Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ĈIUTAGAJ AKTUALAĴOJ DE POLA RADIO Interparoloj de ministro W. Cimoszewicz en Parizo 09.01.2004 En Parizo estadas la pola ministro por la eksterlandaj aferoj Wlodzimierz Cimoszewicz, kiu kun la estro de la franca diplomataro, Dominik Villepin interparolas pri la eŭropaj aferoj. Vespere estas planitaj interparoloj kun la prezidanto de la Eŭropa Komisiono, Romano Prodi. En la programo de la vizito estas antaŭvidita ankaŭ renontiĝo kun reprezentantoj de polkoloniaj organizoj. Temoj traktotaj de la pola kaj usona prezidentoj 09.01.2004 Prezidento Aleksander KwaĊniewski asertas, ke Pollando havas rajton postuli, ke niaj civitanoj estu traktataj de Usono same kiel aliaj civitanoj de la eŭropuniaj landoj. En speciala porradia intervjuo la pola prezidento informis, ke dum siaj politikaj konsultoj en Vaŝingtono kun prezidento Georg Bush, kiuj okazos baldaŭ, tutcerte estos priparolitaj la aferoj de situacio en Irako kaj ĝia konstruo, de akompanaj investoj ligitaj kun aĉeto de plurtaskaj aviadiloj kaj vizoj. Grava distingo por ambasadoro de Israelo, Szewach Weiss 09.01.2004 La ambasadoro de Israelo en Pollando Szewach Weiss, kiu finas sian mision en Pollando ricevis de prezidento Aleksansder Kwasniewski Grandan Krucon de la Meritordeno de Pola Respubliko. Enmanigante la distingon la prezidento diris, ke direktas ĝin ne al ambasadoro, sed al Szewach Weiss â homo kaj granda amiko. La solenaĵon en la Prezidenta Palaco partoprenis la Senatmarŝalo, ministroj, reprezentantoj de judaj organizoj, homoj de la kulturo kaj arto. Por legi la novaĵojn plene bonvolu viziti la retpaĝon la Esperanto-redakcio de Pola Radio - http://www.radio.com.pl/polonia/sekcja.asp?sId=135 La retliston abonas 34 personoj -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=socio.polonia&email= Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email= http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com