| Informa Kanalo Abonu.Com |
| ĈIUTAGAJ AKTUALAĴOJ DE POLA RADIO | ||
|
Ĉefministro Leszek Miller daŭrigas renkontiĝojn kun la gvidantoj de la eŭropaj ŝtatoj, kun kiuj li priparolas la kondiĉojn de la vastigo de la Eŭropa Unio. Vendrede posttagmeze la pola kabinetestro renkontiĝis kun la ĉefministro de Svedio, Goran Persson. La ĉeftemo de la interparoloj krom financaj aferoj estis verŝajne rektaj krompagoj por individuaj farmistoj. Vespere la pola kabinetestro forflugas al Bratislavo por partopreni dutagan renkontiĝon de la ĉefministroj el la ŝtatoj de la Viŝehrada Grupo. Ĉi-lasta renkontiĝo estas laŭvica pruvo pri solidara agado de la ŝtatoj de la regiono en la fina fazo de la aliĝintertraktoj. La ministro por la eŭropaj aferoj, Danuta Huebner dementis ĉeĥajn informojn, ke Pollando rezignis pri batalo por pli altaj alpagoj por agrikulturistoj. Ĉeĥio, laŭ Reuter-agentejo akuzis nian landon pri rompado de komunaj difinoj de la ŝtatoj de la Viŝehrada Grupo, celantaj elintertrakti pli bonajn kondiĉojn de la membreco en la Unio. La pola ministro informis, ke landoj de la Viŝehrada Grupo bone scias pri la klopodoj de Pollando, ke la Unio por la rektaj alpagoj al agrikulturistoj destinu laŭeble plej multe da mono el la fonduso por la evoluo de la kamparo. Ŝi aldonis, ke aliaj kandidatantaj landoj klopodas pri laŭble granda, kroma subteno por la agrikulturo, sed el la propraj buĝetoj. Prezidento Aleksander Kwasniewski vendrede posttagmeze forflugas al Vieno, kie li partoprenos la konferencon "Moralo kaj politiko", organizitan de la tiea Instituto pri Humanismaj Sciencoj. Kiel unu el la invititaj gastoj prezidento Kwasniewski prezentos prelegon pri la temo "Honesteco en la politika vivo". La konferencon partoprenos ia. la prezidanto de la Eŭropa Komisiono, Romano Prodi. 68 procentoj de poloj deklaras sin por necedemaj interparoloj kun la Eŭropa Unio, eĉ per la kosto de malfrua membriĝo en la eŭropuniaj strukturoj - rezultas el la opinisondado de Pentor-Instituto. Nur ĉiu kvina enketito deziras, ke Pollando ne obstinu ĉe siaj kondiĉoj kaj laŭble rapide membriĝu en la Unio. 13 procentoj ne havas firman opinion. Laŭ Jerzy Gluszczynski el Pentor, la rilato de poloj al tio, laŭ kiuj kondiĉoj ni membriĝos en la Unio ne subiĝas al konjunkturaj ŝanĝoj. Similajn opiniojn poloj deklaris en julio nunjare. La Sejmo proklamis rezolucion, kiu memorindigas la viktimojn de la milita stato. La 13-an de decembro pasas la 21-a datreveno de ĝia proklamo. Ni legas en la rezolucio: "En la datreveno de la milita stato nia memoro kaj dankemo direktiĝas al ĉiuj ĉi, kiuj portis oferojn favore al sendependeco de Pollando, naciaj kaj civitanaj liberecoj. Tiutage ni omaĝas la heroojn de la pola libereco, al kiuj ni dankŝuldas renaskiĝon de libera kaj demokrata Respubliko". Dum la vendrede kunsido la Sejmo aŭskultis informon de la registaro pri la situacio en la pola minindustrio fone de la nova programo restukturigi la branĉon. Ĝi premisas likvidon de 7 minejoj kaj maldungon de 35 mil personoj. Duono de ili emeritiĝos. Por la ceteraj la registaro estas preparonta alternativajn laborlokojn. La Sejmo krome aŭskultas informon pri la profitdoneco de la agrara produktado kaj post la unua laŭprezento konsideras leĝon pri formo de la agrara reĝimo de la ŝtato. En la pola ambasado en Parizo debatas konferenco dediĉita al stereotipoj de Pollando en Francio kaj de Francio en Pollando. Temas pri aranĝo organazata kadre de preparoj al la Jaro de Pola Kulturo en Francio, okazonta post du jaroj. La konferencon organizitan de la pola ambasado kaj Centro por ka Centra-eŭropaj Studoj sub la patroneco de UNESCO, partoprenas politikistoj kaj sciencistoj el Pollando kaj Francio kaj ankaŭ konataj francaj ĵurnalistoj el avanaj ĵurnaloj, ia. el "Le Figaro" kaj "Le Monde". Neniu povas resti indiferenta je perforto, aparte rilate al la infanoj - substrekis la partoprenantoj de la 7-a Tutlanda Konferenco kontraŭ la perforto en la Familio, okazinta lastĵaŭde en Varsovio. La konferenco estis organizita de la Ŝtata Agentejo por la solvado de alkoholaĵ-problemoj, tutlanda rapidservo por la viktimoj de perforto en Familio kaj Supera Lernejo de Socia Psikologio. En la Reĝa Kastelo en Varsovio estis enmanigitaj premioj de la Fondaĵo favore al la pola scienco pro la plej gravaj atingaĵoj kaj sciencaj malkovroj de la lastaj kelkaj jaroj. La premioj estis atribuitaj la 11-an fojon. La distingoj estis atribuitaj en kvar kategorioj kaj krom diplomoj distingitaj sciencistoj ricevis monpremiojn en la alteco po 60 mil zlotoj. Jan Nowak Jezioraski vendrede ricevis la premion "Homo de interpaciĝo 2002". La premio estis atribuita de la Pola Konsilantaro de Kristanoj kaj Judoj pro la kontribuo al la kristana-juda dialogo en Pollando. La distingito deklaris, ke tiu premio havas por li apartan signifon pro la universala karaktero de la ideo "interpaciĝo" al kiu li klopodis servi. Liaopinie interpaciĝo kontestas malamikecon kaj malamon, kiu kondukas al malfeliĉoj kaj tragedio. Pola ĵaztrumpetisto, Tomasz Stanko transprenas en Vieno Eŭropan Ĵazpremion, al kiu patronecas Hans Koller. Fondita de Austrian Music Office premio estas atribuita la unuan fojon. Krom Stanko al la premio estis nomumitaj grandiozaj ĵazistoj: dana perkutistino Marylin Mazur, finna saksofonisto Jukka Perko kaj du pianistoj - nederlandano Misha Mengelberg kaj svedo Szwed Bobo Stenson. Renoma plenumanto de malnova muziko, japana violoncelisto, Hidemi Suzuki ludos en Pollando kvin koncertojn, titolitajn "Klasiko por la vintraj vesperoj - Mozart, Boccherini". La koncertoj okazos en diversaj urboj de Pollando inter la 11-a kaj 15-a de decembro. La japanan violonĉeliston akompanas orkestro Arte dei Suonatori. |
| ® 2000 DZIA£ TECHNIK MULTIMEDIALNYCH, esperanto.redakcio@radio.com.pl |
| http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com | Malabonu |