| Informa Kanalo Abonu.Com |
| ĈIUTAGAJ AKTUALAĴOJ DE POLA RADIO | ||
|
La Ministro-Konsilantaro aprobis la raporton pri la finiĝintaj en Kopenhago intertraktoj kun la Eŭropa Unio.La raporto tiamaniere fariĝis la oficiala dokumento de la registaro, kiu estos direktita al la Sejmo kaj sekve diskonigita. La ministro por la eŭropaj aferoj Danuta Huebner konstatis, ke la rezulto de la finiĝintaj intertraktoj koncerne 31 intertrakto-ĉapitrojn estas por Pollando tre avantaĝa. La ministro por la eksterlandaj aferoj Wlodzimierz Cimoszewicz opinias granda sukceso la kondiĉojn de nia aliĝo al la Eŭropa Unio, intertraktitajn en Kopenhago. Li informis, ke spite tion, ke ne estis komuna fronto de la Viŝehrada Grupo en Kopenhago, ĝiaj membroj dum kelkaj monatoj tre vaste diskutis pri siaj prioritatoj kaj atendoj kaj ĝenerale ili prezentis tre similajn postulojn rilate al la 15-opo. Debatas la pola parlamento Sejmo. La deputitoj voĉdonos pri la amendoj de la Senato al la venontjara buĝeto. Estos pritraktita ankaŭ la postulo de Leĝaro kaj Justeco revoki la financo-ministron Grzegorz Kolodko. Ĉi tio estas jam la kvina provo de la opozicio revoki unu el la ministroj, membroj de la kabineto de Leszek Miller. Komentante la riproĉojn de la opozicio la vic-ĉefministro, financo-ministro profesoro Kolodko esprimis la opinion, ke la postulo pri malfid-esprimo estas "pure politika kaj la aferkernaj riproĉoj perdas sian signifon vide al la ĉiam pli rapida produktado-kresko aŭ koheriĝo de la publikaj financoj". Lige kun la eniro en la Eŭropan Union Pollando apartenos ankaŭ al la Eŭropa Ekonomia Spaco. Leteron koncerne ĉi tiun aferon, subskribitan de ĉefministro Leszek Miller prezentis en Bruselo pola ambasadoro Marek Grela. La Eŭropa Ekonomia Spaco estas sfero de libera komerco, en kiu validas eŭropuniaj preskriboj koncernantaj liberan migradon de varoj, servoj ,laborantoj kaj kapitalo. Konforme al la antaŭvidoj de ekonomikistoj la Konsilantaro por la Mon-Politiko ne malaltigis nunmonate la interezojn. Daŭre la plej grava merkata interezo de la Nacia Pola Banko, la tiel nomata intervena, egalas al 6,75 procentoj. En la Universitato de kardinalo Stefan Wyszynski en Varsovio okazis solena enmanigo de diplomoj pri atribuo de honor-oficaj doktor-titoloj al Krzysztof Skubiszewski - la eksa estro de la pola diplomataro kaj al Andrzej Stelmachowski - la prezidanto de la Societo Pola Komunumo. La rektoro de la Universitato pastro profesoro Roman Bartnicki reliefigis la meritojn de ambaŭ eminentaj sciencistoj por konstruado de la fundamentoj de la Tria Pola Respubliko kaj en publika aktivado. Papo Johano Paŭlo la Dua dum la lasta nunjare ĝenerala aŭdienco transsendis al la pilgrimantoj kristnaskajn bondezirojn en kelkaj fremdaj lingvoj. Al la polaj pilgrimantoj la Papo deziris "benitan pacon, prosperon kaj feliĉon". Polaj diplomatoj en Bjelorusio en la vestoj de sankta Nikolao transdonis kristnaskajn donacojn al infanoj en kelkaj bjelorusaj lernejoj, kie estas instruata la pola lingvo. La kristnaskan kampanjon por poloj en Bjelorusio partoprenas unuavice societoj kaj fondaĵoj, kiuj de jaroj helpas al poloj en la Oriento. |
| ® 2000 DZIA£ TECHNIK MULTIMEDIALNYCH, esperanto.redakcio@radio.com.pl |
| http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com | Malabonu |