| Informa Kanalo Abonu.Com |
| ĈIUTAGAJ AKTUALAĴOJ DE POLA RADIO | ||
|
"Pollando eniras la Union ne pro la strukturaj fondusoj, sed pro tio, ke ĝi deziras kundecidi pri la sorto de Eŭropo"- diris la marŝalo de la Sejmo Marek Borowski dum sia vizito en la federacia parlamento de Belgio. Marŝalo Borowski partoprenis ankaŭ la renkonton de la prezidantoj de la parlamentoj de la kandidatantaj landoj al la Unio kun la prezidanto de la Eŭropa Parlamento Pat Cox. Ĉefministro Leszek Miller opinias, ke la lastaj financo-proponoj de la dana ĉefministro estas avantaĝaj por la landoj kandidatantaj al la Eŭropa Unio. Li substrekis, ke la intertraktoj daŭros ĝis la fino kaj la definitivaj decidoj povos esti alprenitaj ankoraŭ dum la pintrenkonto de la Unio en Kopenhago. Laŭ la opinio de vic-marŝalo de la Sejmo Janusz Wojciechowski el Pola Kamparana Partio la proponitaj de la Eŭropa Unio al Pollando vastigo-kondiĉoj estas neakcepteblaj. "La rektaj alpagoj ne povas esti malpli altaj ol 50 procentaj" - li konstatis aldonante, ke se la pola registaro akceptos la proponatajn al ni kondiĉojn tiam lia partio ne ekskludas "forlason de la koalicio kun Alianco de demokrata maldekstrularo-Labor-Unio". La solenadojn de la 80-jariĝo de la unua kunsido de la Senato de la Dua Pola Respubliko partoprenis prezidento Aleksander Kwasniewski, ĉefministro Leszek Miller kaj la primaso de Pollando kardinalo Jozef Glemp. Lige kun tio en la Senato debatis konferenco sub la titolo "La Senato en la Dua kaj Tria Pola Respublikoj ". Sabate estos organizita en la Senato la Tago de malfermita pordo" dum kiu oni povos renkontiĝi kaj interparoli kun la marŝalo de la Senato Longin Pastusiak. Jam dek tagojn daŭras la malsato-striko de sindikatanoj el la Libera Sindikato "Aŭgusto 80". Laŭ la sindikatanoj la strikon en sileziaj minejoj partoprenas ĉirkaŭ 250 ministoj, kiuj protestas interalie kontraŭ la planojn de la registaro fermi 7 minejojn kaj likvidi 35 mil labor-lokojn. "Silento rilate al perforto" - jen estas la devizo de la kampanjo , kiun dum la plej proksimaj du semajnoj en multaj polaj urboj gvidos virinaj organizoj kaj UNO-Programo por la Disvolvado UNDP. La kampanjo celas ĉesigi silenton rilate al la perforto de virinoj ĉefe en la familio. Pasas 60 jaroj de post la inaŭguro -fare de hitleranoj - de la transloĝiga kampanjo de polaj kamparanoj en Zamosc-regiono. Hitleranoj planis transformi ĉi tiun terenon en pure germanan setlejon kaj transloĝigi pli ol 100 mil personojn, kiuj estis forveturigataj al koncentrejoj. Tragikan sorton spertis interalie ĉirkaŭ 30 mil infanoj, el kiuj pli ol 10 mil perdis la vivon kaj 4 mil estis subigitaj al germanigado. En Lublino estis solenata la 10-jariĝo de la Instituto pri la Centra-Orienta Eŭropo. La Instituto kunlaboras kun multaj landaj kaj eksterlandaj sciencaj kaj esploraj centroj. Ĝi partoprenis interalie la establon de la Eŭropa Kolegio de la Polaj kaj Ukrainaj Universitatoj kaj en la jaroj 1997-99 ĝi realigis la projekton "Eŭro-Dialogo". |
| ® ESPERANTO-REDAKCIO DE POLA RADIO, esperanto.redakcio@radio.com.pl |
| http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com | Malabonu |