| Informa Kanalo Abonu.Com |
| ĈIUTAGAJ AKTUALAĴOJ DE POLA RADIO | ||
La registaro akceptis la projekton de premisoj de la eksterlanda politiko por la 2003-a jaro, informis lastlunde la ministro por la eksterlandaj aferoj Wlodzimierz Cimoszewicz. Prioritataj estos taskoj ligitaj kun la finefektivigo de la integroprocezo de Pollando kun la Eŭropa Unio. La registaro akceptis ankaŭ la programon pri la lanĉpopularigado de Pollando en la aktualaj eŭropuniaj landoj dum en iliaj parlamentoj daŭros la procezo de la ratifo de la aligtraktato. La programo celas firmigi la subtenon por la membriĝo de Pollando en la socioj kaj parlamentoj de la 15-opo. La programo celas ankaŭ identigi la kontraŭulojn de la ratifo de aliĝtraktato por konvinki ilin al la vastigoprocezo. Marde estas tago aparta por kristanoj, precipe por katolikoj - la Vigilio de la Kristnasko. Samtempe kun la apero de la unua stelo surĉiele komenciĝas la sanktvespera vespermango. Ĝia plej grava momento estas la la bondezira kundivido de banka oblalto. Ĝi referencas al la oferpano, kiun kiel donon sur la altaron metis la unuaj kristanoj. Sub la tablo devas troviĝi fojnofasketo (memore al Jesuo metita en la trogon), sur ĝi 12 pladoj. La alia kutimo konsistas en laso de la libera loko ĉe la viiglilia tablo por neatendita gasto. La vesperon karakterizas donacoj oferataj de sankta Nikolao sub la kristnaskan arbeton kaj komuna kantado de kristnaskaj kantoj. Noktomeze multaj personoj direktiĝas por la paŝtista meso, celebrata en ĉiuj preĝejoj. Sociologoj asertas, ke 99-procente poloj la vigilian vesperon pasigas en la akompano de plej prokisma familio dum la solena vespermanĝo. Kadre de la publika transdonado de la Kristnaskaj Bondeziroj en Televido Polonia de Pola Televido la bondezirojn transdonas ankaŭ la reprezentantoj de la unuopaj redakcioj de Radio Polonia. En la nomo de la Esperanto Redakcio la bondezirojn en la Internacia Lingvo Esperanto peras la Estro de la Redakcio, Barbara Pietrzak. Eblas ilin sekvi la 24-an de decembro je la 14.24, 21.18, 03.25. Ĉambro-muroj ornamitaj per pinglo-arbetaj branĉoj, pajlo-faskoj en la ĉambroj, bele ornamita pin-arbeto, tablo abunda je manĝaĵoj kaj amase kunvenintaj gastoj, tiel aspektis la sankt-vespera vesper-manĝo en la familia bien-domo de konata pola verkistino Maria Dħbrowska en Russowo apud Kalisz, kiu estis memorigita lige kun la nunjara Kristnasko. La tutan aranĝon en la biendomo, kiu nun estas la filio de la loka literatura muzeo oni preparis baze de la rakonto de la aŭtorino "Kristnasko" el la 1923-a jaro. La premiero de Beskid-montara oratorio "La atendata gasto" laŭ la dramo de Zofia Kossak por la muziko de Janusz Kohut okazis marde en la Katedralo de sanktaj Apostoloj Petro kaj Paŭlo en Gliwice. La oratorio de Kohut baziĝas sur la legando pri Jesuo, kiu diversfigure vizitas homojn, ekzamenante la forton de ilia kredo. La literatura versio de la legendo verkita de Zofia Kossak tiom fascinis la komponiston, ke baze de ĝi li komponis oratorion, utiligante la motivojn kaj stilon de la popola muziko, kiuj enplektiĝas en la muziktemojn plenumatajn de la imfonia orkestro. 170 Kristnaskaj kripetoj el 60 landoj de la mondo, devenantaj el la germana kolekto de Mechtilda Ringguth estas admireblaj en la poznana Kulturcentro "Kastelo". La unuopaj kripetoj estas faritaj konforme al la tradicio de koncerna lando. Ilin ĉiujn Mechtilda Ringguth akiris persone por reliefigi, ke Jesuon oni kredas en la tuta mondo. La tuta kolekto konsistas el 300 kripetoj. Ili estis ĝis nun prezentitaj en Germanio, Rumanio, Rusujo, Latvio, Litovio, Ukrainio, kaj nun en Pollando. Entute rigardis ilin pli ol 170 mil personoj. Ciklon da Kristnaskaj festoj kaj solenaĵoj en la pola tradicio prezentas en la ekspozicio "Ĝojiga sciigo" la Muzeo de Kielce-a Vilaĝo. Unuopaj festotagoj inter la sanktvespera tago ĝis la tago de Tri Reĝoj ligiĝis kun apartaj kutimoj. Inter ili apartan signifon havas la antaŭkristnaska vespero. En la ekspozicio troviĝas krome malnovaj ornamaĵoj festokazaj, malnovaj salutkartoj ktp. La kopio de la kron-glavo de la polaj reĝoj revenis al la kolektoj de la Muzeo de la Jagelona Universitato. La valorega eksponaĵo, kiu perdiĝis dum la 2-a mondmilito estis transdonita de kolektanto, loĝanta en Usono. La kopio estis farita en la 1795-a jaro, plej verŝajne en Dresdeno, post kiam la originalo, post la prirabo de la Reĝa Trezorejo en Wawel-Kastelo fare de prusaj trupoj, ektroviĝis en la germanaj manoj. Grigorij Sokolow fariĝis la laŭreato de Chopin-premio 2002, informis Internacia Fondaĵo de Frederiko Chopin. Sokolow apartenas al la plej alte taksataj en la mondo pianistoj kaj interpretistoj de Chopin-muziko. Sokolow plej volonte prezentas solistajn recitalojn, kvankam li koncertas ankaŭ kun orkestroj. Plurfoje li prezentiĝis al la pola publiko. |
| ® 2000 DZIA£ TECHNIK MULTIMEDIALNYCH, esperanto.redakcio@radio.com.pl |
| http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com | Malabonu |