Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ĈIUTAGAJ AKTUALAĴOJ DE POLA RADIO Prezidento Aleksander Kwasniewski venis al Parizo por renkontiĝi kun la franca prezidento Jacques Chirac. La ĉefa temo de la debatoj estas la afero ligita kun intertraktoj antaŭantaj la akcepton de Pollando al la Eŭropa Unio.La polan prezidenton akompanas la ministro por la eksterlandaj aferoj Wlodzimierz Cimoszewicz, kiu interparolos kun la ĉefo de la franca diplomataro kaj partoprenos ankaŭ la debaton en la franca Nacia Asembleo pri la estonteco de Eŭropo. La Sejmo komencis kvartagan kunsidon. Marde la deputitoj elaŭskultis la projekton de leĝo pri la Nacia Sanec-Fonduso. La projekto antaŭvidas likvidon de 17 kasoj de malsanuloj kaj kreon de unu Fonduso kun 16 filioj. La Fonduso estus subalternigita al la sanec-ministro. La opozicio kritikas la projekton, asertante, ke ĝi celas centrigon de la san-servo. La Ministro-Konsilantaro dum la marda kunsido konatiĝas kun informoj pri la agado, celanta realigadon de la "Programo de la restrukturigado de la ŝtona karbo en Pollando en la jaroj 2003-2006". Kontraŭ la restrukturigado-planojn protestas sindikatoj. La vic-prezidanto de la Landa Komisiono de la Sindikato de Ministoj Jerzy Demski memorigis, ke proteste kontraŭ la planojn de la registaro la plej proksiman vendredon en ĉiuj minejoj kaj min-establoj okazos referendumo pri la ĝenerala striko en la min-industrio. Ĉefministro Leszek Miller inaŭguris lunde la polajn solenadojn de la Eŭropa Jaro de Neplenlertuloj 2003. La honoran patronecon super la solenadoj prenis prezidento Aleksander Kwasniewski. En Pollando samtempe komenciĝis socia kampanjo sub la devizo "Ĉu fakte ni diferencas de la aliaj ?" kiu celas kreskigon de impresiĝemo de la socio kaj politikistoj rilate al la problemoj de neplenlertuloj. Donacojn je la valoro de 250 mil zlotoj transdonis al la Asocio de Poloj en Ukrainio la Fondaĵo "PONTO-Helpo al poloj en la Oriento",kun la sidejo en Radom /la centra Pollando/. La donacoj estos disdonitaj inter poloj loĝantaj en Kievo kaj sur la terenoj poluciitaj rezulte de la eksplodo en la nuklea elektrejo en Ĉernobilo. En Ukrainio loĝas ĉirkaŭ du millionoj da poloj. 275 tunojn da donacoj kolektis la Federacio de Nutraĵo-Bankoj dum tritaga kampanjo en superbazaroj. En preskaŭ 200 urboj en la tuta Pollando klientoj de plej grandaj vendejoj parton de la aĉetitaj nutraĵoj destinis por helpi al infanoj, neplenlertuloj kaj mizeruloj. La helpo estas atingonta preskaŭ 150 mil personojn. Pola reĝisoro, scenaristo kaj film-produktanto Janusz Kijowski estis elektita la vic-prezidanto de FERA - Eŭropa Federacio de Film-Reĝisoroj. Li estas la unua post la jaroj polo membranta en la aŭtoritatoj de la Eŭropa Federacio. En la jaroj 1990-1992 la prezidanto de la Asocio estis Krzysztof Zanussi. Konata pola skisaltisto Adam Malysz solenas marde sian 25-an naskiĝdatrevenon. Lige kun ĉi tiu okazo multaj admirantoj deziris al li sportajn sukcesojn en bona san-stato. La retliston abonas 16 personoj -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=socio.polonia http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com