| Informa Kanalo Abonu.Com |
| ĈIUTAGAJ AKTUALAĴOJ DE POLA RADIO | ||
|
Kiel informis la prezidenta kancelario prezidento Aleksander Kwasniewski renkontiĝis kun ĉefministro Leszek Miller. Dum la renkonto estis priparolitaj aferoj ligitaj kun la lasta etapo de la intertraktoj de Pollando kun la Eŭropa Unio kaj kun la renkontoj, kiuj okazis kaj estas ankoraŭ okazontaj kun la gvidantoj de la eŭropuniaj ŝtatoj. La objekto de la interparolo estis ankaŭ la ekonomia situacio de Pollando, la ŝtata buĝeto por la venonta jaro kaj la iniciatoj de la registaro celantaj ekonomian akcelon kaj malaltigon de la senlaboreco. La pola-nederlanda kunlaboro kadre de la tiel nomata Utrechta Konferenco kaj la polaj-nederlandaj rilatoj estas la ĉefa temo de la unutaga vizito de la ministro por la eksterlandaj aferoj de Nederlando Jaap de Hoop Schefer en Pollando. La ĉefo de la nederlanda diplomataro renkontiĝos kun ministro Wlodzimierz Cimoszewicz kaj li estos ankaŭ akceptita de prezidento Aleksander Kwasniewski kaj ĉefministro Leszek Miller. "Hispanio akceptas la danajn financo-proponojn por la landoj kandidatantaj al la Unio" - diris la ministro por la eŭropaj aferoj Danuta Huebner post la interparolo kun la hispana ministro por la eŭropaj aferoj Ramon de Miguel. La unutaga vizito de sinjorino ministro Huebner en Madrido konsistigis laŭvican etapon de ŝia vojaĝo - kadre de la diplomatia agado de la pola registaro- en la lasta etapo de la intertraktoj de Pollando kun la Eŭropa Unio. En Varsovio komenciĝis la deka sesio de la Pola-Litova Parlamenta Asembleo, dediĉita al la ekonomia kunlaboro de ambaŭ landoj kaj ankaŭ al la priparolo de la situacio de la pola malplimulto en Litovio kaj de la litova en Pollando. Deputitoj de Balot-Kampanjo de Poloj en Litovio deziras ankaŭ informi polajn parlamentanojn pri amendo-projektoj de leĝo pri la naciaj malplimultoj kaj klerigo, preparitaj de la litova Sejmo. Iliaopinie ĉi tiuj projektoj forprenas de malplimultoj multajn ĝisnunajn rajtojn. La Senato dum sia dutaga kunsido okupiĝas pri amendo de leĝo pri la ĝenerala sanec-asekuro. Ĝi antaŭvidas en la venonta jaro altigon de la kotizoj por sanec-asekuro de 7,75 ĝis 8 procentoj. La senatanoj okupiĝos ankaŭ pri la registara programo "Lerta ŝtato- direktoj de ĝia perfektigado". Ĉi-koncernan informon prezentos la ministro por la internaj aferoj kaj administracio Krzysztof Janik. La stato de la rilatoj inter la ŝtato kaj la eklezio, animzorgado pri malsanuloj kaj sanservoj kaj la ideoj de dialogo- jen estas la ĉefaj temoj de la komenciĝinta en Ĉenstoĥovo dutaga Plen-Kunsido de la Konferenco de la Pola Episkoparo. La aferprezentanto de la Episkoparo pastro Adam Schultz atentigis speciale pri dialogo, kiu liaopinie - "havas vastan dimension kaj koncernas multajn viv-sferojn, pro tio estas necese kompreni ĝian esencon". Komputilajn laboratoriojn, kies valoro egalas al pli ol 3 milionoj da zlotoj ricevos 25 altlernejoj, venkintoj de la Konkurso Super-Laborejo 2002. Gratul-leterojn enmanigis merkrede al reprezentantoj de la altlernejoj prezidento Kwasniewski. La Konkurso estis organizita kadre de la daŭranta jam 4 jarojn programo "Interreto en Lernejoj- Projekto de la Prezidento". La unuan fojon partoprenis ĝin altlernejoj reprezentantaj diversajn branĉojn , interalie arĥitekturon, medicinon, ekonomion, muzikologion, informadikon kaj aliajn. En Lodzo okazas la Kvara Gimnazia Ekologia Foiro. Partoprenas ĝin 41 lernejoj, 7 panoramaj parkoj kaj Lodza Forstistaro. La nunjara Foiro okazas sub la devizo "Verda Unio". Ĝi havas unuavice informan karakteron, popularigante la konojn pri la Eŭropa Unio kaj ekzamenante la scion pri la eŭropuniaj normoj en la sfero de la medio-protektado. La 1-an de decembro la Dogan-Ĉambro malfermos en limpasejo Slawatycze ĉe la limo kun Bjelarusujo la tiel nomatajn "verdajn trakojn". Povos utiligi ilin merkatistoj, turistoj kaj komercantoj el Oriento dezirantaj fari aĉetojn en nia lando. La verdaj trakoj estos speciale signitaj per inform-tabuloj kun surskriboj"nenio por doganigo"en tri lingvoj. |
| ® 2000 DZIA£ TECHNIK MULTIMEDIALNYCH, esperanto.redakcio@radio.com.pl |
| http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com | Malabonu |