12.01.2004 Ĉefministro Leszek Miller certigis en sia televida parolado semajnfine, ke la polaj aŭtoritatoj batalos favore al forta pozicio de Pollando en la Eŭropa Unio kaj ke ili postulos de Usono digne trakti polojn, kiu venas al ĉi tiu lando. Leszek Miller deklaris ankaŭ decidajn agadojn favore al plibonigo de la agadefikeco de la ŝtato kaj plibonigo de la sekureco de la civitanoj. Li certigis, ke la registaro ne toleros korupton, arogantecon, deliktadon kaj indiferenton. La ĉefministro certigis, ke en la unua jarkvarono la registaro prilaboros novajn solvojn koncerne sanprotekton, kiuj ne permesos, ke ripetiĝu situacio, en kiu kuracistoj fermas siajn kabinetojn. Nova komandanto en la bazo Babilon 12.01.2004 En la bazo Babilon en Irako okazis la solena transdono de la komandado de la plurnacia divizio de la stabiligaj fortoj en Irako. La ĝisnuna komandanto, generalo Andrzej Tyszkiewicz transdonis taskojn al sia sekvanto, generalo Mieczyslaw Bieniek. La nova komandanto konstatis, ke la klopodoj de la stabliliga pola sfero en Irako koncentriĝos ĉirkaŭ la firmigado de la loka administracio, instrukaciado de irakaj militistoj kaj polico. Polaj trupoj ankoraŭ pli aktive reagos je eventualaj atakoj kontraŭ niajn soldatojn kaj pli bone kontraŭstaros la virtualajn atakojn kontraŭ polajn tendartojn. Situacio de polaj fiŝkaptistoj post nia membriĝo en EU 12.01.2004 Post nia membriĝo en la Eŭropa Unio la polaj kutroj devos esti provizitaj per tie nomataj âbluaj kestoj", ebligontaj la satelitan kontrolon de la fiŝkaptado. La kosto de unu kesto egalas al ĉirkaŭ 10 mil zlotoj. Fiŝkaptistoj devos ankaŭ mem porti la kostojn de satelitaj konektoj â kiuj egalos al ĉirkaŭ du kaj duona mil zlotoj jare. Laŭ la opinio de Jaroslaw Pietras, la subŝtatsekretario en la Oficejo de la Komitato por la Eŭropa Integriĝo parto de la fiŝkaptistoj devos rezigni pri sia okupo kaj ekzemple eklabori en la alifara industrio, kvankam estas malfacile prognozi kiom da fiŝkaptistoj devos forlasi la profesion. Por legi la novaĵojn plene bonvolu viziti la retpaĝon la Esperanto-redakcio de Pola Radio - http://www.radio.com.pl/polonia/sekcja.asp?sId=135 La retliston abonas 34 personoj -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=socio.polonia&email= Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email= http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com