| Informa Kanalo Abonu.Com |
| ĈIUTAGAJ AKTUALAĴOJ DE POLA RADIO | ||
|
La pola ministerio por la eksterlandaj aferoj kun kontento aprobis la rezultojn de la renkonto de la tiel nomata "proksimorienta kvarteto" - de Usono, Eŭropa Unio, UNO kaj Rusio koncerne pac-interkompreniĝon por la Proksima Oriento. La partoprenintoj de la renkonto alvokis palestinanojn kaj israelanojn al la tuja armistico. Devigaj okupoj pri la problemaro de la Eŭropaj Komunumoj estis envivigitaj en la Universitato de Maria Curie-Sklodowska en Lublino- informis la aferprezentanto de la Universitato Elzbieta Mulawa-Pachol. Ili ĉirkaŭprenos studentojn de la kvara studjaro en la fakultatoj, en kies lerno-programoj troviĝas la eŭropunia problemaro. La Mazovia konvencio de sigelintoj de la Ĉarto de Estonteco - civitana movado favore al la integriĝo kun la Eŭropa Unio - establis en Varsovio la Socian Komitaton por utiligo de la fondusoj de la Eropa Unio sub la titolo "Eŭro-ŝanco". La celo de la Komitato estas zorgi, ke la eŭropaj fondusoj ne fariĝu "laŭvica politika rabaĵo, ke ili servu al la tuta socio". La partoprenantoj de la renkonto deklaris sin por la membriĝo de Pollando en la Eŭropa Unio. Prezidento Aleksander Kwasniewski subskribis la buĝeto-leĝon por la 2003-a jaro. La buĝeto antaŭvidas deficiton egalan al 38,7 miliardoj da zlotoj, la kreskon de la malneta nacia produkto je 3,5 procentoj kaj la inflacio-gradon egalan al 2,34 procentoj. Ĉefministro Leszek Miller distanciĝis disde la eldiro de la ĝenerala sekretario de Alianco de demokrata maldekstrularo Marek Dyduch koncerne la liberaligon de la kontraŭabortiga leĝo. Leszek Miller certigis, ke la registaro planas neniun amendon de la menciita leĝo La primaso de Pollando, kardinalo Jozef Glemp opinias danĝeraj por la pola ŝtateco la informojn de iuj agantoj de Alianco de demokrata maldekstrularo pri la planoj amendi la kontraŭabortigan leĝon. La primaso reliefigis, ke la "ŝanĝo de la leĝo signifas atakon kontraŭ la homan vivon". La Balot-Kampanjo de Poloj en Litovio sukcesis en la komunumaj balotoj en Vilnjuso-regiono, akirante ĉirkaŭ 50 mil voĉojn. Tio signifas, ke reprezentantoj de la pola medio ariĝintaj ĉirkaŭe de la Balot-Kampanjo povos memstare plenumi la povon en Vilnjusa kaj Soleczniki-regionoj. Ĉiuj karitataj organizoj - inter ili la Pola Ruĝa Kruco, la Centroj Monar kaj Markot kaj Caritas Pollando - invitas senhejmulojn kaj solecajn homojn komune pasigi la Kristnaskon kaj vespermanĝi en siaj sidejoj. Krome Caritas Pollando organizas ankaŭ la Kristnaskan Help-Verkon al Infanoj vendante specialajn kandelojn. |
| ® 2000 DZIA£ TECHNIK MULTIMEDIALNYCH, esperanto.redakcio@radio.com.pl |
| http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com | Malabonu |