Imposta strategio dum la debato de la Ministrokonsilantaro06.01.2004Marde debatis la Ministrokonsilantaro. En ĝia debatordo troviĝis pritrakto de la imposta strategio, prilaborita de la financministerio. La ĉefa premiso de la strategio estas, ke la impostoj ne estu grandigitaj, aliflanke ilia malgrandigo estos ebla, se la plano de buĝetŝparoj de vicĉefministro Jerzy Hausner finiĝos sukcese. Post la diskuto kreiĝos dokumento âLa imposta strategio». Inter proponoj troviĝantaj en la strategio estas prikalkulo de la sekvoj de la envivigo de la linia imposto en Pollando. Proponis ĝin pasintjare ĉefministro Leszek Miller.
A. KwaĊniewski pri dua skipo de polaj soldatoj en Irako06.01.2004Prezidento Aleksander KwaĊniewski esprimis la konvinkon, ke la dua skipo de la pola kontingento en Irako bone plenumos siajn taskojn, same kiel la unua kaj ke ĉiuj soldatoj revenos hejmen. Dum la gazetara konferenco post la adiaŭa solenaĵo la prezidento substrekis, ke nun soldatoj laboros en pli bona situacio, kiu sekvas el spertoj akiritaj dum la ĝisnuna postenado en Irako. La prezidento informis, ke dum la januara renkonto kun la usona prezidento Georg Bush estos levita la problmoj de situacio en Irako, ekonomia ambaŭflanka kunlaboro kaj ankaŭ problemo de vizoj por poloj, veturantaj al Usono.
Oficiala adiaŭo de la Konsilantaro por la Monpoliti! ko post la 6-jara oficperiodo06.01.2004Marde okazis oficiala adiaŭo de la Konsilantaro por la Monpolitiko en la ĝisnuna konsisto post la 6-jara oficperiodo. Laŭ ĝia membro, Daroiusz Rosatti, kiu oficos ĝis la mezo de februaro ĝia plej granda ĝisnuna sukceso estis malaltigo de la infalcio ĝis la eŭropa nivelo. La malsukceso de la Konsilantaro, liaopinie estas tio, ke tiu atingaĵo estis akirita per granda ekonomia kaj socia kosto. Prezidento Aleksander KwaĊniewski esprimis la konvinkon, ke la nova Konsilantaro estos same suverena kiel la unua.