| Informa Kanalo Abonu.Com |
| ĈIUTAGAJ AKTUALAĴOJ DE POLA RADIO | ||
|
La pola registaro dum sia kunsido analizis la respondon de la Eŭropa Unio al la polaj proponoj, prezentitaj en Bruselo fare de la ministro por la eksterlandaj aferoj Wlodzimierz Cimoszewicz. La eŭropunia starpunkto atingis Varsovion antaŭtagmeze merkrede. El la neoficialaj informoj rezultas, ke la Unio ne estas preta akcepti polajn postulojn. En la ĉefministra kancelario renkontiĝis ĉiuj eksaj ĉefministroj de la Tria Pola Respubliko por priparoli la lastan etapon de la intertraktoj kun la Eŭropa Unio. La aferprezentanto de la registaro Michal Tober informis, ke Leszek Miller invitis ĉiujn kabinet-estrojn por konsulti kun ili decidojn, kiuj estos alprenataj en la plej proksimaj tagoj. Britujo deklaris, ke en la momento de la pola membriĝo en la Eŭropa Unio poloj povos labori en ĉi tiu lando - informis ĉefministro Leszek Miller. Ĝis nun ĉi tiujn deklarojn faris nur kvin el 15 landoj - membroj de la Unio. Apartenas al ili Danlando, Irlando,Greklando, Nederlando kaj Svedujo. En Katowice komenciĝis la tria raŭndo de la intertraktoj de la ministaj sindikatoj kun reprezentantoj de la registaro pri la ŝanĝoj en la registara programo de la restrukturigado de la minindustrio de la ŝtona karbo. La sindikatanoj avertis, ke fiasko de la merkredaj interparoloj signifos inaŭguron ĵaŭde de la strika kampanjo. La vicĉefministro, financo-ministro Grzegorz Kolodko informis, ke lia registaro laboras super la ŝanĝoj de la imposto-sistemo, kiuj estos favoraj por imposto-pagantoj kaj helpos al la evoluo de la mastrumado. Ministro Kolodko ankaŭ referencis al la nunjara inflacio-grado, kiu -liaopinie ne superos 2 procentojn, dum kiam en la buĝeto oni planis 4,5 procentojn. En la prezidenta palaco okazis solenaĵo, dum kiu prezidento Kwasniewski enmanigis la Ordenon de la Blanka Aglo al historiisto, unu el la gvidantoj de la kontraŭkomunista opozicio en Pola Popola Respubliko, eksa multjara deputito kaj eksa ministro por la eksterlandaj aferoj -profesoro Bronislaw Geremek. La plej supera Ordeno de Pola Respubliko estis atribuita al la profesoro pro la meritoj por Pollando, unuavice por la agado favore al la demokrataj transformiĝoj en Pollando kaj firmigado de la pozicio de Pollando en la mondo. Longdaŭrajn ovaciojn starante ricevis profesoro Wladyslaw Bartoszewski dum solenaĵo memoriganta la 60-jariĝon de ZEGOTA - organizaĵo, kiu dum la dua mondmilito savis milojn da judoj. La renkontiĝo kun la partopreno de polaj kaj judaj medioj okazis en la Muzeo de Holokaŭsto en Vaŝingtono. Profesoro Bartoszewski estas la ununura vivanta fondinto de ZEGOTA. Johano Paŭlo la Dua jam ricevis kristnaskajn donacojn de siaj samlandanoj - de poloj. De montaranoj el Zakopane la Papo ricevis kristnaskajn arbetojn, de la delegacio de Pola Radio - sonregistritajn paroladojn, kiujn li faris dum la pilgrim-vizito en Krakovo kaj el Kalisz li ricevis riĉe ornamitan pianon. La Papo jam transsendis al ĉiuj poloj kristnaskajn bondezirojn. Lige kun la pasanta nunjare 100-a naskiĝdatreveno de konata pola grafikisto, pentristo kaj ilustristo - Jan Marcin Szancer en Varsovio estis malkovrita memor-tabulo. La solenaĵon partoprenis la edzino de la pola prezidento -Jolanta Kwasniewska. Szancer ilustris 240 librojn por infanoj . En Tatry-montaro okazis la kampanjo de ĉamo-kalkulado. Laborantoj de Tatry- kaj Slovaka Naciaj Parkoj dufoje en la jaro - aŭtune kaj printempe - ekzamenas kiom da ĉi tiuj bestoj vivas en la montaro. |
| ® 2000 DZIA£ TECHNIK MULTIMEDIALNYCH, esperanto.redakcio@radio.com.pl |
| http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com | Malabonu |