Informa Kanalo Abonu.Com

  ĈIUTAGAJ AKTUALAĴOJ DE POLA RADIO
     
   

> Ĉefministro Leszek Miller oficiale informis pri finefektivigo de la intertraktoj pri aliĝo de Pollando al la Eŭropa Unio. Post speciala kunsido de la registaro, kiu okazis nokte post la reveno el Kopenhago la ĉefministro transdonis al prezidento Aleksander Kwasniewski raporton pri la rezultoj de la intertraktoj kun la Unio. La raporto estos akceptita dum la registara debato la plej proksiman mardon. Dum la gazetara konfernco la ĉefministro diris, ke en la lastaj jaroj kun la Unio interparolis la nuna registaro, sed por sukcesa finefektivigo de la nunaj intertraktoj laboris ankaŭ multaj aliaj personoj, inkluzive membrojn de la antaŭaj registaroj. La pola kabinetestro substrekis, ke vendrede finiĝis longa vojo de pola "Solidareco" al la eŭropa solidareco. Miller citis la ĉefministron de Danlando, kiu diris, ke naskiĝis nova Eŭropo kaj rimarkigis, ke la 13-a de decembro, kiu por multaj poloj simbolas tragedion kaj reprezaliojn havas ŝancon veki asociaciojn kun tute nova ĉapitro de la historio.

Laŭ prezidento Aleksander Kwasniewski la aprobo de niaj ĉefaj postuloj flanke de la Eŭropa Unio estas granda sukceso. La pola prezidento akcentis, ke temas ĉefe pri kompensoj por la buĝeto, alpagoj por agrikulturistoj kaj kvotoj por la laktoproduktado. "Tiuj tri elementoj elmontras, ke persisto, pacienco kaj eĉ iu firmkuraĝo de la pola delegacio estis sencohava" - li substrekis. Laŭ Aleksander Kwasniewski la rezulto de la intertraktoj estas esenca argumento inklinonta polojn subteni membrecon de Pollando en la Unio dum la venontjara referendumo. Li aldonis, ke intertraktoj elmontras, ke ni havas bonajn partnerojn, je kiuj ni povos kalkuli, kiam ni fariĝos membroj de la Unio. La pola prezidento substrekis, ke ni ne devas timi, ke ni ne kapablos utiligi la unian kromfinancadon por evoluigi nian infrastrukturon.

La Primaso de Pollando, kardinalo Jozef Glemp takis, ke la vendreda pintrenkonto de la Eŭropa Unio en Kopenhago konsistigis por Pollando "grandan defion". "Mi ligas ĝin kun la 13-a de decembro 1981 - la tago de la reveno al iu subpremo, alie deziro limigi la liberecon. Hodiaŭ, 21 jarojn pli poste la saman tagon estas subskribita interkonsento pri kunlaboro, pri helpo. Temas pri kvalite alia skalo de la eventoj, kvazaŭ dorflankiĝo al iu sistemo kaj aliĝo al la nova - diris la Primaso de Pollando, komentante la decidon de la kopenhaga pintrenkonto pri vastigo de la Unio je 10 novaj ŝtatoj, inkluzive de Pollando. Li ne kaŝis, ke la nova sistemo estos multekosta kaj ke necesos ĉio ĉi ellabori.

Dum la finiĝintaj intertraktoj en Kopenhago Pollando atingis interkompreniĝon kun la Eŭropa Unio pri nia membriĝo. Laŭ la pola ĉefministro ĉiuj postuloj, kun kiuj Pollando iris al Kopenhago estis akceptitaj. Kvankam Pollando ne ricevis helpon de la Unio, premisitan en la tn. Agendo 2000 tamen en la jaroj 2004-2006 rekte en la buĝeton de Pollando venos preskaŭ 6 miliardoj da zlotoj. La Unio aprobis, ke el la strukturaj fondusoj destinitaj por Pollando oni povu transŝovi rekte en la buĝeton unu kaj duonan miliardojn da eŭroj. Tio estas grava decido, ĉar mono el la strukturaj fondusoj estas difinata kiel "malfacila", nome ni povas ricevis ĝin sed post plenumo de certaj kondiĉoj, aliflanke en la buĝeto tiu mono estas certe disponebla. La rektaj alpagoj al la agrikulturistoj ne estos samaj kiel por la uniaj farmistoj, sed ili egalos: en la unua membrojaro al 55 procentoj, en la dua al 60 kaj en la tria al 65 procentoj de tio, kion ricevas farmistoj uniaj. Pli frue la Unio proponis malpli altajn alpagojn. Pollando ne devos altigi VAT-imposton en la konstruado kaj konservos 7-procentan VAT-imposton por novaj loĝejoj, renovigoj kaj konstruservoj. La laktoprodukta kvoto egalas sume al pli ol 9 milionoj da tunoj. Pollando klopodis, ke tiu kvoto egalu al pli - 11 milionoj da tunoj. La ĉefministro asertas tamen, ke tiu kvoto signifas, ke Pollando ne estas minacita de laktoimporto. Pollando ricevis pli signifan subtenon por la protekto de la orienta limo en la alteco de 400 milionoj da zlotoj. Estis akceptita ankau la jura klaŭzo, kiu ebligos al Pollando kontroli la nutraĵ-importon kaj kaze de neceso entrepreni preventorimedojn. Estis ankaŭ elintertraktita senredonenda helpo por malgrandaj kaj mezgrandaj agrikulturaj bienoj, atribuata dum 5 jaroj.

     

 © 2000 PR S.A.
 ® 2000 DZIA£ TECHNIK MULTIMEDIALNYCH, esperanto.redakcio@radio.com.pl
Retlisto 'Chiutagaj aktualajhoj de Pola Radio'

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu