Informa Kanalo Abonu.Com

  ĈIUTAGAJ AKTUALAĴOJ DE POLA RADIO
     
   

Vendredo estas la dua tago de la historia pintrenkonto en Kopenhago, kiu estas decidonta pri la membriĝo-invito al la Komunumo de dek ŝtatoj- inkluzive de Pollando. Antaŭtagmeze okazis la renkontiĝo de la pola ĉefministro Leszek Miller kun la estro de la dana registaro Anders Fogh Rasmussen. Ĝi estis la unua raŭndo de la intertraktoj, kiujn Danlando deziras fini malfrue posttagmeze. La duan raŭndon de la interparoloj de polaj intertraktantoj ĉeestis ankaŭ la eŭropunia komisaro Guenter Verheugen.

Prezidento Aleksander Kwasniewski antaŭanoncis la propran inform-kampanjon antaŭ la pola referendumo pri la Eŭropa Unio. Li certigis, ke sur la mapo de Pollando ne troviĝos blankaj makuloj, tio signifas lokoj, kiuj ne estus informitaj pri tio kian ŝancon signifas por Pollando la membriĝo en la Unio kaj kian strebon tio postulas niaflanke.

Laŭ profesorino Elzbieta Kawecka-Wyzykowska el la Ĉefa Komerca Altlernejo ekde la momento de la pola membriĝo en la Unio polaj konsumantoj povas atendi prezo-malaltigojn de plimulto da varoj. Unuavice malkreskos la prezoj de aŭtomobiloj kaj alkoholaĵoj. Krome - ŝiaopinie - "...pli granda malfermiĝo rilate al la eŭropunia merkato signifos kreskon de konkurenco-premo je la landaj produktantoj".

La Senato proklamis la buĝeton por la venonta jaro. La planatadeficito egalos al 38 miliardoj 700 milionoj da zlotoj. Oni alprenis amendojn antaŭvidantajn la pligrandigon de la buĝeto-elspezoj por la konstruado de la varsovia metroo je 70 milionoj da zlotoj.

Pasas la 21-a datreveno de la proklamo de la milita stato en Pollando. La regopovon tiam transprenis la Militista Konsilantaro por Nacia Savo kun generalo Wojciech Jaruzelski. La militara kampanjo celis likvidi la sociajn protestojn kaj haltigi la demokratajn procezojn, inaŭguritajn en aŭgusto de la 1980-a jaro. La milita stato daŭris ĝis la 22-a de julio en la 1983-a jaro.

En la 21-a datreveno de la proklamo de la milita stato ĉirkaŭ 70 personoj nokte manifestaciis antaŭ la vilao de generalo Jaruzelski en la varsovia Mokotow-kvartalo. La manifestaciantoj kunportis grandan panelon kun surskribo "Jaruzelski ni memoras Viajn krimojn" kaj arĥivajn fotojn el la tiama tempo. Multaj el la partoprenintoj esprimis la opiniojn, ke "... estas nepermesebla, ke generalo Jaruzelski ĝis hodiiaŭ ne estis prijuĝita pro la milita stato".

La Instituto pri la Nacia Memoro publikigis libron sub la titolo "La milita stato en Pollando 1981-1983". Kiel informis la estro de la Instituto Leon Kieres ĝi estos la unua kompleta monografio de la milita stato konsideranta ĝian trapason en plimulto de la regionoj de Pollando. Profesoro Kieres ankaŭ certigis, ke la eldono de la libro ne signifas finiĝon de la juĝesploroj el la tiama tempo.

     

 © 2000 PR S.A.
 ® 2000 DZIA£ TECHNIK MULTIMEDIALNYCH, esperanto.redakcio@radio.com.pl
Retlisto 'Chiutagaj aktualajhoj de Pola Radio'

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu