| Informa Kanalo Abonu.Com |
| ĈIUTAGAJ AKTUALAĴOJ DE POLA RADIO | ||
|
La pola registaro aprobis la programon de la lanĉado de Pollando en la nunaj landoj-membroj de la Eŭropa Unio en la tempo, kiam en iliaj parlamentoj daŭros la ratifo-procezo de la aliĝo-traktato.La programo celas firmigi la subtenon por la membriĝo de Pollando en la Eŭropa Unio inter socioj kaj parlamentantoj de la ŝtatoj de la 15-opo, firmigi la pozitivan bildon de la poloj kaj de Pollando kiel la estonta membro de la Unio kaj popularigadi la scion pri nia lando. La prezidanto de la Pola Ekonomia Societo profesoro Zdzislaw Sadowski la plej granda atingo de la nuna jaro opinias finiĝon de la intertraktoj kun la Eŭropa Unio. Liaopinie la sukceso estis ankaŭ ekrego de la krizo de publikaj financoj kaj negranda ekonomia vigliĝo, aliflanke oni ne sukcesis limigi la senlaborecon. Ĝenerale tamen estas kaŭzoj por sojle de la nova jaro esti optimistoj. La Eŭropa Unio alprenis novajn preskribojn koncerne kontroladon de genetike modifitaj nutraĵoj GMO. Tio povas alkonduki en la estonteco al la denova malfermo de la merkatoj de la 15-opo al ĉi-specaj produktoj. Bioteknologo Janusz Krata opinias, ke genetike modifitaj plantoj kaj nutraĵoj estas necesaj por ni, ĉar dank’ al ili oni povus malgrandigi la nombron de malsataj homoj en la mondo. Malsimilan opinion reprezentas Ewa Sieniarska el la Socia Ekologia Instituto. Laŭ ŝi la modifitaj nutraĵoj estas endanĝerigo por agrikulturo, industrio kaj pola ekonomio. En Pollando oni jam donis preskaŭ 150 permesilojn por vendo de genetike modifitaj nutraĵoj. Devigaj okupoj pri la problemaro de la Eŭropaj Komunumoj estis envivigitaj en la Universitato de Maria Curie-Sklodowska en Lublino - informis la aferprezentantino de la Universitato Elzbieta Mulawa-Pachol. Ili ĉirkaŭprenos studentojn de la kvara stud-jaro en la fakultatoj, en kies lerno-programoj troviĝas la eŭropunia problemaro. La Mazovia Konvencio de Sigelintoj de la Ĉarto de Estonteco - la civitana movado favore al la integriĝo kun la Eŭropa Unio - establis en Varsovio Socian Komitaton por Utiligo de la Eŭropuniaj Fondusoj sub la titolo "Eŭro-ŝanco" La Komitato celas zorgi, ke la eŭropuniaj fondusoj ne fariĝu "laŭvica politika rabaĵo, ke ili servu al la tuta socio. Polaj flegistinoj atentigas, ke nek la sanec-ministerio nek la ministerio por la edukado alkonformigis la instru-programojn de la flegistinoj al la eŭropuniaj niveloj. La Eŭropa Unio postulas, ke la instruado de flegistinoj kaj akuŝistinoj ĉirkaŭprenu 4,6 mil horojn dum tri jaroj. "En aprilo la ministro por la edukado sinjorino Krystyna Lybacka diskonigis instrukcion malkongruan kun la eŭropaj normoj, ĉar ĝi difinas la programo-minimumon por flegistinoj nur al 2240 horoj" - alarmis Hanna Gutowska la prezidantino de la Ĉambro de la Flegistinoj kaj Akuŝistinoj en Varsovio. |
| ® 2000 DZIA£ TECHNIK MULTIMEDIALNYCH, esperanto.redakcio@radio.com.pl |
| http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com | Malabonu |