| Informa Kanalo Abonu.Com |
| ĈIUTAGAJ AKTUALAĴOJ DE POLA RADIO | ||
|
La rezultoj de la pintrenkonto en Kopenhago, preparoj al la venontjara referendumo pri la membriĝo de Pollando en la Eŭropa Unio - estis la temoj, pri kiuj debatis la Kabineto-Konsilantaro. Post la finiĝinta kunsido de la Kabineto-Konsilantaro dum gazetara konferenco prezidento Aleksander Kwasniewski informis, ke la referendumo okazos verŝajne en la unua duono de junio venontjare. Li ankaŭ substrekis, ke la rezultojn de intertraktoj kun la Eŭropa Unio li opinias granda sukceso. La ministro por la eŭropaj aferoj Danuta Huebner opinias, ke paroli pri reintertrakto de la kondiĉoj de la pola membriĝo en la Eŭropa Unio estas "malserioza". Ŝi tamen ne ekskludas revenon al malfacilaj aferoj. "Iuj solvoj povos esti pritraktitaj fare de diversaj institucioj, kiuj agas en la Eŭropa Unio" klarigis Danuta Huebner substrekante, ke .."tio, kio jam estis intertraktita kaj estas la elemento de la traktato ne povas ŝanĝiĝi". La Sejmo daŭrigas siajn debatojn. Merkrede ĝi proklamis la buĝeton por la venonta jaro. La buĝeto baziĝas sur la 3,5 procenta kresko de la malneta nacia produkto kaj 2,3 procenta inflacio-grado. La deficito estas planata al 38,7 miliardoj da zlotoj. La Sejmo rifuzis la postulon de Civitana Platformo, Leĝaro kaj Justeco kaj Ligo de Polaj Familioj revoki la vic-ĉefministron - financo-ministron Grzegorz Kolodko. La marŝalo de la Senato Longin Pastusiak informis, ke vendrede li konatigos la publikan opinion kun letero al la usona vic-prezidento Dick Cheney koncerne la malbonan traktadon de la polaj civitanoj fare de la usonaj enmigro-aŭtoritatoj. Longin Pastusiak memorigis ankaŭ, ke en la 1991-a jaro Pollando nuligis la vizo-devon por usonanoj. Usono tiam promesis nuligi vizojn por polaj civitanoj. Dume ĉi tio ne okazis kaj la pagoj por usonaj vizoj estas de jaro al jaro plialtigataj. La Senato alprenis projekton de leĝo pri la egala statuso de virinoj kaj viroj. Laŭ la projekto ĝis la fino de la 2003-a jaro sur balot-listoj devus troviĝi almenaŭ 30 procentoj de ĉiu sekso kaj ekde la 1-a de januaro en la 2004-a jaro almenaŭ 40 procentoj. En la aĝo de 73 jaroj, post longa malsano, forpasis konata pola film-reĝisoro kaj scenaristo Jan Lomnicki. En la 60-aj jaroj li realigis multajn dokumentajn filmojn pri la nuntempa Pollando. Unu el liaj plej popularaj verkoj estis televida film-serio "Domo" rakontanta la historion de loĝantoj de unu el varsoviaj brikdomoj. 170 kristnaskaj kripoj el 60 landoj de la mondo devenantaj el la germana kolekto de Mechthilda Ringguth estas prezentataj de ĵaŭdo en la poznana Kultur-Centro Kastelo. |
| ® 2000 DZIA£ TECHNIK MULTIMEDIALNYCH, esperanto.redakcio@radio.com.pl |
| http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com | Malabonu |