Informa Kanalo Abonu.Com

  ĈIUTAGAJ AKTUALAĴOJ DE POLA RADIO
     
   

En Bruselo ne okazis proksimiĝo de la starpunktoj inter Pollando kaj la Eŭropa Unio - informis ĉefministro Leszek Miller. "La renkonto de la pola ministro por la eksterlandaj aferoj Wlodzimierz Cimoszewicz kun uniaj reprezentantoj okazis en malvarma etoso. Verŝajne en Bruselo oni atendis, ke ni prezentos jam neniujn postulojn" - aldonis la ĉefministro.

La plenrajtigito de la registaro por la eŭropa informado Slawomir Wiatr konstatis, ke la registaro en la 2003-a jaro destinos 7 milionojn 200 mil zlotojn por inform-agado ligita kun la Eŭropunia integriĝo. La dua etapo de ĉi tiu registara kampanjo estos inaŭgurita en januaro.

Debatas la Ministro-Konsilantaro. Ĝi konatiĝas interalie kun la informo pri la preparo-stato de Pollando al la Eŭropa Unio kaj ankaŭ kun la pritakso de la enpraktikigado-stato de la "Programo de la restrukturigado de la minindustrio de la ŝtona karbo en la jaroj 2003-2006".

En Katowice estas daŭrigata la dua raŭndo de la interparoloj inter la sindikatanoj-ministoj kaj la registaro pri la planata restrukturigado de la minejoj de la ŝtona karbo. "Almenaŭ ĝis nun oni ne interkompreniĝis koncerne la labor-kontrakton en la min-industrio nek koncerne la decidon pri fermo de minejoj" - diris reprezentanto de la Sindikato de ministoj Waclaw Czerkawski. La sindikatanoj avertis, ke se la interparoloj ne finiĝos per kompromiso, tiam ĵaŭde estos inaŭgurita en Silezio la pli frue anoncata ĝenerala striko.

La estadanta de dimanĉo en Moskvo marŝalo de la Sejmo Marek Borowski renkontiĝis kun la rusa ĉefministro Michail Kasjanow kaj kun la prezidantoj de ambaŭ ĉambroj de la parlamento Giennadij Sielezniow kaj Sergiej Mironow. Marde unu el la ĉefaj temoj de la interparoloj de Marek Borowski en Moskvo estis la ambaŭlanda kunlaboro kaj la situacio de katolikismo en Rusio.

Bjelarusio estas preta fari ĉion por plibonigi la rilatojn inter Varsovio kaj Minsko. Tiun deklaron prezentis la bjelarusa prezidento Aleksander Lukaszenka dum transpreno de akreditigaj leteroj de la nova pola ambasadoro Tadeusz Pawlak. La prezidento substrekis, ke por plibonigi la ekonomian kunlaboron kaj interhomajn kontaktojn oni devas aktivigi politikan dialogon kaj profundigi la reciprokan interkompreniĝon inter ambaŭ ŝtatoj.

Pollando transdonis 20 milojn da dolaroj al UNO-Agentejo por la aferoj de fuĝintoj, helpanta al palestinaj fuĝintoj en la Sfero de Gazo, kie ĝi gvidas lernejojn, kurac-konsultejojn, kiel ankaŭ donas socialan kaj nutraĵan helpon. Lige kun drameca situacio de miloj da palestinaj familioj en Gazo la Agentejo turnis sin al ŝtatoj kaj internacia socio pri kroma helpo.

Andrzej Goszczynski el la Centro de Monitorado de Gazetara Libereco fariĝis laŭreato de la ĵurnalista premio atribuata de Amnesty International. Li estis distingita pro la artikolo dediĉita al la homaj rajtoj, publikigita de la semajnrevuo "Polityka". Amnesty International tiamaniere omaĝis la Internacian Tagon de la Homaj Rajtoj.

En la 80-a datreveno de la elekto de Gabriel Narutowicz la unua prezidento de Pola Respubliko en Varsovio estis malkovrita lia monumento. La prezidento plenumis sian postenon nur 7 tagojn. Li pereis el la manoj de atencinto Eligiusz Niewiadomski.

     

 © 2000 PR S.A.
 ® 2000 DZIA£ TECHNIK MULTIMEDIALNYCH, esperanto.redakcio@radio.com.pl
Retlisto 'Chiutagaj aktualajhoj de Pola Radio'

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu