Informa Kanalo Abonu.Com

 
  Kadra Programo
  Frekvencoj
  Aŭskultu
  Pri ni
  Radio Polonia
  Kroniko
  Esperanta Redakcio
  NOVAĴOJ
  ELEKTITAJ   FELIETONOJ
  ELEKTITAJ   INTERPAROLOJ
  NI REKOMENDAS
  LIGOJ
  Pollando-EU
 
 
NOVAĴOJ

Interparoloj de ministro W. Cimoszewicz en Parizo
09.01.2004
En Parizo estadas la pola ministro por la eksterlandaj aferoj Wlodzimierz Cimoszewicz, kiu kun la estro de la franca diplomataro, Dominik Villepin interparolas pri la eŭropaj aferoj. Vespere estas planitaj interparoloj kun la prezidanto de la Eŭropa Komisiono, Romano Prodi. En la programo de la vizito estas antaŭvidita ankaŭ renontiĝo kun reprezentantoj de polkoloniaj organizoj.

Temoj traktotaj de la pola kaj usona prezidentoj
09.01.200! 4
Prezidento Aleksander KwaĊniewski asertas, ke Pollando havas rajton postuli, ke niaj civitanoj estu traktataj de Usono same kiel aliaj civitanoj de la eŭropuniaj landoj. En speciala porradia intervjuo la pola prezidento informis, ke dum siaj politikaj konsultoj en Vaŝingtono kun prezidento Georg Bush, kiuj okazos baldaŭ, tutcerte estos priparolitaj la aferoj de situacio en Irako kaj ĝia konstruo, de akompanaj investoj ligitaj kun aĉeto de plurtaskaj aviadiloj kaj vizoj.

Grava distingo por ambasadoro de Israelo, Szewach Weiss
09.01.2004
La ambasadoro de Israelo en Pollando Szewach Weiss, kiu finas sian mision en Po! llando ricevis de prezidento Aleksansder Kwasniewski Grandan K! rucon de la Meritordeno de Pola Respubliko. Enmanigante la distingon la prezidento diris, ke direktas ĝin ne al ambasadoro, sed al Szewach Weiss â homo kaj granda amiko. La solenaĵon en la Prezidenta Palaco partoprenis la Senatmarŝalo, ministroj, reprezentantoj de judaj organizoj, homoj de la kulturo kaj arto.


Arkivo 

Kopirajto 2003 Pola Radio
Retlisto 'Chiutagaj aktualajhoj de Pola Radio'

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu
Elektu alian kodigon