Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ĈIUTAGAJ AKTUALAĴOJ DE POLA RADIO Ĉefministro Leszek Miller ripetis en la Sejmo, ke Pollando akiris tre bonan rezulton en aliĝintertraktoj kun la Unio, kiu konsideras ĉiujn celojn kaj aspirojn de nia lando. La kabinetestro prezentis al la deputitoj informon pri la rezultoj de la pintrenkonto de la Eŭropa Unio en Kopenhago dum kiuj Pollando oficiale finis la intertraktojn kun la landoj de la 15-opo. Rilatigante sin al la aktualaj celoj de la registaro la ĉefministro menciis du el inter ili. Temas pri la referenduma konfirmo de la volo de poloj membriĝi en la Unio kaj ankaŭ pri trovo de konforma loko por nia lando en la Unio. Preskaŭ tri horojn daŭris solena vespermanĝo, kiun ĉefministro Leszek Miller aranĝis en sia domo honore al la kanceliero de Germanio, Gerhard Schroeder kaj la unia komisaro por la vastigo, Guenther Verheugen. La estro de la pola registaro diris, ke la renkontiĝo pasis en la festa etoso. La edzino de la ĉefministro informis, ke dum la vespermanĝo oni servis polajn manĝaĵojn. La Primaso de Pollando, Jozef Glemp gratulis al ĉefministro Leszek Miller kaj la skipo de polaj intertraktantoj pro la rezultoj de la aliĝintertraktoj kun la Eŭropa Unio. La Primaso substrekis samtempe, ke antaŭ Pollando malfermiĝas nun laŭvica etapo de la intertraktoj, kio postulos civitanan streĉon. Li aldonis, ke la Eklezio volos mem engaĝiĝi en ĝin. La Eklezio partoprenos la informkampanjon, sed ne engaĝigos en propagandon aŭ agitadon por ĝi. La Konstitucia Tribunalo rekonis kiel malkonformajn kun la Konstitucio regulojn, kiuj limigas la rajton de la loĝintoj en la orientaj randregionoj al kompensoj pro la teritoriaj perdoj en Oriento. La Tribunalo konsideris la aferon laŭ la petpostulo de la Aferprezentanto de la Civitanaj Rajtoj. La pledanto por la civitanaj rajtoj akuzis tiujn normojn de la leĝo pri la mastrumado per firmhavaĵoj, kiuj kadre de la kompensoj ne konsideris firmhavaĵojn perditajn de repatrujiĝintoj. En la pola mastrumado videbliĝas iuj simptomoj de vigliĝo - sciigis Ĉefa Statistika Oficejo. En la tria jarkvarono de la jaro la nacia enspezo kreskie je 1,6 procentoj kaj estis duoble pli granda ol samperiode de la pasinta jaro. La Landa Produkto Brutte kreskis pli rapide ol en la unua kaj dua jarkvaronoj. Oni informis, ke la unuan fojon oni notis bonajn rezultojn de la industrio. Bonajn rezultojn oni notas ankaŭ en la eksterlanda komerco. Por la posttagmezo estis planita finefektivigo de la laŭvica raŭndo de la interparoloj kun rusoj pri liveroj de rusa gaso al Pollando. La interparoloj, por kiuj hieraŭ vespere venis vicĉefministro de Rusujo, Wiktor Christienko estas strikte konfidencaj. Supervenkon de impaso en la polaj-rusaj interparoloj oni atendis jam komence de la monato dum la 2-a intertraktoraŭndo en Moskvo. Oni esprimis tiam la esperon, ke oni sukcesos kun rusoj subskribi interkompreniĝon pri malgrandigo de la liveroj de la rusa gaso. Aŭdiĝis voĉoj - ke povas esti - estos difinita solvo kiamaniere estos finefektivigita la financado de la konstruo de la unua fadeno de jamala gasokondukilo. La aŭkcion je livero de blendtransportilo por la polaj armeaj fortoj gajnis Militara Mekanika Fabriko en Siemianowice Slaskie proponante la finnan veturilon AMV. Temas pri aŭkcio valora ĉirkaŭ 1 milionon da zlotoj. Pli ol 40 mil junaj poloj intencas forveturi al Parizo por la Eŭropa Renkontiĝo de Gejunuloj, organizita de la Fratularo el Taize. La 25-a jam laŭvice rendevuo komenciĝos la 28-an de decembro kaj daŭros ĝis la 1-a de januaro. Al Parizo el la tuta Eŭropo forveturos gejunuloj el la Eklezioj: Katolika, Evangelia-Reformita, Evangelia-Augsburga kaj el la ortodoksaj eklezioj. Kiel kutime ili loĝos en paroĥaj domoj, lernejoj kaj familioj. En grandaj, hejtitaj halegoj ili kolektiĝos dum sesioj, komuna kantado kaj preĝado. La retliston abonas 30 personoj -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=socio.polonia http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com