Informa Kanalo Abonu.Com

 
  Kadra Programo
  Frekvencoj
  Aŭskultu
  Pri ni
  Radio Polonia
  Kroniko
  Esperanta Redakcio
  NOVAĴOJ
  ELEKTITAJ   FELIETONOJ
  ELEKTITAJ   INTERPAROLOJ
  NI REKOMENDAS
  LIGOJ
  Pollando-EU
 
 
NOVAĴOJ

Semajnfina televida mesaĝo de la ĉefministro
12.01.2004
Ĉefministro Leszek Miller certigis en sia televida parolado semajnfine, ke la polaj aŭtoritatoj batalos favore al forta pozicio de Pollando en la Eŭropa Unio kaj ke ili postulos de Usono digne trakti polojn, kiu venas al ĉi tiu lando. Leszek Miller deklaris ankaŭ decidajn agadojn favore al plibonigo de la agadefikeco de la ŝtato kaj plibonigo de la sekureco de la civitanoj. Li certigis, ke la registaro ne toleros korupton, arogantecon, deliktadon kaj indiferenton. La ĉefministro certigis, ke en la unua jarkvarono la registaro prilaboros novajn solvojn koncerne sanprotekton, kiuj ne permesos, ke ripetiĝu situacio, en! kiu kuracistoj fermas siajn kabinetojn.

Nova komandanto en la bazo Babilon
12.01.2004
En la bazo Babilon en Irako okazis la solena transdono de la komandado de la plurnacia divizio de la stabiligaj fortoj en Irako. La ĝisnuna komandanto, generalo Andrzej Tyszkiewicz transdonis taskojn al sia sekvanto, generalo Mieczyslaw Bieniek. La nova komandanto konstatis, ke la klopodoj de la stabliliga pola sfero en Irako koncentriĝos ĉirkaŭ la firmigado de la loka administracio, instrukaciado de irakaj militistoj kaj polico. Polaj trupoj ankoraŭ pli aktive reagos je eventualaj atakoj kontraŭ niajn soldatojn kaj pli bone kontraŭstaros la virtualajn atakojn kontraŭ polajn tendartojn.

! Situa cio de polaj fiŝkaptistoj post nia membriĝo en EU
12.01.2004
Post nia membriĝo en la Eŭropa Unio la polaj kutroj devos esti provizitaj per tie nomataj âbluaj kestoj», ebligontaj la satelitan kontrolon de la fiŝkaptado. La kosto de unu kesto egalas al ĉirkaŭ 10 mil zlotoj. Fiŝkaptistoj devos ankaŭ mem porti la kostojn de satelitaj konektoj â kiuj egalos al ĉirkaŭ du kaj duona mil zlotoj jare. Laŭ la opinio de Jaroslaw Pietras, la subŝtatsekretario en la Oficejo de la Komitato por la Eŭropa Integriĝo parto de la fiŝkaptistoj devos rezigni pri sia okupo kaj ekzemple eklabori en la alifara industrio, kvankam estas malfacile prognozi kiom da fiŝkaptistoj devos forlasi la profesion.


Arkivo 

Kopirajto 2003 Pola Radio
Retlisto 'Chiutagaj aktualajhoj de Pola Radio'

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu
Elektu alian kodigon