| Informa Kanalo Abonu.Com |
| ĈIUTAGAJ AKTUALAĴOJ DE POLA RADIO | ||
|
Dum speciala gazetara konferenco la pola defendo-ministro Jerzy Szmajdzinski sciigis la rezultojn de la aŭkcio je multtaska aviadilo por la polaj armeaj fortoj. La venkinto estas la usona Lockheed-Martin, la produktanto de la aviadilo F-16. Konforme al la kontrakto Pollando aĉetos 48 aviadilojn por 3 miliardoj 478 milionoj da dolaroj. La usona flanko devontiĝis investi en la polan industrion almenaŭ la saman monsumon, kiun Pollando pagos por la aviadiloj. La 10-jariĝon de la agado solenas Pola Humaneca Kampanjo. La Fondaĵo helpis interalie al Bosnio, Serbio, Kroatio, Afganlando kaj Ĉeĉenio, sed ankaŭ al poloj damaĝitaj de inundo, al infanoj el malriĉaj familioj aŭ al fuĝintoj serĉantaj azilon en Pollando. Kiel substrekas la fondantino kaj la estro de la Fondaĵo - Janina Ochojska ĉi tiu helpo ne eblus sen financa subteno de pola socio, sponsoroj kaj laboro de volontuloj. Ukraina Redakcio de Pola Radio organizis Polajn Tagojn sur la ondoj de komercaj radiostacioj en dek ukrainaj urboj. La temo de la radiaj programeroj estas la polaj-eŭropaj rilatoj laŭ la perspektivo de la eŭropa integriĝo. La elpaŝanta en la ukrainaj radiostacioj pola ministro por la eksterlandaj aferoj - Wlodzimierz Cimoszewicz pozitive pritaksis pli ol dekjaran periodon de la polaj-ukrainaj politikaj rilatoj. Samtempe opiniis nesufiĉa la dinamikecon de la ekonomia kunlaboro. Hodiaŭ pasas la 84-a datreveno de la eksplodo de la Grandpoluja Insurekcio. Ĉi tio estis la ununura venka batalo de poloj por sendependeco sur la teritorio de aneksintoj. Dank al ĝi poloj loĝantaj en Wielko-polska provinco liberiĝis el sub la prusa regado. La eksplodo de la Insurekcio estis ligita kun la alveno al Poznano de Ignacy Jan Paderewski, pianisto, komponisto kaj politikisto, reprezentanto de la Nacia Pola Komitato en Parizo. Lia parolado fariĝis siaspeca bruligo-fajrero por la Insurekcio, kiu eksplodis la 27-an de decembro en la 1918-a jaro. En Bjelorusio fariĝis populara vizitado de Pollando. Bjelorusoj utiligas la lastajn ses monatojn, kiam ili povas alveni Pollandon senvize. Plej ofte vizitataj lokoj estas Krakovo kaj Wieliczka kun sal-minejoj, kiel ankaŭ polaj montoj kaj lagoj. Iuj turismaj oficejoj eĉ organizas specialajn busajn semajn-finajn ekskursojn al polaj superbazaroj. La Muzeo de Zamoyski-familio en la loko Kozlowka en la Lublina vojevodio pliriĉiĝis je viena kompleto de arĝenta manĝilaro devenanta el la fino de la 19-a jarcento. Ĝi konsistas el 660 pecoj kaj pezas 40 kilogramojn. La monon por aĉeto de tiom impona manĝilaro la Muzeo akiris el la bileto-vendado. |
| ® 2000 DZIA£ TECHNIK MULTIMEDIALNYCH, esperanto.redakcio@radio.com.pl |
| http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com | Malabonu |