Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ĈIUTAGAJ AKTUALAĴOJ DE POLA RADIO La ministro por la eksterlandaj aferoj, Wlodzimierz Cimoszewicz certigis, ke la pola delegacio venis al Bruselo por defendi niajn postulojn ligitajn kun kondiĉoj membriĝi en la Unio. La hodiaŭa, lasta intertrakta sesio ebligos enkonduke difini koncerne kiujn problemojn la 15-opo emas al kompromiso. Al Bruselo krom ministro por la eksterlandaj aferoj venis la vicministro por la agrikultuiro, Jerzy Plewa kaj la ĉefintertraktanto, Jan Truszczyñski. La pola delegacio pridiskutas lunde kun la Unio verŝajne ĉion krom financaj aferoj. Tiujn oni traktos dum la pintrenkonto en Kopenhago. Hodiaŭ Pollando pledas ia. por la grandeco de produktado de lakto kaj de referenca grenrikolto je unu hektaro. Kvankam estas tro frue taksi koncerne kion eblas antaŭvidi kompromison, la lunda sesio influos la definitivan rezulton de interkompreniĝo. Unu semajnon antaŭ la eŭropunia pintrenkonto en Kopenhago la pola registaro subtenis sabate nian intertraktan starpunkton koncerne plej gravajn aferojn. La kabineto deziras daŭre, ke post membriĝo en la Unio Pollando dum tri jaroj ricevu kompensojn pro parto de sia kotizado al la unia kaso. Simila starpunkto estis akceptita koncerne rektajn alpagojn por la agrikulturo. Pollando deziras, ke la Unio atribuu pli da rimedoj el la fonduso por la evoluo de la kamparo kaj ne aprobas limigon de eblo kompletigi alpagojn el la propra buĝeto. Sub la devizo "Nia komuna estonteco en nova vastigita Eŭropo" en Varsovio okazis pintrenkonto de agrikulturistaj organizoj el la landoj kandidatantaj al la Unio. Partoprenis ĝin reprezentantoj de agrikulturistaj organizoj el 9 ŝtatoj. Por la fino de la konferenco estis proklamita rezolucio, en kiu ĝiaj sigelintoj postulis egalajn rajtojn kaj devojn por ĉiuj agrikulturistoj en la vastigita Unio. La rezolucio referencas al la eŭropa principo de solidareco kaj emfazas neceson certigi konkurencoeblon por agrikulturistoj el la ŝtatoj, kandidatantaj al la Unio. La polaj-rusaj interparoloj en Moskvo pri gasliveroj al Pollando ne alportis esperigajn decidojn pri malgrandigo de liveroj de la rusa gaso. Estis sole decidite, ke la interparolojn necesas daŭrigi. Ministro por la mastrumado, Jacek Piechota diris, ke la starpunkto de polaj aŭtoritatoj devas esti firma, ĉar ni frontas tre malfacilan situacion. Li klarigis, ke kontrakto pri gasliveroj el Norvegio estis subskribita antaŭ reintertrakto de la kontrakto kun Rusujo, kiu nun ne emas al kompromiso timante, ke la norvega kontrakto senigos ĝin je parto de galiveraj enspezoj. Dume la kontrakto kun Norvegio estis subskribita por variigi la liverfontojn de gaso por Pollando. En Katowice ĉe la intertrakta tablo denove debatas reprezentantoj de la registaro kaj ĉiuj ministaj sindikatoj por daŭrigi la inaŭguritajn merkrede interparolojn pri restrukturigo de la ŝton-karba minindustrio. Dum la pasintsemajnaj interparoloj la registara flanko deklaris eblon prokrasti la likvidadon de minejoj kaj garantii al maldungotaj ministoj laborlokojn en daŭre funkciantaj minejoj. La ĉefministro Miller substrekis en Pola Radio la neceson restukturigi la minindustrion por eviti kolapson de ĉi tiu ekonomia branĉo. Pola Sciencakademio solenas la 50-jariĝon de sia agado. Aktuale la Akademio havas 227 membrojn, ĝi enlaborigas sume 4 mil sciencajn laborantojn, inkluzive de 800 profesoroj. La centroj de la Pola Sciencakademio gvidas pli ol 2 mil esplorprojektojn. En Varsovio okazis solena sesio ligita kun la jubileo. Partoprenis ĝin ĉirkaŭ 900 sciencistoj kaj kelkdek gastoj el la landoj de la Eŭropa Unio. La honoraj gastoj de la sesio estis prezidento Aleksander Kwasniewski kaj ĉefministro Leszek Miller. Pri la mondaj karieroj de renomaj polinoj, la virina arto kaj komenco de la virinaj studoj en la Jagellona Universitato diskutis sabate en Krakovo partoprenantinoj de la konferenco "La rolo de polinoj en la eŭropa kulturo kaj scienco". Kadre de la programo oni parolis ia. pri Maria Curie-Sklodowska, Helena Modrzejewska. La konferencon organizis la establita jarkomence komitato "Eŭropo estas inter ni", kies Programkonsilantaron prezidas Danuta Waniek. Diskriminado de romaoj kaj stereotipoj koncerne malplimultojn en Pollando estis temo de la scienca sesio en Opole. En la Teologia Fakultato de Opole-Universitato romaoj renkontiĝis kun reprezentantoj de lokaj aŭtoritatoj. En Pollando vivas nun ĉirkaŭ 35 mil romaoj, kaj kvankam ili loĝas tie de pli ol 600 jaroj ili havas neniun reprezentanton en la strukturoj de la povo eĉ de la plej baza ŝtupo. La sesion en Opole partoprenis inter aliaj senatano Dorota Simonides kaj arĥiepiskopo, Alfons Nossol. En Vieno estis entuziasme bonvenigita la baletspektaklo "Montar-rabistoj" laŭ la muziko de Karol Szymanowski en la plenumo de solartistoj kaj baleto de la viena konservatorio. La premiero de la spektaklo, por la unua fojo prezentita en Aŭstrio okazis kadre de la daŭranta Pola Jaro en Aŭstrio. Pola poeto, prozisto kaj eseisto, Adam Zagajewski transprenas en Munkeno ĉiujaran prestiĝan premion de Horst Bienek pro liriko, kiu premio estas atribuata de Bavara Akademio de la Belartoj. Pri la verdikto decidis poeziaĵoj de Zagajewski tradukitaj de Karl Dedecius, kiuj aperis en la volumento "Mistiko por komencantoj". La retliston abonas 21 personoj -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=socio.polonia http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com