| Informa Kanalo Abonu.Com |
| ĈIUTAGAJ AKTUALAĴOJ DE POLA RADIO | ||
Prezidento Alekander Kwasniewski interparolis kun prezidento de Libano, generalo Emil Lahoud pri evoluo de reciproka komerco kaj rekonstruo de politikaj rilatoj. La pola prezidento renkontiĝinte kun generalo Lahoud okaze de la vizito ĉe polaj soldatoj, garnizonantaj en Libano, klopodis konvinki sian interparolanton, ke Pollando estas por Libano atrakcia ekonomia partnero. Polaj merkatistoj povus subteni la programon de rekonstruo de la libana ŝtato, interesaj estas ankaŭ ebloj partopreni energetikajn investaĵojn. Poloj de 20 jaroj soldatservas en Libano kadre de UNO-misio. Preskaŭ 240 soldatoj okupiĝantaj pri loĝistiko en internacia kontingento garnizonas en bazo apud Meditereaneo. Post la pintrenkonto en Kopenhago estas tutcerte, ke Eŭropo deziras, ke Pollando fariĝu parto de la eŭropa strukturo, nun ni devas pozitive respondi tiun defion - opinias ĉefministro Leszek Miller. La ĉefministro enmanigis lastdimanĉe diplomojn al la studentoj de la Landa Centro pri la Eŭropa Edukado. En la jam 4-a eldono de la jara kurso pri la konoj koncerne la Eŭropan Union partoprenis ĉirkaŭ 400 junaj personoj el la tuta lando. La kabinetestro substrekis, ke la registaro finis la intertraktojn kaj nun komenciĝas laŭvica malfacila tasko en la formo de preparo kaj okazigo de la referendumo, en kiu poloj decidos ĉu Pollando membriĝos en la Unio baze de la elintertraktitaj kondiĉoj. Laŭ vicĉefministro, ministro por la agrikulturo, Jaroslaw Kalinowski la rezulto de la agrikulturaj intertraktoj kun la Eŭropa Unio estas rezulto bona, kvankam ne eblas ĝin difini sukceso. Kalinowski deklaris, ke kiel estro de la Pola Kamparana Partio li rekomendos al la Ĉefkonsilantaro de la Partio pozitivan pritaskon de la intertraktoj. Laŭ Kalinowski kiel atingon de la kolektivo okupiĝanta pri agrikulturaj intertraktoj eblas ia. rekoni transŝovon de parto de la rimedoj el la fonduso por la evoluo de la kamparo al rektaj alpagoj. La prezidanto de la Nacia Pola Banko subtenis la opinion, ke Pollando devas laŭeble rapide eniri la sferon de eŭro kaj tiucele necesas rapide reformi la publikajn financojn. Leszek Balcerowicz aldonis, ke Pollando jam plenumis la inflacian kriterion, la kriterion de longdaŭraj procentumo-gradoj kaj ke la publika ŝuldo egalas al malpli ol 60 procentoj de la Landa Produkto Brutte. Li aldonis, ke realigenda tasko estas sanigo de la publikaj financoj, sed tio estas kondiĉo de firma evoluo, kiu ne ligiĝos kun kiu ajn ofero por la Unio. En Katowice okazis solenaĵoj ligitaj kun la 21-a datreveno de la tragikaj eventoj el decembro 1981, kiam en la minejo "Wujek" pereis 9 ministoj, pafmortigitaj de milicistoj. Temis pri unu el plej tragikaj eventoj de la milita stato. Tuj post ĝia proklamo en multaj laborestabloj en Silezio eksplodis strikoj. Por pacigi la situacion estis direktitaj al minejoj trupoj de armeanoj kaj milicistoj. En Gdansko okazis hodiaŭ solenaĵoj ligitaj kun la 32-a datreveno de Decembro 1970. Dum la strangolado de laboristaj protestoj en Gdansko fare de la militistaj kaj milicistaj trupoj en la Marborda Regiono pereis 44 personoj kaj pli ol mil estis vunditaj. La laborista protesto en la Marbordo daŭris inter la 14-a kaj 22-a de decembro, ĝi alkondukis al ŝanĝo de la reganta skipo en Pola Popola Respubliko. Dum la tuta komenciĝanta semajno la varmia-mazuria (la nordorienta Pollando) limgardistaro kune kun funkciuloj de dogansservoj kaj polico gvidis detalajn kontrolojn ĉe la limpasejoj kaj vojoj kondukantaj al la limo. La kampanjo celis elserĉi personojn, kiuj estas sekvataj de justico aŭ estadas en Pollando sen necesaj dokumentoj. La kampanjo estas gvidata ĉe la polaj-rusaj limpasejoj kaj alveturvojoj al la limo kun la kaliningrada regiono. Al Pollando tradicie venis la Bet Leĥema Pacolumo. Ĉe Lysa Polana polaj skoltoj transprenis ĝin de skoltoj slovakaj. La ideon de la Bet Leĥema Lumo el la naskiĝloko de Kristo fundamentas la deziro peri pacon, varmon, amon kaj ĝojon. Ĝi estos distrubiita al hospitaloj, infandomoj, lernejoj, institucioj kaj oficejoj. Ricevas ĝin prezidento Aleksander Kwasniewski, ĉefministro Miller, la marŝaloj de la Sejmo kaj Senato. La lumo simbolas internan silenton kaj enpensiĝon pri la Kristnasko-festo. Ĝi memorigas, ke la enmondiĝo de Jesuo portas pacopromeson al ĉiuj homoj en la mondo. Nunjare akompanas ĝin la devizo "Estu atestantoj de la Mizerikorda Dio". Proksimiĝis al la fino la 13-a Landa Librofoiro en Varsovio. Dum tri tagoj la Foiron vizitis pli ol 14 mil personoj, kio estas multe malpli ol en la antaŭaj jaroj. Tio ligiĝas kun ŝango de la foirdato, kiu estis ŝovita de aŭtuno je vintro. Protestis aparte librovendistoj, por kiuj decembro estas la plej enspezoriĉa monato dum la organizo de la foiro en decembro senigis ilin je parto de planitaj profitoj. Solidariziĝante kun librovendistoj multaj konataj eldonejoj rezignis partopreni en la foiro. Dum ĝioni prezentis ia. la unuan en Pollando profesian interretan informbultenon pri libroj kaj librovendista merkato. |
| ® 2000 DZIA£ TECHNIK MULTIMEDIALNYCH, esperanto.redakcio@radio.com.pl |
| http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com | Malabonu |