Informa Kanalo Abonu.Com

  ĈIUTAGAJ AKTUALAĴOJ DE POLA RADIO
     
   

Ĉefministro Leszek Miller renkontiĝas kun la kanceliero de Germanio, Gerhard Schroeder en lia privata domo en Hanovro, en la Malsupra Saksio. La ĉeftemo de la interparoloj estas membreco de Pollando en la Eŭropa Unio. Germanio estas pledanto por nia eniro en la Union, sed ĝi frontas financajn embarasojn kaj ne volas grandigi elspezojn por la agrikulturo ekster la jam difinita por la plej proksimaj jaroj unia buĝeto. Schroeder samtempe substrekas, ke Pollando en la unua jaro post membriĝo en la Unio ne povas esti ĝia neta paganto.

Aferoj ligitaj kun la vastigo de la Eŭropa Unio estas ankaŭ la ĉeftemo de la vendreda renkontiĝo de la ministroj por la eksterlandaj aferoj de Pollando kaj Germanio - Wlodzimierz Cimoszewicz kaj Joschka Fischer. La germana ministro, kiu faras en Pollando unutagan viziton interparolas ankaŭ pri la pola-germana kunlaboro. Post la renkontiĝo la germana kaj pola ministroj enmanigis ĉiujaran premion pro apartaj meritoj por la evoluo de la polaj-germanaj rilatoj. La nunjara laŭreato estas la Pola-Germana Lernolibra Komisiono.

Intertraktoj kun la Eŭropa Unio estas la ĉefcelo de la kunsido de la Ministrokonsilantaro. La registaro prirtaksas interalie la prezentitajn marde - de Danio - novajn financoproponojn lige kun vastigo de la Eŭropa Unio. Danlando proponis ia. konservon de 40-procentaj rektaj alpagoj por agrikulturistoj dum tri jaroj, grandigon de kvotoj por la agrikultura produktado kaj kompenson por la buĝeto en la unua membrojaro de Pollando en la Unio. La pola registaro traktas tiujn proponojn kiel paŝon al bona direkto, sed samtempe kiel la elirmaterialon por pliaj intertraktoj.

La prezidanta en la nuna jarduono en la Eŭropa Unio, Danlando avertis la kandidatantajn ŝtatojn, ke ne-finefektivigo de intertraktoj dum la decembra pintrenkonto en Kopenhago povas prokrasti ilian membriĝon ĝis la 2007-a jaro. Danlando prezentis la definitivan, kiel ĝi opinias, unian financan proponon por ŝtatoj dezirantaj membriĝi en la Unio, kaj la dana ĉefministro diris, ke la kandidatoj, kiuj ĝin rifuzos - petolas kun historia ŝanco vastigi la blokon.

La ministro por la eksterlandaj aferoj de Nederlando Jaap de Hoop Scheffer esprimis la opinion, ke estas ankoraŭ eblaj intertraktoj pri altigo de produktaj kvotoj kaj rektaj alpagoj por farmistoj el la kandidatantaj landoj. Pri tiuj aferoj li interparolis kun la ministro por la eksterlandaj aferoj, Wlodzimierz Cimoszewicz. La aferoj enestantaj en la danaj financaj kaj agrikulturaj proponoj ne plene konformas al la kandidatoj, inkluzive de Pollando. La nederlanda ministro asertas, ke Unio ankoraŭ pretas kompromisi.

La ministroj por la internaj aferoj de la eŭropuniaj ŝtatoj proponis la leĝprojekton, kiu enkondukos severajn mallibereco-punojn por personoj okupiĝantaj pri la kontrabandado de homoj. Altaj punoj celas bari la kontrabandadon de dekoj da miloj da nelegalaj enmigrantoj. La estroj de la ministerioj por la internaj aferoj de la 15-opo atingis interkompreniĝon ĉi-koncernan jam pasintjare, tamen oni atendis ĝis kiam la parlamentoj de la unuopaj ŝtatoj alkonformigos sian leĝaron al la uniaj proponoj.

Prezidento Aleksander Kwasniewski subskribis leĝamendon, kiu grandigas la partopagon por la sanasekuro. La partopago kreskos je kvarona procento, kio okazos per la kosto de la enspezoj de poloj, ĉar nur la nun validan partopago-nivelon eblas forkalkuli de la imposto. Laŭ la registaro tiu ŝanĝo certigos al la sanserva sistemo kromajn 900 milionojn da zlotoj.

Hodiaŭ enviviĝas la unua parto de amenditaj reguloj de la laborkodo. Ŝanĝoj forigas ia. la devon subskribi kun laboranto laborkontrakton por nedifinita periodo, post la paso de la valideco de la 2-a laborkontrakto por periodo difinita. Ili ankaŭ ebligas al malgrandaj firmaoj, kiuj frontas financajn malfacilaĵojn apliki malpli favorajn laborkondiĉoj ol tiuj, kiuj troviĝas en laborkontraktoj.

Pollando ne dependigos ratifon de membro-interkonsento de Litovio en NATO de solvo de la problemoj de litovaj poloj. Tamen ĝi utiligos tiun tmpon por reguligi disput-aferojn - diris post la renkontiĝo en Vilnjuso kun reprezentantoj de la pola socio la prezidanto de la sejma komisiono por la eksterlandaj aferoj, Jerzy Jaskiernia. Li tamen atentigis, ke Pollando tre interesiĝas pri pliboniĝo de la situacio de la poloj en Litovio kaj pri solvo de tiaj aferoj, kiel redono de grundoj en la Vilnjusa regino kaj ortografio de polaj familiaj nomoj.

Ekde vendredo ĝis dimanĉo la Fondaĵo Nutraĵbanko SOS organizas en Varsovio festokazan kolekton de nutraĵoj por personoj plej multe ĝin bezonantaj. Temas pri la kvina ĉi-speca kampanjo laŭvice. Partopenas ĝin 16 plej grandaj varsoviaj superbazaroj. Pasintjare oni kolektis 20 tunojn da nutraĵoj, nunjare oni kredas ĝin superi. La patronecon super la kampanjo transprenis la prezidanto de Varsovio, Lech Kaczynski.

Pola artisto kun internacia famo - Roman Opalka fariĝis laŭreato de la nunjara premio Gerhard Altenbourg, kiu estas atribuata ĉiun duan jaron. Opalka apartenas al plej konataj kaj alte taksataj polaj pentristoj. Opalka naskiĝis en Francio, repatrujiĝis al Pollando, sed revenis al la naskiĝolando en la 1977-a. En la 1991 jaro li ricevis premion de la franca kulturministerio por la plej bona franca pentristo, tamen li daŭre ofte vizitas Pollandon.

Al Wawel-kastelo venis la lasta, postmorta donaco de profesorino Karolina Lanckoronska - senavara donacantino, kiu ekde la 1994-a jaro trasndonis al Krakovo preskaŭ 600 verkojn el sia kolekto. Wawel-kolekto riĉiĝis ĉi-foje ia. per la porteto de Karol Lanckoronski pentrita de Jacek Malczewski, akvarelaĵoj de Wawel-Katedralo kaj palaco en Rozdole. Post plurjara klopodado al Krakovo revenis ankaŭ rabita dummilite valora pentraĵo el la nederlanda skolo "Virino kun korbo" el la kolekto de Leon Pininski.

     

 © 2000 PR S.A.
 ® Esperanto-redakcio, esperanto.redakcio@radio.com.pl
Retlisto 'Chiutagaj aktualajhoj de Pola Radio'

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu