Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ĈIUTAGAJ AKTUALAĴOJ DE POLA RADIO Ĉefministro Leszek Miller alvokis komunumajn konsilantaranojn al kunlaboro super la politikaj dividoj dum preparoj al utiligado de la uniaj fondusoj. La kabinetestro renkontiĝis en Varsovio kun la aŭtoritatoj de la vojevodiaj konsilantaroj. Li atentigis, ke en la pasinteco manko de la interkompreniĝo kaj manko de la kunlaboro kun la registaro rezultigis sennecesajn malfruiĝojn koncerne ĉi tiun aferon. La antaŭvidita por mardo debato en la Sejmo pri la registara raporto koncerne la finiĝintajn en Kopenhago intertraktojn kun la Eŭropa Unio estis prokrastita ĝis vendredo por ke la deputitoj havu tempon konatiĝi kun la raporto. Marde la Sejmo okupiĝas interalie pri la projekto de la amendo de la civila kodo. Prezidento Aleksander Kwasniewski , kiu finis laborviziton en Sirio kaj Libano certigis, ke Pollando kiel la membro de la kontraŭterorista koalicio ne estas kontraŭaraba, nek kontraŭmuzulmana. Dum la renkontoj kun la prezidentoj de Sirio kaj Libano la pola prezidento substrekis, ke por Pollando tre gravas la paca reguligo de la situacio en la Proksima Oriento. Liaopinie la atingo de paco en ĉi tiu regiono estas unu el la plej gravaj paŝoj survoje al supervenko de la internacia terorismo. "Eŭropa Entreprenisto Hodiaŭ kaj Morgaŭ" - sub ĉi tiu devizo okazas en Varsovio la dutaga Ekonomia Forumo Pollando-Germanio". La patronecon super la Forumo prenis ĉefministro Leszek Miller kaj la kanceliero de Germanio Gerhard Schroeder. La partoprenantoj de la diskuto reliefigis, ke la intima kunlaboro de Pollando kaj Germanio kreos al entreprenistoj novajn perspektivojn sur la vastigita eŭropunia merkato. Pasas la 32-a datreveno de la decembraj eventoj en la Marbordo. Dum matenaj solenaĵoj en Gdynia la gdanska ĉefepiskopo Tadeusz Goclowski konstatis, ke la eventoj de antaŭ pli ol 30 jaroj ne povas esti forgesitaj. En decembro de la 1970-a jaro dum sufoko de laborista protesto fare de la taĉmentoj de milico kaj militistaro sur la stratoj de Gdynia, Gdansko , Ŝĉecino kaj Elblag pereis almenaŭ 44 personoj. Pli ol 1100 estis vunditaj. Ankaŭ en Sĉecino okazas solenaĵoj ligitaj kun la 32-a datreveno de la decembraj eventoj. Antaŭ la memor-tabulo omaĝanta 16 viktimojn de la pacigo de la protesto estis metitaj florkronoj. Okazis ankaŭ alvoko al la mortintoj. La Betleĥema Pac-Lumo atingis Varsovion. Kiel la unua ricevis ĝin la primaso de Pollando, kardinalo Jozef Glemp. Marde la Pac-Lumo estos transdonita al la prezidento kaj ĉefministro kaj sekve ĝi atingos la Sejmon kaj Senaton. La Betleĥema Lumo atingos ankaŭ la rifuĝejon por senhejmuloj. El Pollando ĝi estos direktita al Bjelarusujo, Litovio, Ukrainio kaj Rusio. La retliston abonas 28 personoj -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=socio.polonia http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com